Към съдържанието

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

от Flago, 10 март 2010

Съобщения: 661

Език: 简体中文

Flago (Покажи профила) 26 март 2010, 23:26:31

Kiu Kulpas?

Mi ne ŝatas eniri la ĉambron de C, kvankam tie mi pasigis la unuajn du tagojn en Ŝanhajo.
Antaŭe en la ĉambro regis simpla bonordo de fraŭla salajrulo, sed nun ĉio tute ŝanĝiĝis. La aero estas sufoka kaj naŭza de tablo disas malplenaj vermiĉelopladoj, manĝaĵteleroj aŭ brandtasetoj. De mateno ĝis vespero C kaj liaj 2-3 amikoj, ĉiuj senlaboriĝintaj pro la milito, trinkas, fumas, babilas aŭ ludas maĝangon. Mi diris "de mateno ĝis vespero", tamen efektive ĉi tie ne ekzistas severa tempodivido. Por ili ofte tago estas nokto, kaj nokto-tago.

Mi ne ŝatas eniri lian ĉambron, ne nur pro la malbonodoro kaj malpuro, ja estas malagrable en tiaj tagoj vidi tiajn junulojn. Do, ĉu mi abomenas C?-Tio tamen ŝajnas esti tute alia demando.
Pri lia kariero mi scias tro malmulte. Li estas samprovincano de L. Ili konatiĝis en la universitato. Li partoprenis la "movadon", kaj post la Manĉuria afero li plu ne hejmeniris, ĉar tie estas nenio alia ol infero, kvankam la invadistoj nomas ĝin "paradizo". Poste li iris al Germanio, kie li lernis arkitekturon, reveninte al Ĉinio li fariĝis subinĝeniero en la Ŝanhaja urbodomo.
...
谁之过?
我不愿进入C的房间,虽然在上海我首次在那里待过两天...
senkulpa.gif

Flago (Покажи профила) 27 март 2010, 08:41:53

...
Iom malalta li estas, sed li paŝas kiel eŭropanoj. Li povas danci. Foje li kondukis nin al dancejo. Li vere lerte dancis distinge inter aliaj ĉinoj, kaj tamen mi ne trovis ĉe li gajon nek viglon de dancantoj. Mi ricevis impreson kvazaŭ li estas aŭtomata pupo. Sur liaj lipoj ĉiam naĝas rideto, rideto ne de veraj ridetantoj.
Liaj dentoj kaj la pinto de la dekstra mezfingro flavas de troa fumado.

Li havas proksimume 30 jarojn, kaj aspektas kiel mezaĝulo, ne sole pro la manko de unu el la frontaj dentoj kaj kalveto sur la kapantaŭo. Kvankam per sia situacio li povus facile edziĝi, li neniam tion faras nek serĉas amatinon. Mi vidis foton en kiu troviĝas li inter germana familio. Apud li estas junulino beleta. Oni diras ke inter ili okazis io, kio tamen finiĝis malfeliĉe por li. Ĉu tio estas vero aŭ nur supozo, mi ne scias.

Sur lia librobreto staras kelkaj marksismaj verkoj. Ili ne estas ornamaĵoj. Foje kaj foje mi vidis ke li fervore diskutas diversajn problemojn kune kun la amikoj.
Ĉu li estas babilema aŭ silentema? Ambaŭ jes kaj ambaŭ ne, ŝajnas al mi. Mi interŝanĝis rekte kun li vortojn entute kelkdek aŭ kelkcent, -mi ne kalkulis, tamen certe estas kalkuleble. El liaj vortoj mi rememoras nur: "Mi ne ŝatas Ŝanhajon, mi amas Beiping."
Tagon post tago, semajnon post semajno, kaj jam eĉ monaton post monato. Ĉu ie estas io farebla por tiu ĉi soleca teknikisto? Malaperas liaj vestoj, litaĵoj, kaj fine li forkondukis pakegon de libroj kiun ni metis en lia ĉambro.
...
他的个子稍矮,但他走路像欧罗巴人的样子...
senkulpa.gif

Flago (Покажи профила) 27 март 2010, 22:33:42

...
Ĉu la invadistoj antaŭvidis ke la ĉina armeo tiel persiste rezistas? Ĝi batalis, bataladis, tamen estas malfacile venki la modernajn armaĵojn malamikajn de longe preparitajn. Fine venis la tago, kiu devis veni pli malpli frue. La tempo de 3 monatoj estas tute mallonga. Kaj la rezistmilito daŭras plu.

