Al la enhavo

Kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

de k.garin, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-26 01:22:47

Ni, rusoj, deziras sanon al salutata homo, parolante: "Ĉiam estu sana(j)" - "Здравствуй(те)" - tio dependas de kvanto kaj aĝo de salutataj homoj, aŭ parolas kutimajn "Donan matenon", "Bonan tagon", "Bonan vesperon", ofte oni parolas "Saluton" - "Привет" aŭ "Mi salutas vin" - "Приветствую". En armeo soldatoj salutas estron tiamaniere: "Sanon ni deziras al vi" - "Здравия желаем".
Adiaŭante ni parolas "Ĝis revido" - "До свидания" aŭ "Ĝis" - "Пока". Ne, ĝusta traduko de la vorto "Пока" estas "Dum".

Ĉu rusaj (cirilidaj) literoj estas vidataj en viaj komputiloj?

Ĉu efektive angloj, usonanoj kaj aliaj anglolingvanoj dum renkontiĝo demandas "Kiel vi faras viajn aferojn?" - "How do you do" kaj adiaŭante, parolas "Aĉetu varojn" aŭ "Aĉetu bone" - "Good bye", eĉ "Aĉetu-aĉetu"? Aŭ mi miskomprenas? Bonvolu klarigi al mi.

Do, kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

T0dd (Montri la profilon) 2007-februaro-26 02:12:40

Interesa demando. Oni povas saluti kaj adiaŭi multmaniere en la angla (kaj sendube en la plejmulto da lingvoj). En la usona dialekto, "How's it going?" estas tre ofta. Tio estas, "Kiel ĝi iras?", ĝuste kiel la franca "Comment ça va?" Ankaŭ aŭdiĝas la formo "How's things?"--"Kiel fartas aferoj?" Kompreneble, "How's things" ne konformas al la gramatiko de la angla, ĉar "how's" estas mallongiĝo de "how is" kaj tio ne akordas kun la pluralo de la vorto "things." Tamen tiu fakto ne bremsas la uzon de tiu saluto.

Oni ja diras la frazon "How do you do?", aparte tiam, kiam oni unuafoje renkontas iun. Ĝi havas iom formalan econ.

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-26 07:26:56

Waxle, pardonu min. Mi nur ŝercis... sal.gif
Ni ankaŭ parolas "Kiel aferoj?" - "Как дела?" Tio estas kurta formo de la frazo "Как идут твои дела?" - "Kiel iras viaj aferoj?"

Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-26 15:20:40

Saluton ! Resp. hungare: Üdvözlet ! Ankaŭ ni, hungaraj homoj salutas diverse. Estas generale, "Jó napot kívánok !", Bonan tagon !. Estas malnovaj adiaŭo ekz. "Isten áldjon !", Dio benu ! La junuloj, la familianoj kaj la proksimaj konatuloj uzas la formulon "Szia !", Ĝis !.

Ĝis ! sal.gif

Le Hibou (Montri la profilon) 2007-februaro-26 22:54:37

waxle:"Aĉetu, aĉetu" estas miskomprenata... la frazo ne estas "Buy-buy", sed "bye-bye". Ĝi estas mallongiĝo de "goodbye".
Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-27 01:14:16

Le Hibou skribis:
Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".
Panjo mia! Mi tion ne sciis, kaj neniu diris tion al ni.
Nia rusa "Dankon" - "Спасибо (spasibo)" - "Спаси тебя Бог" - "Savu vin Dio".

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-februaro-27 15:05:10

Le Hibou:Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".
En la irlanda, oni ankoraŭ formale salutas per la vortoj "Dia duit" (= Dio (estu) kun vi). La kutima respondo estas "Dia agus Muire duit" (= Dio kaj Maria (estu) kun vi).

Oni multe pli ofte diras simple "Haigh" (= Saluton), prunteprenita vorto kiu sonas precize kiel la angla "Hi".

Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-28 08:44:30

[/quote]
La kutima respondo estas "Dia agus Muire duit" (= Dio kaj Maria (estu) kun vi).
La irlanda lingvo estas tre bela.

Estas hungara proverbo "Amilyen az adjon Isten olyan a fogadj Isten". Mi provas traduki: "Kia estas la Dio donu estas tia la Dio akceptu" Ĉu vi komprenas ? Mi kredas, ke mi ne tradukas bone. malgajo.gif Estas malnova saluto "Dio donu! (bonan tagon, sanon, grandan rikolton)

taneli (Montri la profilon) 2007-februaro-28 13:19:31

Mielo:
Estas hungara proverbo "Amilyen az adjon Isten olyan a fogadj Isten". Mi provas traduki: "Kia estas la Dio donu estas tia la Dio akceptu" Ĉu vi komprenas ? Mi kredas, ke mi ne tradukas bone. malgajo.gif Estas malnova saluto "Dio donu! (bonan tagon, sanon, grandan rikolton)
Mi iom komprenas la hungaran, sed tiu proverbo estas vere malfacila por mi. Ĉu ĝi enhavas iujn malnovajn formojn? Kaj ĉu ĝi signifas pli-malpli "Vi akceptu tion, kion Dio donas"?

En la finna ni ofte salutas per "Terve!", kio signifas "Sana!" Mi kredas, ke ĝi estas mallongigo de "Estu sana!" Aliaj neformalaj salutoj estas "Hei!" kaj "Moi!", kiuj ne havas plian signifon. Iomete pli formalaj salutoj estas "Huomenta!", "Päivää!" kaj "Iltaa!", kiuj signifas "Matenon!", "Tagon!" kaj "Vesperon!". Tamen eĉ familianojn oni salutas per "Huomenta!" post vekiĝo, se oni ne forestis, nur dormis.

Oni uzas la neformalajn salutojn ankaŭ por adiaŭi. Pli formale oni adiaŭas per "Näkemiin!", kio signifas "Ĝis (la) revidoj!" Mi ne scias, kial ĝi estas multnombra.

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-28 14:27:03

Mi rimarkis, ke en multaj lingvoj mallonga saluto de "Bonan matenon", "Bonan tagon", "Bonan vesperon" estas "Matenon", "Tagon", "Vesperon".
En la rusa lingvo tiu kurta formo estas "Bonan". rido.gif

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca. sal.gif

Reen al la supro