Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 6077

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-marto-25 20:14:13

Saluton!

formiĉjo:La ulo sub mi volas multajn infanojn (Mi havas kvar, kaj mi volas plu)
Mi ghojas ke vi pl_u_ volas havi la kvar idojn kaj ne forpelos ilin. okulumo.gif

(Familioj kun pl_i_ ol kvar infanoj estas iom maloftaj chi tie.)

sjheiss:La persono sub mi malsategas. malgajo.gif
Prave! Mi ja manghis malmulton dum la tago.

Sed mi jam estas kompensanta tiun mankon. ridulo.gif

La ulo sub mi estas bruema strangulo.

Kolonjano

fizikisto (Montri la profilon) 2010-marto-25 21:02:34

KoLonJaNo:La ulo sub mi estas bruema strangulo.
Eble mi estas strangulo, tamen certe mi ne estas bruema.

La ulo sub mi estas pli aĝa ol mi.

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-26 20:05:05

Ne, mi estas unu jaro pli juna ol vi.

sal.gif

La ulo sub mi scipovas unucikli.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-marto-27 19:36:02

Jes mi scipovas unucikli, sed ne tre bone. Miaj infanoj unuciklas multe pli bone ol mi.

La ulo sub mi flue parolas pli ol tri lingvojn. (Bedaŭrinde mi flue parolas nur mian gepatran lingvon.)

Allan Argolo (Montri la profilon) 2010-marto-28 00:07:41

fizikisto:Jes mi scipovas unucikli, sed ne tre bone. Miaj infanoj unuciklas multe pli bone ol mi.

La ulo sub mi flue parolas pli ol tri lingvojn. (Bedaŭrinde mi flue parolas nur mian gepatran lingvon.)
Ne, ankaŭ mi bedaŭras pri tion.

La ulo sub mi ŝatas rokon

Malkomo (Montri la profilon) 2010-marto-29 20:22:24

Mi ja ŝatas iajn rokmuzikon,sed ne ĉiajn.

La ulo sub mi jam vojaĝis per Pasporta Servo.

Leporino (Montri la profilon) 2010-aprilo-01 08:47:52

Ne, mi ne vojaĝis per Pasporta Servo, ĉar mi havas kvin geinfanojn.

La ulo sub mi faras ŝercon hodiaŭ, ĉar estas la 1a de aprilo.

Malkomo (Montri la profilon) 2010-aprilo-01 18:34:01

Ne, mi estis tre enuiga hodiaŭ.

La ulo sub mi volas vojaĝi al Sud-Afriko por vidi la Piedpilko Monda-Turniro.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-aprilo-01 19:07:37

Ne, mi ne interesiĝas pri piedpilko.

La ulo sub mi ekde morgaŭ partoprenos je PSI (printempa semajno internacia).

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 21:12:36

Ne. Krome, piedpilko estas speco de pilko. La ludo nomiĝas piedpilkado (de la verbo piedpilki).

La ulo sub mi lacas.

Reen al la supro