Ĉinio daŭrigas la reziston, kvankam Ŝanhajo falis en malamikan manon sekvinte Beiping kaj Tianjin. Kiel se simbolante tion, en la sekvanta tago subite super la tenejo de la Sihang-banko apud Suzhou-rivero alten leviĝis la standardo de blua ĉielo kaj hela suno. Tie sin enfermis ĉinaj militistoj kiuj ne volas retiriĝi. La flirtanta standardo eklumiĝis la grizan koron de la urbanoj, kvankam tiu lumo estingiĝis tuj baldaŭ. Multaj, multaj iris tien por vidi ĝin de trans la rivero, kiu dividas la koncesian kvartalon de la okupita regiono. Kaj la koro de C ne diferencis de la alies.

Kun amiko li supreniris sur balkonon de unu el tieaj civitanaj domoj, kiel faras aliaj, por bone rigardi la standardon. Li tute ne rimarkis ke malantaŭ li oni flustras:
-Hej, jen estas suspektinda homo. Vidu, li portas nigran eŭropan kostumon kiun ŝatas tiuspecaj kanajloj.
La vortoj pli kaj pli laŭtiĝis kaj disvastiĝis. Kiam li malsupreniris, antaŭ la domo jam svarmis homoj.

Kelkaj demandis lin, li respondis. Sed efektive ili ne sufiĉe komprenis lin, kaj li ne ilin. Ĉar li estas ano el malproksima nordorienta provinco. La kunirinta amiko ankaŭ ne povis mastri la Ŝanhajan dialekton.
-Naciperfidulo!
Oni jam komencis krii antaŭ lia nazo. Ili du penegis klari, sed vane.
-Batu la naciperfidulon!
-Batmortigu la naciperfidulon!
Lia amiko kuris al proksima policgardejo kaj venigis policanon. Estis tro malfrue. C kuŝis sur tero, senspira, sangmakulita. En tia okazo la policano povas fari nenion kontraŭ tia homamaso.
C, kiun verŝajne trafis dum lia vivado ia neatendita frapo spirita, tiel subite kaj antaŭtempe mortis sub la bato veninta el neatendita flanko. Sed ni, liaj amikoj, ne povas nek intencas venĝi lian morton al la rektaj murdintoj. Se li nun vivus en la transa mondo, eble li tie rigardus nin kun la kurba rezigneca rideto sur la ĉirkaŭbatita vizaĝo.
...
侵略者们预见,中国军队如此坚持抵抗吗?
senkulpa.gif

Flago (Покажи профила) 28 март 2010, 08:09:30

Nun Estas Vintro

Kune kun la ĉeso de la kanonado kaj bombardo, Ŝanhajo dronis en frosta silento. Kiel ostpika estas la vento! Ĉu ĝi elblovas de kie la verŝita sango ankoraŭ ne sekiĝas kaj nun glaciiĝas? Kvazaŭ senhejmaj hundoj la rifuĝuloj eĉ nigras ambaŭflande de ĉiuj stratoj. Prezo de ajna objekto terure altiĝis. Viando kaj rizo preskaŭ neaĉeteblaj.

-Ni ne vendas. -Flegme diras komizoj de rizvendejoj kiuj konservas multe da varoj. Foje kaj foje ni trovas fermitan pordon de rizventejo sur kiu estas gluita afiŝo:
"Hodiaŭ oni povas aĉeti". Jam de la frumateno homoj svarmas antaŭ ĝi. Ĉiuj vestitaj malpura kaj mizare, kun sako aŭ korbo en la mano. Ili kriaĉas, interpuŝas. Ploregas virinoj kaj infanoj. Policano sur iom alta loko svingas la bastonon super iliaj kapoj. Kiam do oni komencos vendi, ili ne scias.

