Към съдържанието

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

от Flago, 10 март 2010

Съобщения: 661

Език: 简体中文

Flago (Покажи профила) 16 март 2010, 09:01:26

3. SUB VERDA STELO

Iun tagon de la unua semajno du gastoj frapis nian pordon. Unu el ili eniris grandpaŝe sen movo de la bruto kaj la alia malgrandpaŝe kun movo de la tuta korpo. La unua estis altkreka kaj larĝŝultra, kies okuloj tra la dikaj miopaj vitroj kvazaŭ eterne rigardas unu direkton. Eĉ dum lia parolo li aspektis kiel statuo. La lasta estis mezkreska, sed ŝajne malalta kaj mallarĝŝulta, kies okuloj kvazaŭ senĉese vagas ĉirkaŭen. Eĉ dum silento lia vizaĝo aspektis ridetanta.

Tiuj du supraĵe kontrastaj junuloj tamen same ne ĝenis min per la ĉina lingvo por mi nekomprenebla nek per balbuta japana lingvo. Ili ja estas esperantistoj kiel mi.
-Ĉu vi konas tiun kamaradinon en Tokio? -La altkreskulo nomata Ĵelezo prenis kajereton el la poŝo. -Kun kiu mi iam korespondis.
-Ha! -mi ekkris, ĉar sur la paĝo prezentita antaŭ mi estis skribitaj miaj japanaj nomo kaj adreso.
-Mi bone konas ŝin, -mi faris paŭzon kaj aldonis, -ŝi estas mi.
Gaja rido regis ĉiujn.

Mi rememoris ke antaŭ kelkaj jaroj mi kontribuis manuskriptojn al La Mondo el donata en Ŝanhojo kaj unu-du fojon korespondis kun eble ĝia redaktoro. Kaj jen tiu kamarado nun parolas kun mi!
Dum la interparolado klariĝis, ke Ĵelezo havis korespondan rilaton ankaŭ kun L, kiam tiu lasta estis en Beiping.
Do, li, unu el la gvidantoj de la esperanta kaj latiniga movado en Ĉinio, estas ne nova sed malnova amiko por ni ambaŭ. Kaj poste dum niaj plej malfacilaj tagoj en la milito li fariĝis nia neniam forgesebla, neniel dankebla helpanto kaj instiganto laŭ diversaj sencoj.
-Oni diras, ke mi similas al japano. Ĉu vi vera japano, tion konsentas? -La alia kamarado nomata Ĉ.Ĉen japane salutis min klinante la supran parton de la korpo.
...
绿星下
在第一周的某天,有两位客人敲响了我们房间的门...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 16 март 2010, 23:17:29

...
Li laboris tiutempe en iu teknika oficejo, sed en la dua jaro de la milito fariĝis ĵurnalisto de l' plej progresema Ĵurnalo, kaj poste iris al Singapuro. Kiam la japana armeo etendis sian ungegon tien, li estis unufoje arestita de la angla aŭtoritaturo erare prenite kiel japano. Pri liaj piedsignoj post la kapitulacio de la insulo ni ne estas certaj. Oni diras, ke li sekure forkuris kaj nun laboras proksime al Ŝanhajo. Vera estu la famo!

Ĵelezo kaj Ĉ.Ĉen, ŝercnome Bovo kaj Muso, estas perfekte malaj homoj unuavide, kiel mi diris. Sed mi devis rimarkigi, ke Ĵelezo, serioza, tamen estas ofte tre humora, kaj Ĉ.Ĉen, komika, tamen estas tre serioza energia laboranto. Ili ambaŭ ne havis 30 jarojn tiam.

