Al la enhavo

misformata prononco en via lando

de crescence, 2009-junio-09

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-09 15:58:17

Saluton,

Ĉu en via lando, ĉiuj esperantistoj prononcas Esperanton, respektante la originalan prononcon difinitan de Z. ?

Kiuj sonoj estas misformataj en via lando ?

Ekzemple, multaj Francoj prononcas la vorton "via" kiel [vib]j[/b]a], kiel oni prononcas "ia" en la franca.
Multaj Francoj akcentas la lastan silabon, kiel en la franca, antastaŭ la antaŭlastan silabon.

Sxak (Montri la profilon) 2009-junio-09 23:35:01

crescence:
Ĉu en via lando, ĉiuj esperantistoj prononcas Esperanton, respektante la originalan prononcon difinitan de Z. ?
Ĉu vere Z difinis ian prononcon?

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-10 07:51:51

Ŝak:Ĉu vere Z difinis ian prononcon?
Mi ne scias tion. Sed mi tion supozas ! okulumo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-10 11:16:16

Jes, en la unua libro skribiĝis la alfabeto kun la elparolo de ĉiu litero.

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-10 22:02:52

Nu, amerikanoj ofte:

[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli kun plata a-sono[/list]

R2D2! (Montri la profilon) 2009-junio-10 22:36:33

Usonanoj, kompreneble. Mi estas amerikano, kiel ĉiuj meĥikanoj

—Ilhuıtemoc δ

Sxak (Montri la profilon) 2009-junio-11 05:58:35

Rogir:Jes, en la unua libro skribiĝis la alfabeto kun la elparolo de ĉiu litero.
ĝi estas tiom nepreciza, ke mi ne povas diri, ke en Rusio la prononco de Eo estas alia...
Fakte ne, multaj rusoj prononcas neakcentitan o simile al a, sed tio estas ŝajne sola devio de la "unualibra" prononco.

Sxak (Montri la profilon) 2009-junio-12 06:11:35

jchthys:Nu, amerikanoj ofte:

[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli kun plata a-sono[/list]
Kial vi opinias ke tio estas devioj de la "launualibra" prononco? Ĉu en la unua libro estas skribite sufiĉe, por diri, ke tio estas eraroj?

le_chaz (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:51:02

Ŝak:
jchthys:Nu, amerikanoj ofte:

[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli kun plata a-sono[/list]
Kial vi opinias ke tio estas devioj de la "launualibra" prononco? Ĉu en la unua libro estas skribite sufiĉe, por diri, ke tio estas eraroj?
Kontrolu, vi konstatos ke klaraj indikoj estas, eĉ por la angllingvanoj.

Sxak (Montri la profilon) 2009-junio-12 13:15:25

le_chaz:
Kontrolu, vi konstatos ke klaraj indikoj estas, eĉ por la angllingvanoj.
]
Bone. Eble por anglalingvanoj tiaj indikoj estas. Sed ne por rusoj. Rigardu al tiu sama "H" (en la rusa unua libro), pri kiu multaj eksterlandanoj juste plendas, ke multaj rusoj prononcas ĝin malĝuste. La unualibra konsilo pri tiu sono estas tiom nepreciza, ke neniu ruso ĝin prononcas malĝuste...

Reen al la supro