Murĵurnaloj kaj afiŝoj antijapanaj, kiuj antaŭ ne longe tiel vigle altiris la trapasantojn, komplete malaperas. Du tagĵurnaloj ĉinlingvaj devis ĉesigi la eldonado. Eble ankaŭ aliajn atendas la sama sorto. Estas severe malpermesata kiu ajn eta ago aŭ vorto kontraŭ Japanio. Multaj kulturistoj kiuj antaŭ kaj dum la milito energie laboris, -pluraj el ili eĉ sub la kugla pluvado -foriri al Hankou kaj aliaj lokoj.
...
现在是冬季
随着炮击和轰炸的结束,上海沉陷入寒冷的寂默里...
senkulpa.gif

Flago (Покажи профила) 28 март 2010, 09:00:31

...
La ĉefurbo Nankino estas en danĝero. La invadistoj nun komencas etendi siajn ungegojn eĉ al la koncesiaj kvartaloj en Ŝanhojo. La "sekura zono" pli kaj pli limigas sian signifon. Ĝis kiam do ni devus kaduki sen pano kaj libero tie ĉi? Forkuro jam de longe staras kiel neevitebla problemo antaŭ ni.

Tamen kien kaj kiel? Por ni ĉiu vojo estas tro mallarĝa, kaj ĉi tie la danĝero kun ĉiu tago urĝiĝas. Post interkonsiliĝo kun amikoj ni fine decidis forkuri suden. Ni deziras aŭ pli ĝuste, ni revas iri al Hankou, la nova centro de la rezistmilito, trapasante Hongkong kaj Kantonon. Ah, se ni nur povus atingi tien.

Ne gravus, eĉ se oni arestus min en la momento de elvagoniĝo. Sed... Ĉu estus eble ke nenio okazus survoje? La geamikoj, niaj kunvivantoj en la unuaj monatoj en Ŝanhajo, prezentis al ni lignogravuriston C kaj lian edzinon kiuj bonvolas kunveturi kun ni ĝis Hongkong kaj helpi nin. Ĉar tie oni parolas sudan dialekton kiu estas kvazaŭ fremda lingvo por aliprovincanoj, kaj ili ambaŭ estas tieanoj.
...
都城南京陷入危险中。侵略者们甚至正开始向上海的租借地伸出了魔爪...
malgajo.gif

Flago (Покажи профила) 29 март 2010, 01:10:45

...
La 26a, novembro.
Niaj rikiŝoj malrapide kuras tra la stratoj, jen lume ornamitaj kie promenas lukse vestitaj geviroj kvankam ne multaj, jen nigre mizeraj kie dormas sennombraj rifuĝintoj kvazaŭ kadavroj kovritaj de ĉifonaĵo. Malvarma vespera vento malice tranĉas niajn vangojn. Post mi estas L, antaŭ mi altas la larĝa supra korpo de Ĵelezo, kiu eĉ moveton ne faras. Li akompanas nin ĝis la ŝipo, kaj li mem pli malfrue ankaŭ iros al Hankou. Kiel ni, jam elĉerpintaj la lastan moneron antaŭ semajno, povus veturi sen li? Malmultvorte li faras ĉion por ni. Kaj eĉ “ dankon ” mi ne diras al li. Ĉu homoj havas vortojn por sin esprimi en tia okazo?

En la kajo kaj ŝipo estas superfluo de homoj kaj pakaĵoj ĉiuspecaj. Ni estas kondukitaj al negranda kajuto, duonhela kaj sufoka nur kun unu fenestro kaj lampeto. Mi eksidas sur mia loko. Eĉ side la kapo preskaŭ tuŝas la supron kie kuŝas nekonato.
-Nenio estas absoluta libero. Por akiri unu, ni devas elteni alian malliberon. –Mi konsolas min mem.
Apud mi kuŝas L, kiu altkreska, ne povas plene etendi sin. Kiom da suferoj li devas porti pro mi! Tion li jam antaŭvidis en Tokio, li diras ofte, tio estas nenio por li. Sed, kiam lia sufero kaj sindono finiĝos? Ĉu ili ne velkos senfruktaj?

