Al la enhavo

Esperanto kaj anarkiismo

de www, 2009-majo-27

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

www (Montri la profilon) 2009-majo-27 11:30:27

Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj, fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco, kiu eldonis la Internacian Socian Revuon. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma. Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la internacia anarkiisma kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj. En Germanio, Esperanto estis larĝe aplikata precipe dum la jaroj inter 1920 kaj 1933 en la laborista movado. En aŭgusto de 1932 la Germana Laborista Esperanto-Asocio havis 4000 membrojn - ne hazarde oni ame nomis Esperanton ankaŭ laborista latino. La laborista Esperanto-movado disvolvis multflankan internacian interŝanĝadon: "La laboristaj esperantistoj kutime apartenis al la tiamaj partiaj, kulturaj kaj socipolitikaj movadoj. Ili traktis kiel sian taskon la utiligon de la internacia lingvo Esperanto en internacia kadro laŭ la senco de la respektivaj organizaĵoj (...). Okaze de la laboristaj olimpikoj, Esperanto havis gravan funkcion kiel rimedon de interkompreniĝo de diverslingvaj popoloj. Krom tio, Esperanto troviĝis je la servo de la kulturaj asocioj de ĉiuj politikaj kaj sindikataj tendencoj de la laborista movado, kiel ekzemple la Arbeiter-Turn- und Sportbund [Laborista Gimnastika kaj Sporta Ligo], Arbeiter-Samariter-Bund [Laborista Samariano-Ligo] (...) kaj multaj aliaj." (Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung, p. 66).
En aŭgusto de 1921 renkontiĝis en Prago 79 laboristoj el 15 landoj. Ili fondis la jam menciitan SAT, ĝis hodiaŭ aktivan organizaĵon de kontraŭnaciismaj maldekstruloj. Sian kulminon SAT atingis en la jaroj 1929-30. Tiam ĝi havis 6524 membrojn en 42 landoj; en 1997 estis malpli ol 1500 memboj. La fondo de SAT kaj ĝia en la komenco konsekvenca sindistancigo de la burĝa Esperanto-movado estis rezulto de la ĝenerala politika evoluo de la tiama tempo, kiun favoris ankaŭ la tiutempe doktrinece praktikata politika neŭtralismo de la burĝa Esperanto-movado.

www (Montri la profilon) 2009-majo-27 11:33:30

En marto de 1925, "Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj" salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la rangoj de la germana ILA-sekcio FAUD "jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento". Tio estas verŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 20-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.

Precipe forta estis la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio. Interalie, oni fondis en 1923 en la soveta Ukrainio la "Internacian Sciencan Anarkiisman Bibliotekon de la Internacia Lingvo" (I.S.A.B.), kiu eldonis la Etikon de Kropotkin, la Anarkiismon de Borovoj kaj aliajn verkojn por internacia legantaro en Esperanto. Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en orienta Azio, en Ĉinio kaj Japanio. En tiuj landoj Esperanto baldaŭ fariĝis populara afero inter anarkiistoj. Oni eldonis plurajn gazetojn, plej ofte dulingvajn. Ekzemple, ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton La Voĉo de l'Popolo. Ĝi estis entute la unua anarkiisma gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia ĉinlingva parto devenis grandparte el la supre menciita Internacia Socia Revuo. Liu Shifu mortis jam en 1915. Ankaŭ inter la unuaj japanaj esperantistoj estis multe da anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis ripetitajn fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ekzemple ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La anarkiismaj esperantistoj travivis signifan malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de sovetiaj esperantistoj en 1937 (vidu II.3. Subpremoj) ankaŭ multe da anarkiismaj esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn.

Post la Dua Mondmilito la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde 1946 ĝi eldonis la gazeton Senŝtatano. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en Parizo. En 1981 okazis je ĝia iniciato la fondo de Radio Esperanto, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de Radio Libertaire. La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en 1969 la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas Liberecana Ligilo.

Fonto

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-27 22:14:25

Interesa artiklo. Mi persone iom ŝatas ke estas registaro, sed la sennaciismon mi komprenas, mi min sentas iom mondcivitano.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-27 23:16:49

La anarkiisma organizaĵo de anarkiismaj komunumoj nepre iĝos ŝtato se ĝi volos atingi efikecon kaj tiu ŝtato ĉesos esti arnarkiema ĉar oni ne povos ĉion decidi surbaze de ĉiumatenaj chieaj suverenaj asembleoj... Kiu kontraŭas la ŝtaton, tiu ne povas esti anarkiisto sed pli bone individuisto, kaj eĉ aristokrato...
Anarkiismo estas, samkiel kristanismo/socialismo/komunismo/ktp..., venĝo de la malfortuloj sin nutrantaj de fantazia mondo kiu estu la malo/neado de la realo...
Diktatoreco de la malfortuloj estas centfoje pli terura ol tiu de la fortuloj... Ĝi nomiĝas democratio...
La popolo ĉiam havas la registaron kiun ĝi meritas... (la plej malbona)
En Hispanio, kie la anarkiismo estis la plej forta historie, oni havas frankismida monarkio kiu neas la rajto je memdecido de la eŭska popolo, kiu lasas ke afrikanoj droniĝu en la maro prefere ol enmigri, kaj baras la vojo al la turistaj brazilanoj nur pro rasismo...
Do mi demandas : anarkiismo, kie, kiam, kiel kaj kial ?...