Aĝe juna, labore serioza kaj idee progresma -tio estas komuna por pliparto da ĉinaj esperantistoj. Mi neniam renkontis blankharulon, nek dandon kiu ŝatas nur babili, kanti kaj ĉiam postsekvi fraŭlino, nek herezulon -ŝoviniston. Aliel ol en Japanio, ĉi tie mi ne bezonis konsideri la ideon kaj socian situacion de kunparolanto. Ĉiuj estas egale kamaradoj, amikoj.
...
Ĉ.Ĉen-张企程,那时他曾在一家技术部门工作,战争的第二年,他就成了当时最进步报纸(新华日报)的记者...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 17 март 2010, 09:50:53

...
ŜEL (Ŝanhaja Esperantista Ligo), la centro de la esperanta movado tutĉinia, troviĝis sur flanka strateto en la koncesia kvartalo al Britio. Malsupre estis Verda Librejo, kvankam ĝi konsistis nur el 2-3 bretoj, kaj supre kunvenejo. En la apudaj ĉambroj loĝis Ĉoĉa, respondeculo de ŜEL, kune kun la edzino kaj tri infanoj, la plej granda el kiuj estis 10-jara knabo povoscianta paroli iom en Esperanto. Tiele vi supozus Ĉoĉa kiel mezaĝulo. Tute ne.

Tiam li estis apenaŭ 30-jara. Junulo same kun aliaj kamaradoj. Dank' al ilia ekzisto ŜEL donis al ni impreson pli intiman kaj varman, kvazaŭ ĝi ne estus nura oficejo. Sed tiu aminda familio, tute kiel multaj aliaj, devis disiĝi pro la milito. Hodiaŭ Ĉoĉa ankoraŭ bonhumore kaj persiste laboras por la movado ĉi tie en la koro de Libera Ĉinio kune kun ni, tamen la edzino kaj la etuloj restas malproksime en sia naskiĝloko okupita de japanoj, kaj tiu knabo jam dekkelk-jara batalas en iu milita regiono partoprenante en unu el la plej kuraĝaj kontraŭjapanaj armeoj.
...
上海世界语者协会是全国世界语运动的中心,坐落在英租界的一条小街道旁...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 17 март 2010, 23:05:37

...
La 15an de julio, sub la aranĝo de ŜEL, oni festis la 50-jaran jubileo de Esperanto en iu lernejo. Kolektiĝis pli ol 300 samideanoj novaj kaj malnovaj. Ankaŭ venis reprezentantoj el Kantono, Beiping kaj aliaj urboj. Oni sincere kritikis pasintajn laborojn, fervore konsiliĝis pri denunaj. Tio estis semajnon post Lugouqiao-evento. La aero maltrankvila kaj incita de la ekstero ankaŭ enpenetris la verdan kunvenejon.

Oni ne scii certe, kiel iros la afero, do, ĉu la deciditaj plaoj povos efektiveĝi aŭ ne. Tamen neniu sentis en si kontraŭdiron inter naciano kaj esperantisto. En Ĉinio Esperanto estas uzata ne por scienca raporto al la mondo, nek por internacia vendo de komercaĵoj, nek por invito de fremdaj turistoj, kompreneble neniam por propagando de faŝismo.

La idealo de esperantistoj kaj tiu de la ĉinaj popolanoj tute identas. Ili ĉiuj ne volas esti subpremataj de aliaj nacioj nek subpremi tiujn. Jam de longe ĉinaj esperantistoj levas alten standardon sur kiu estas skribite: Per Esperanto por liberigo de Ĉinio!

En la kunvenejo sonis laŭte Espero kaj Tagiĝo, kaj el tiuj tricent buŝoj ankaŭ ŝprucis per la sama pasio:

"Leviĝu homoj por liber'.
Ni konstruas per sang-karno
novan Grandan Muron."

"Militiru hejmen, militiru hejmen.
For japanan imperiismon.
Nordorient' estas nia."
...
1937年7月15日,上海世界语者协会,在一所学校安排了庆祝世界语诞生50周年聚会,有广州、北平及各地新老世界语同志300多人参会...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 18 март 2010, 07:57:50

...
La jubileo finiĝis en plena harmonio, kun granda entuziasmo. Ili firme manpremis unu al alia, varmvoĉe interŝanĝis "ĝis revido". En ordinaraj tagoj ila revido okazis morgaŭ aŭ post kelkaj tagoj, plej longe post kelkaj monatoj. Jes, almenaŭ la 15-an de decembro, en Zamenhofa festo, ili ree kolektiĝos sub la verda stelo.