Plaŭdon de la ondoj mi ete aŭdas sed ne orele. Se mi ne estus...
Mi rapide forbalaas la sensencan imagon. Disbato de la vojo kaj seninterrompa konstruado. –Ĉu estas alio por nia komuna vivo? Precipe nun, kiam la ekstera nevidebla forto estas tiel superrega.
Mi sentas heliĝon de la koro. En la mallumo antaŭ la fermitaj okuloj mi prezentas nian estonton. Tamen nur nebule...
Nun estas vintro, kaj ĝi apenaŭ venis.
...
11月26日。
一些人力车慢跑穿行在各街道上,装饰灯的微光下,几位身着华丽衣装的男女在漫步...
senkulpa.gif

Flago (Покажи профила) 29 март 2010, 23:56:06

Suden
La 27an, nov.

Forveturas la ŝipo je la 7a matene, plenplena de homoj kaj objektoj. Ni troviĝas en la ĉambro okupata en ordinaraj tagoj de diversaj laboristoj de la ŝipo. Ni luis per dekkelkaj dolaroj unu el iliaj bretsimilaj litoj kaj loketon por la kofroj. Jes, krom la bileton ĉiuj pasaĝeroj devas “aĉeti lokojn” por si kaj la pakaĵoj. Do la ŝipanoj ĉiam pligrsiĝas veturon post veturo. Sed ni ne riproĉu ilin ke ili maljuste akiras okaze de la nacia malfeliĉo, ĉar se oni nur enlasus la difinitan nombron, pli malbone irus al multaj homoj. Estas ja malkare ke oni povas aĉeti sekuron por sumeto da mono.

Nia kajuto kun sola rondfenestreto ankaŭ tage estas prilumata de malgranda elektra lampo. Sed kian intereson do ĝi havas kun mi? Ni ja kuŝas ŝajniginte min malsana. En ŝanhajo flugas onidiro, ke sur tiu ĉi marvetura linio oni ofte renkontas japanan militŝipon, kaj foje la malamikoj forprenis junulojn el tiu aŭ alia ŝipo, aŭ surloke per bjoneto pikmortigis, ktp. ktp.
Verdire neniu scias ĉu tio estas fakto aŭ ne. Tamen “ne leviĝas fumo kie ne estas fajro”. Krome mi havas ankoraŭ timon kiu ne suferas aliaj. En mia koro pretas vico da respondoj kontraŭ “kiel vi estas nomata?”“kien vi iras?” kaj cetere. Sed, ĉu oni tiel regule min demandos, kiel la amikino bonvole ekzercis min ripete sur la tero?
Same kiel antaŭ 8 monatoj, la ondoj denove lulas min maltrankvile, forlulas min al nekonata loko, al nebula estonto...
...
往南方去
11月27日
早晨7点,这条轮船满载客货离港...
sal.gif

Flago (Покажи профила) 30 март 2010, 08:39:42

...
Nia lito tuj frontas la eksteron nur pere de l' muro, kaj mi sentas ke la ondoj pli kaj pli altiĝas. Mi eksidas, esperante ke tio donu al mi ioman komforton. Vane. Ree mi kuŝiĝas, turnas min. Nenio helpas. La ŝipo jen suriras monton de ondo, kaj la sekvan momenton abrupte falas en la fundon de la valo. Tio ne estas simpla supren-malsupreniro. Ĝin partoprenas ankaŭ skuo dekstren-maldekstrena.

Ĉe ĉiu balanco-skuo mia korpo ruliĝas, la koro kunpremiĝas. Ĉiuj nervoj en la cerbo kvazaŭ estas krevontaj. Sensignifaj penseroj aperas-malaperas senorde. Fragmentoj de nekomprenebla ĉina lingvo parolata de la samĉambranoj malagrable preterpasas miajn orelojn. Nenion mi volas. Absolute nenion. Dormi -nur dormi se eblus. Antaŭ la fermitaj okuloj, senombraj etaj kvazaŭpunktoj de nigr-blua koloro akvokirle turniĝas, forfluas, turmiĝas, forfluas.