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-majo-28 13:43:59

Senegaùlo:
Diktatoreco de la malfortuloj estas centfoje pli terura ol tiu de la fortuloj... Ĝi nomiĝas democratio...
Interesa ideo, sed mi ne bone vin komprenis: kio, laŭ vi, estas demokratio -- diktatoreco de fortaj aŭ de malfortaj?

richardhall (Montri la profilon) 2009-majo-28 14:40:49

Senegaùlo:
Diktatoreco de la malfortuloj estas centfoje pli terura ol tiu de la fortuloj... Ĝi nomiĝas democratio...
Ne, tute ne! Mi malkonsentegas. Demokratio ne estas "diktoreco de la malfortuloj". Kiel travestio!

Demokratio ne estas perfekta, sed estas plej bona ol la aliaj alternativoj. Demokratio estas registaro kun konsento, ideo tre nobla.

Fakte, mi kredas ke la plej granda politika problemo en "la Okcidento" (aŭ La Norda, se vi preferas) estas ĉi tio: kiel pluigus demokratio en novajn sferojn nuntempe sendemokratio. Ekzemple, komerco kaj afero.

www (Montri la profilon) 2009-majo-28 15:21:16

Ĉu vere ni ĉiuj scias kion estas Demokratio?

Mi pensas ke ne, ĉar ĉiuj pensas ke demokratio estas baloti la estroj kiam estas elekcionoj. Ĝi ne estas demokratio.

La vera demokratio ne havas estrojn, ĉar kun estroj ne estas eble veran demokration.
La vera demokratio se vi studas sian historion, estas la kapablo de la homojn por decidi ĉion pri siajn vivojn.
Se estroj decidas kiel mi devas vivi fakte ĝi ne estas demokratio ĉar mi ne havas boĉon por diri kiel mi volas vivi.

Mi pensas ke kun la veran demokration la homoj povus plibonigi siajn vivojn, sed nuntempe estas malvero ke demokratio ekzistas.
Vi povas vidi ĝin kun bazan ekzemplon:
Esperanto estus tre bona ideo por ĉiujn , ĉar ĝi estas neŭtralan lingvojn, kaj ni volus vidi EO kiel lingvo internacia, sed la estroj ne volas boĉdoni nin. ĉu ĝi estas vera demokratio? kiel mi antaŭ diris, ĝi ne estas veran demokration ĉar ni ne havas boĉon por decidi niajn vivojn.
Mi povus pliparoli pri multajn ekzamplojn kiel la antaŭe.

Atente www

info (Montri la profilon) 2009-majo-28 16:25:27

www:Anarkiistoj estis inter la pioniroj .....
dankon

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-28 17:24:57

Mi tute ne scias kio estas (praktike, ne religie!) vera demokratio... La vorton kreis la Grekoj de la antikveco (ne la nunaj, kompreneble, kiuj neniel rilatas la unuajn...) Sed en la antikveca Grekio estis sklavoj kaj la virinoj nur utilis por havi gefilojn kaj infanoj por esti bugrataj de la diboĉemaj viroj... Ĉu tio estu demokratio ?

Usono ne permesas ke Suda Koreo havu atombombojn sed ke Isrealo, jes! Usono detruis Irakon baze de falsaj akuzoj forĝitaj de ili mem, kaj kontraù la volo de la internacia komunumo de landoj, kaj kontraù sia propra popolo, kaj ekstere de la "internacia juro", kaj ankaŭ senpune lanĉis atombomboj sur Japanon, kaj milionojn da tonoj de bomboj sur Vietnamon... Ĉu tio estas demokratio, kaj ĉu Mister Obama estas ties ĉefo ?

Jam diris Oscar Wilde : estas tri formoj de tiraneco : La ŝtata, la eklezia kaj la popola...

Trold (Montri la profilon) 2009-majo-28 18:10:13

Mi kredas ke anarkiismo reprezentas tre alta nivelo de homa civilizacio, sed ĝi nur bone funkcias kiam la popolo bone regas mem-disciplinon.

Reen al la supro