Sed tiufoje... Kiu supozis, ke ili ne povos plu revidi unu la alian por kelke da jaroj? Jam en la dua aŭ tria monato de la kunveno ili komencis disiĝi. Unuj iris al Hankou kaj poste al Chongqing sekvante la registaron, iuj prenis pafilon sin ĵetinte en armeon aŭ gerilon, aŭ kuris nord-okcidenten sub ne verdan sed ruĝan stelon, aliaj iris al siaj naskiĝlokoj aŭ lokaj urbegoj por laboro kaj pano, kaj la ceteraj restas en Ŝanhajo.

Kiam ili revidos sin reciproke? Eble estas unu-du kies manon oni neniam plu povas premi... kiuj fordonis la junan vivon por la nacio. Mi kredas tamen ke neniu el tiuj tricent ĝuas provizorajn faciltagojn sub la pupa registaro de Wang Jingwei. Tio ja estas absolute neebla por la ĉinaj esperantistoj.

Nun kiam estas malfacile kunveni por 30 samideanoj, mi rememoras kun komplikitaj sentoj tiun feston kaj ĉiam pripensas ilin, kvankam ties plimulton mi ne konas persone.
...
庆祝会在热烈而和谐的气氛中结束,他们互相紧握着手,热情地相互告别...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 19 март 2010, 01:35:15

...
Rilate la kunvenon mi ankoraŭ rememoras du kamaradojn kiuj helpis min por mia veturo al Ĉinio kaj tiam ankoraŭ estis en Tokio. Antaŭ estiĝo de Lugouqiao-evento la japana registaro arestis progresemajn aktivulojn el ĉinaj studentoj. Inter ili troviĝis tiuj du, Dinko kaj Ivano. Oni pretekstis, ke ili klopodis por sendi reprezentanton de japanaj esperantistojn al "Tutĉinia Esperantista Kongreso okazigita sub indiko de Komintreno en Moskvo", tio estas la supredirita jubileo. Sela afero koncernus min, mi devas peti mil pardonojn al ili, precipe al Dinko, kiu poste ankaŭ en sia naskiĝloko Kantono gustumis amaran guston de karcero por mi.

Estas strange, ke pri ilia arestiĝo unue sciigis nin Ivano mem. Fine de junio li skribis: -Dinko estas arestita antaŭ semajno. Min oni kondukos al policejo morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Sed ne maltrankviliĝu. Eble estos nenio.
Vere, tiel fariĝis efektive.

Iliaj mortintaj patroj ambaŭ estas famaj revoluciuloj, kiuj multe sin oferis por fondo de Respubliko de Ĉinio. Tiu de Ivano forkuris al Tokio akompanante Sun Jatsen kiam malsukcesis la revolucio, kaj konatiĝis kun Tooyama Mituru, nun ĉefo de unu faŝista grupo. Ĉar tiu viro diris al la policprefekto ke Ivano estas filo de lia "intima amiko", oni baldaŭ liberigis lin. Reveninte al Ŝanhajo li tuj venis al ni kaj raportis: -Oni tiel terure torturis Dinkon, ke tio kaŭzis al li ioman nenormaliĝon de la cerbo, nur diabloj scias kiam oni liberigos lin k.t.p.

Ivano, silentema kaj studema junulo, poste iris tien, kie la vivo estas tute alia ol nia. Nur unu fojon ni ricevis lian mallongan leteron, en kiu li esprimis ke li ĝoje laboras kaj lernas, iam eĉ partoprenis armeon, kaj nun li estas pli vigla, pli gaja kaj agema, kion ne povus supozi antaŭaj konatoj kiel ni. Ankaŭ sur esperantaj gazetoj eldonitaj tie, kiuj malofte atingas nin, ni vidis liajn verkojn.
...
由此会议,使我联想起在东京时,帮助我前往中国的两位同志...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 19 март 2010, 08:33:38