Najbare de ni troviĝas deko da studentoj el Ŝanhaja Universitato. Laŭ ilia diro, ili veturas al Hongkong por daŭrigi la studadon interrompitan pro la milito. La junuloj, kiuj iras de unu al alia nepatria trepeco, senĉese manĝas, kantas, babilas, ridas. Ankaŭ L bone parolas kun ili. Mi ne komprenas kial ili povas sinteni tiel gaje kaj senĝene sur tiu ĉi diabla hamako. Al mi ŝajnas ke ili estas homoj el alia planedo.
...
我们的床铺立刻面向墙壁外,我感觉波浪越来越高...
demando.gif

Flago (Покажи профила) 30 март 2010, 22:55:34

...
Fariĝas al mi ĉiam pli neelporteble. Estas nenia distraĵo. Ĉiujn librojn ni metis ĉe l' amikoj de alia kajuto, ĉar de kiu flanko venu cenzuro, por ni estas sekure sen tiaj objektoj. Kaj eĉ se mi kunhavus libron, terura balanco, sufoka aero kaj duonluma lampo detenas min de legado. L diras ke mi ne pensu pri la ondoj, plej bone se mi parolu por forgesi ilin

Tamen kion kaj en kia linvo? Mi ne speciale pensas pri la ondoj, sed tuj ekstere ili batas la ŝipflankon, kaj tiu eligas malagrablan metalecan knaron. Aldone mia tuta korpo ruliĝas tiel ke ne ĝi ribelas ĉio. Mi min turnas al la muro malluma kaj malpura, firme kaptas la randon de la lito. Ĉio for! Estu nenio, absolute nenio! La kapo doloras vome kaj pulse.

La tempo rampas tre malrapide, kiel se ĝi ne volas antaŭen. La lampo duonlumas mucide kaj morne, de la mateno ĝis la nokto. Same, kvazaŭ eterne same. Enuo kaj inerto nestas en mi kaj mi ne havas rezistoforton kontraŭ ili. Foje-foje la abrupta iro de onda monto al valo donas al mi abnorman ĝuon, sed jam je la dua momento ĝi denove estas infera torturo kiu senĉese mordas kaj ĉifas min.
De l' noktomezo la balanc-skuo fariĝas neesprimeble furioza. Samĉabranoj ĉiuj dormas. Iuj eĉ ronkante. Ekstere io fajfas kaj muĝas. Ĉu uragano?
...
对我而言,常常更不可能忍受...
senkulpa.gif

Flago (Покажи профила) 01 април 2010, 22:35:02

La 28an

La matenaj sunradioj penetras la ĉambrojn pene tra la ronda fermita fenestreto. Mi iras eksteren je la unua fojo. Serena vetero. Nur videblas postsignoj de portempa pluveto. Ankaŭ sur la ferdeko sentegmenta estas plene de homoj kaj aĵoj. Apenaŭ troviĝas mallarĝa pasejo. Ha, kiom da objektoj! Seĝoj, tabletoj, potoj, kaj eĉ urinujoj... eble eĉ paron da manĝobastonetoj ili domaĝas perdi.

La ŝiplaboristoj kriante alportas grandajn kuvojn kun malmola rizaĵo, malfacile sin puŝante inter la homoj kaj objektoj. Oni konkure alkuras, superrande plenigas grandan tason, aŭ supozeble por la familio poton. Kelkaj virinoj faras lignokarban fajron en pelvo lerte kaj hejme, kuiras legomojn, viandon, aŭ refaras kaĉon el la donita malmola rizaĵo. Senapetita, mi turnas la okulojn de ili.
Dekstre, post la monto de pakaĵoj kelke da viroj vetludas sidante sur la planko. Du virinoj -kredeble iliaj edzinoj -maltrankvile staras apude, rigardas la manon jen de tiu jen de alia, kaj nu, monpaperojn metitajn antaŭ ili.

Preskaŭ sen ondoj. Nur ie kaj ie blankaj ŝaŭmoj en vicoj altiĝas-malaltiĝas sur la verd-blua ebeno kun sennombraj belaj sulketoj. Iom fore kvietan dormon ankoraŭ ĝuas insuloj vualitaj grizverde. Super ili nebule treniĝas viola nubo. La tuta ĉielo lazuretas milde, varmete. Mevoj en la aero nigre flirtas kiel maldikaj paperbirdoj, subite sin ĵetas en la maron brilante per la neĝoblanka ventro, kaj tuj ree supren flugas. La sunradioj gaje petolas kun smeraldaj sulketoj. Eterna paco kvazaŭ regas la du vastojn kaj ilian interspacon.
...
28号
早晨的阳光,努力地透过关闭的圆形窗射进房间...
sal.gif

Обратно нагоре