Al la enhavo

Kiel oni diras 'low carb' au 'low carb diet' esperante?

de nissa_amas_katoj, 2009-julio-08

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

nissa_amas_katoj (Montri la profilon) 2009-julio-08 15:01:27

Kiel oni diras 'low carb' (low carbohydrate/malalta karbonhidrata) au 'low carb diet' (low carbohydrate diet/malalta karbonhidrata dieto) esperante?

En la angla, oni diras: 'low carb' au 'Atkins diet' au 'GO-diet' kaj aliaj termoj, por 'low carbohydrate diet'. Mi serĉas interreton por 'malalta karbonhidrata' sed ne trovis.

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-08 16:36:16

Mi ne scias ĉu jam ekzistas Esperanta traduko, ankaŭ la vikipedio ne havas artikolon.
Mi mem ne tradukus "low" rekte kiel "malalta", mi preferus:
karbonhidrata dieto
aŭ pli bone:
karbonhidrat-reduktita dieto

yugary (Montri la profilon) 2009-julio-12 09:54:29

Kial ne "malmultamelaĵa dieto"?

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-12 11:11:12

yugary:Kial ne "malmultamelaĵa dieto"?
Mi unue komprenis "malmulta mela dieto". okulumo.gif
Mi ne estas kemiisto, sed ĉu amelo ne estas nur unu el la karbonhidratoj? Eble la plej grava en nutraĵoj.

Reen al la supro