...
Dank' al la verdaj amikoj Ŝanhajo estis ne tute fremda urbo por mi. Verdire, neniu el ni povis sufiĉe manipuli nian lingvon. Bedaŭrinda afero, sed ŝajnis al mi ke tio ne estas grava. Kelkfoje mi kun kamaradino I promenis straton proksime de ŜEL. Ŝi parolis ĉine, kaj mi esperante. Mi apenaŭ komprenis ke ŝi estas filino de feŭdeca granda familio kaj tiu cirkonstanco donas al ŝi diversajn suferojn. Mi ne scias kion kaj kiom el miaj vortoj la kamaradino komprenis. Tamen ĉiufoje ni intime parolis senĉese, trairis kaj revenis la straton ne volante tuj adiaŭi.

Kamaradino L, 19-jara laboristino, antaŭe estis en ŝpinfabriko kaj maldungita pro partopreno al striko. Tiam ŝi ne havis okupon kaj kunloĝis kun amato, ankaŭ esperantisto. Li donis al ŝi monate 6 dolarojn por manĝi, ĉar li mem gajnis tre malmulte da mono instruante laboristojn en vespera lernejo.

Manĝi monaton per 6 dolaroj! Kiel malfacile, kvankam la prezo ne estis alta. Ŝi konfesis al mi, ke ŝi ne povas preni eĉ minimuman nutraĵon por subteni la sanon. Tamen ŝi estis ĉiam gaja kaj parolema. Ŝi klarigis al mi, kiel japanaj kapitalistoj ekspluatas kaj turmentas ĉinajn laboristojn, tre ekscitite kaj torente, neniom konsiderante ke mi ne komprenas ŝian ŝanhajan kialekton.

Poste ŝi trovis laborlokon en granda eldonejo, kiu pagas al ŝi 16 dolavojn po monato. Fine de tiu monato ŝi kun brila mieno venis al mi kaj diris: -Hodiaŭ mi regalos vin. Ja je la unua fojo!-
Ŝi kunprenis min straten al restoracio negranda sed pureta. Tie ĉiu el ni manĝis tason da fritita vermiĉelo kaj da rizkaĉo kun anasaĵ-pecoj.

Ŝi klinis la buston kaj el dekstra ŝtrumpo prenis 10-dolaran monpaperon, kiun ŝi fiere metis sur la kelneran manon. Mi ne scias kiom da restmono oni redonis al ŝi. Mi tre domaĝis ke ŝi tiel konsumis pro mi kristalon de l' ŝvitoj. Sed ŝi estis eksterordinare gaja, kaj ankaŭ mi.
...
幸亏有这些世界语朋友,上海对我来说不是完全陌生的了...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 20 март 2010, 02:07:34

...
Por ĉinaj laboristoj, same kiel por japanaj, malfacile estas ellerni Esperanton, unue pro malalta nivelo de ilia edukiteco kaj due pro malsameco de Esperanto kaj la nacia lingvo. Krome en Ĉinio, kies socia situacio estas tute speciala, junuloj laboristaj kaj inteligentaj emas sin ĵeti en ŝtormon de pli aktualaj bataloj ol resti sub verda stelo. Do oni ne rajtas riproĉi ĉinajn samideanojn pro la relativa malalto de iliaj lingvaj teknikoj.

La 13an de aŭgusto kanonado rekte skuis Ŝanhajon, kiu jam estis maltrankviligata kaj ekscitata de Lugouqiao-evento. Konkorde al tiu bruo ekmuĝis la urbanoj inkluzive esperantistojn.
“For japanan imperiismon!” “Liberigu la ĉinan nacion!”-kaj nu, “Per Esperanto por liberigo de Ĉinio!”
Deko da spertaj malnovaj kamaradoj spite diversajn malfacilojn efekvivegis reeldonadon de Ĉinio Hurlas, kiu ĉesis aperi jam unu-du jarojn. La tria?-Ej, la milita situacio estis jam tro urĝa.

