Al la enhavo

Kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

de k.garin, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

roberto antunes (Montri la profilon) 2007-februaro-28 14:46:31

null
Salutoj, ĉi tie en Brazilo,ni diras : Salve ! ; Como vai ? ; Tudo bem? ...e aí? .....tudo em paz?... Qual é cara? Fala garoto !
Adiaŭas ni diras: ...até mais ; ...até logo; ...vá com Deus !;....vai fundo cara;.... até breve ; ...até a próxima.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-februaro-28 20:02:52

En Norvegio oni diras:

"Hallo" "Saluton"
"Hei" "Saluton"
"God morgen" "Bonan matenon"
"God dag" "Bonan tagon"
"God kveld" "Bonan vesperon"
"God natt" "Bonan nokton"
"(God) natt, 'a" "(Bonan) nokton"
"Ha det (bra)" "Fartu (bone)" ("Ĝis")
"Vi snakkes" "Ni paroliĝos" (Ĝis")

Tiuj estas la plej kutimaj frazoj.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2007-februaro-28 20:38:43

En Aŭstrio:

Esperanto/formal/informal

Saluton = Hallo, Servus
Bonan matenon = Guten Morgen/Morgen
Bonan tagon = Guten Tag/(Tag)
Bonan Matenon = Guten Abend/Abend
Bonan nokton = Gute Nacht
Ĝis = Tschüß [tŝüs, ü kiel salut en Franca)

Gerald

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-01 08:15:36

taneli:
Mielo:
Estas hungara proverbo "Amilyen az adjon Isten olyan a fogadj Isten". Mi provas traduki: "Kia estas la Dio donu estas tia la Dio akceptu" Ĉu vi komprenas ? Mi kredas, ke mi ne tradukas bone. malgajo.gif Estas malnova saluto "Dio donu! (bonan tagon, sanon, grandan rikolton)
Mi iom komprenas la hungaran, sed tiu proverbo estas vere malfacila por mi. Ĉu ĝi enhavas iujn malnovajn formojn? Kaj ĉu ĝi signifas pli-malpli "Vi akceptu tion, kion Dio donas"?
Kara Taneli, ĉu vi scias, ke oni diras ke ni estas parencoj ? Ni estas membro de finn-ugra lingvfamilio. rido.gif Sed laŭ mi la finna kaj la hungara lingvo ne similas.
La signifo de proverbo estas: Mi donas tian, kian mi ricevis. Mi kondutas tiel, kiel vi kondukas kondtraŭ mi. Ĉu tiu estas komprena ?

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-01 08:49:36

Ĉeroke (Cherokee Esperante)

Ni diras:

Saluton, Bonan Matenon, ktp: osiyo ᎣᏏᏲ

Ĉu ĉiu vidas la ĉerokajn literojn?

Kiel vi fartas?: dohiju ᏙᎯᏣ
Bone: osda ᎣᏍᏓ
Dankon: wado ᏩᏙ
Ĝis: donadagohu ᏙᎾᏓᎪᎲ

Tio estas tuto!

sinjoro (Montri la profilon) 2007-marto-04 18:27:16

En Pollando junuloj kaj konatuloj salutas kaj adiaŭas simple per "cześć!" (saluton!).

Ne ekzistas diferencigo al ĝentila "bonan matenon", "bonan tagmezon", "bonan posttagmezon" ka. "Dzień dobry" signifas "bonan tagon" kaj estas uzata dum tuta tago ĝis vespero. "Ĝis revido" estas "do widzenia".
Vespere kaj nokte oni salutas "dobry wieczór" (bonan vesperon) kaj adiaŭas "dobranoc"(bonan nokton).

Jak się masz? = Kiel vi fartas?

Krome, multajn mallongigojn kaj netradukeblajn vortojn por saluti kaj adiaŭi uzas ĉefe junuloj - en aliaj landpartoj kaj en aliaj junulargrupoj estas uzataj aliaj vortoj (ekz. cze, siema, witka, nara, kaj aliaj ridulo.gif ).

Pino (Montri la profilon) 2007-marto-05 20:11:08

En Francio:
Saluton = Salut
Bonan tagon = Bonjour
Bonan vesperon = Bonsoir
Ĝis revido = Au revoir

gamed (Montri la profilon) 2007-aprilo-30 06:59:51

En la hungara oni povas saluti unu la alian tiel:

= matene: Jó reggelt! (Bonan matenon!)
tage: Jó napot! (Bonan tagon!)
vespere: Jó estét! (Bonan vesperon!)

Azulreal (Montri la profilon) 2007-aprilo-30 09:01:04

En Hispanio oni diras por saluti:

-¡Hola! (Saluton!)
-¿Qué hay? (Kio okazas?)
-¿Qué tal? (Kiel vi fartas?)
-¡Buenos días! (Bonan tagon)
-¡Buenas tardes! (Bonan vesperon)
-¡Buenas noches! (Bonan nokton)

Por adiaŭi:

-Adios (kiel ĝis!)
-Hasta la vista (ĝis la revido)
-Hasta pronto (ĝis baldaŭ)
-Nos vemos (Ni vidos nin)
-Cuídate (prizorgu vin)
-Un beso.. aŭ.. besitos (kison aŭ kisetojn, pertelefone)

Nu, kaj en Andaluzio (la plej suda regiono en Hispanio) oni kutimas diri por saluti konatojn simple: "aai" rideto.gif

¡Hasta la vista! sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-01 01:17:02

Ŝajnas, ke ni Ĉinoj havas ne multe por saluti kaj adiaŭi. "你好"(ni3hao3)-"Saluton." estas la plej ofte uzata frazo por saluti, kvankam la rekta traduko estas "Vi bone". Kaj "再见"(zai4jian4)-"Ĝis" (eble "Revidos") estas estas por adiaŭi. Ni ja havas mallongajn frazojn. Kompreneble, "早上好"-"Bonan matenon" ,k.c. ankaŭ estas ofte uzata.
En Ĉinio oni ankaŭ salutas per "你吃过饭没有?"(ni3chi1guo4fan4mei2you3)-"Ĉu vi jam manĝis?" sed mi maloftege aŭdas tion.
En kantono oni ankaŭ diras "拜拜", kio estas el la frazo "Bye-bye" en la Angla.

Reen al la supro