Por ĝi mi verkis, netigis per mia skribmaŝino iliajn manuskriptojn, kaj korektis preserarojn. Kiel mi esprimis tiutempe en “Letero al Japanaj Esperantistoj”, -Kunlabori por Ĉinio Hurlas por mi ne signifas simple, ke unu fremda esperantisto provizas sian mizeran teknikon por presigi maldikan gazeton. Kiam mi prenas plumon, en mi ekibolas arda sango pro premata justo, ekflamas fajra indigno kontraŭ la bruta malamiko. Mi sentas ĝojon : mi estas kun la ĉina popolo!”
Dank’ al Esperanto mi ne estis tute fremda en Ŝanhajo nek indiferanta en la milito, kvankam tiam mi ne povis publike partopreni la ĉinan reziston kontraŭ la japanaj invadistoj.
...
学会掌握世界语,对于中国和日本的劳动者来说,是有一定困难的...
rido.gif

Flago (Покажи профила) 20 март 2010, 07:18:23

4. LA MILITO RIGARDITA EL LA SEKURA ZONO

Eksonis Jam Kantado Indigne

Sub brilaj lampoj oni ebrias de aromaj brandoj, ĉirkaŭprenis virinan talion, kantas "O, mia rozo," aŭ "Mi amas vin, kara kolombeto". Sed aliaj malĝojaj kaj emociaj melodioj mutigas tiujn diboĉajn, trasonas stratojn, trapenetras homkorajn.
Zefiroj de aprilaj vesperoj burĝonigas dolĉamaran nostalgion en migrulaj brustoj. Eble pli acida estas tiu de forpelitoj el la nordorientaj provincoj trans la Granda Muro.

Pro japana l' teroro regas murdo-perfort',
Fuĝis ido, dise for, gepatroj al la mort'.
Tage-nokte pensas ni pri la hejmo indigne.

Sekve, eksonas decide, brave:

Militiru hejmen, militiru hejmen.
For japanan imperiismon!
Nordorient' estas nia.

Venas Majo. Ambaŭflanke de la trankvilaj stratoj en la koncesia kvartalo al Francio freŝe verdas akacioj, odorante per neĝoblankaj flortufoj. Tamen en ilia koro floroj ruĝas, sange ruĝas.

La majaj floroj sur tuta l' vast'
La sangon kovras nove verŝitan.
Bataladis ili ho ĝis l' last'
Savi l' nacion el pere' minacatan.
...
从安全地带关注战争
愤怒的歌声已经响起...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 20 март 2010, 23:43:06

...
Kantas ne sole homoj el trans la Granda Muro. Jam plimulto da ĉinoj scias ke la Manĉuria afero estas ne simpli afero pasinta, ĝi estas unua paŝo de la malamikoj kontraŭ Respubliko de Ĉinio, kaj eĉ morgaŭ simila "evento" povus alesti sur ilia kapo. La melodioj kun aktualaj sentoj fluas, flugas de angulo tra la tuta Ŝanhajo.

Xi'an-afero okazinta en la 12a de decembro lastjara donis decidan frapon al la porjapanaj fortoj en la registaro, ludis rolon de relkonmutilo por la ŝtata politiko ĝenerale. Sed alveno de lumo ne estas tiel facila, nek tuja. La mallumo ja tre longe superregis en Ĉinio.

Iun tagon de junio, ĉiuj stratoj de la komuna koncesia kvartalo montris sin iom malsamaj ol en ordinaraj tagoj. Iradas homoj jen triope aŭ kvinope, de kie oni ne scias, sed verŝajne al iu certa direkto. Iom post iom ili kuniĝis kvazaŭ senintence-hazarde. Formiĝis kelkaj riveretoj, kiuj fine fariĝis riverego. Ĝi nehaltigebla trapasis straton post strato, muĝante per tondra ĥoro:

Ni konstruas per sang-karno
novan Grandan Muron,
La patroland' estas en urĝa danĝer'.
Nin vokas la moment'.
Kaj ni elhurlas ĵuron; leviĝu,
leviĝu, leviĝu!
...
人们集聚的歌唱穿出了长城...
sal.gif

Обратно нагоре