Al la enhavo

Pli, plej

Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale priskribas adjektivojn aŭ adverbojn, sed ankaŭ aliajn vortojn.

Pli

Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ion alian, kun kio oni komparas. Por montri, kion pli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol:

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.

    La blankeco de la neĝo superas la blankecon de la papero.

  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi.

    La freŝeco de mia pano superas la freŝecon de via pano.

  • Nu, iru pli rapide! - Nu, iru pli rapide!

    Via rapideco superu la nunan rapidecon.

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Du homoj povas pli multe fari ol unu.

    La kvanto, kiun povas fari du homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.

    La frato amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian memamon.

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. - Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.

    La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.

  • Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. Pli = pli longe. - Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. Pli = pli longe.
  • Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. Pli = pli multaj. - Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. Pli = pli multaj.

Ne konfuzu pli kun la vorteto plu, kiu montras, ke ago aŭ stato ne ĉesas, sed daŭras. Plu estas tempa vorteto: Tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto. = Ne ĉesu teni ĝin en sekreto. Daŭrigu teni ĝin en sekreto. Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn. Mi plu amos vin ĝis la morto.

Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto ĉeestas aŭ estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon. - Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon.
  • Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj. - Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj.
  • Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe. - Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe.
  • Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn. - Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.

    Ĉi tie ne eblas plu, ĉar sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli aŭ similan vorton.

Plej

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ĉiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas, aŭ ĉiuj aliaj ene de la kunteksto:

  • Aŭgusto estas mia plej amata filo. - Aŭgusto estas mia plej amata filo.

    Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. - Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.

    Pli bela vazo tie ne ekzistis.

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo. - Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo.
  • Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. - Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro.
  • Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. = Li plej amas, ke... - Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. = Li plej amas, ke...

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la prepozicion el: Ŝi estas la plej saĝa el ĉiuj, kiujn mi konas. Oni povas ankaŭ montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aŭ alia loka prepozicio: Ĝi estas la plej alta montaro en Azio.

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ĝi estas aŭtomate ankaŭ la plej granda el ili:

  • Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du. - Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni "el la du":

  • Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du. - Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Ĉu tiu estas unu el viaj malpli aĝaj fratinoj? Ne, ŝi estas la pli aĝa. Ŝi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli aĝa ol mi.

Multaj eĉ opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas malkorekta. Ĉiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej

Por kompari oni ankaŭ povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia....pli malfreŝa... - Via pano estas malpli freŝa, ol mia. ≈ ...pli malfreŝa...
  • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide....pli malrapide... - La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. ≈ ...pli malrapide...
  • Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko....plej malfacile... ...plej malbone... - Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko. ≈ ...plej malfacile... ...plej malbone...
  • Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj....plej maltaŭga... - Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj. ≈ ...plej maltaŭga...
  • Li estas la malpli aĝa frato (el la du fratoj)....la pli juna... - Li estas la malpli aĝa frato (el la du fratoj). ≈ ...la pli juna...

Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson laŭplaĉe en tiaj ĉi frazoj, sed ofte estas nuanca diferenco. La diferenco eĉ povas esti grandega: Li estas malpli bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La dua estas insulto.

Kiel eble plej

La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Ĝi montras, ke oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

  • La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan. - La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan.

    Ju pli malgranda, des pli bone.

  • Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! - Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi!

    Uzu vian maksimuman rapidecon.

Alia populara varianto estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Ne konfuzu kiel eble plej kun kiom eble (plej/pli), kiu havas limigan nuancon. Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) montras, ke troviĝas limoj de la ebloj:

  • Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale. - Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale.

    Tute plena egaleco verŝajne ne estas ebla.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton. = Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas. - Mi kiom eble evitas tiun vorton. = Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas.
  • Li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan. - Li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan.

Alia varianto kun limiga nuanco estas laŭeble plej.

Kiel kaj ol

Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia uzado kiel kaj ol similas al prepozicioj, sed ankaŭ al subjunkcioj. Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion: komparaj vortetoj.

Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kiel povas kunlabori kun TI-vorto aŭ sama/same, sed ofte tia vorto estas nur subkomprenata:

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.

    La malmoleco de la pano similas al la malmoleco de ŝtono.

  • Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj. = Ŝiaj okuloj similis al du steloj. - Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj. = Ŝiaj okuloj similis al du steloj.
  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.
  • Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. - Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.
  • Li estis kiel senviva. = Lia eco similis al senviveco. - Li estis kiel senviva. = Lia eco similis al senviveco.
  • Sentu vin tute kiel hejme. - Sentu vin tute kiel hejme.
  • Diskuti kun li estas same senutile, kiel draŝi venton. - Diskuti kun li estas same senutile, kiel draŝi venton.
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.
  • La afero ne estas tia, kiel oni pensas. - La afero ne estas tia, kiel oni pensas.

Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas. Ol normale kunlaboras kun pli, malpli, malsama, malsame, aliaalie:

  • Lakto estas pli nutra, ol vino. = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco. - Lakto estas pli nutra, ol vino. = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco.
  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon.
  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela! - Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!
  • Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe. - Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe.
  • Pli bone ne fari, ol erari. - Pli bone ne fari, ol erari.
  • Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. - Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri.

Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ infinitivo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ substantivo aŭ pronomo oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas:

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. - Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.
  • Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. - Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.
  • Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo. - Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.
  • Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. = ...ol elekti la vivon... - Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. = ...ol elekti la vivon...

    Ol rilatas al subkomprenata infinitivo. Tial oni uzas ol.

Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Se post kompara kielol aperas substantiva frazparto (aŭ pronomo) sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero aŭ ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo. Tia kiel-esprimo aŭ ol-esprimo ankaŭ povas respondi al alia frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon, ekz. predikativo.

Se tia kompara esprimo estu komprenata kiel objekto aŭ adjekto, oni devas uzi rolmontrilon por montri tion:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto. - Mi elektis lin kiel prezidanto.

    Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.

  • Mi elektis lin kiel prezidanton. - Mi elektis lin kiel prezidanton.

    Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.

  • Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. (Ĉiuj aliaj landoj amos lian landon malpli.) - Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. (Ĉiuj aliaj landoj amos lian landon malpli.)
  • Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn. (Li amos ĉiujn aliajn landojn malpli.) - Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn. (Li amos ĉiujn aliajn landojn malpli.)
  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.) - Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.)
  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. (Ĉe ni la suno lumis malpli hele.) - Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. (Ĉe ni la suno lumis malpli hele.)
  • Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.) - Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.)
  • Ŝi havas multe da ne-Esperantistoj kiel amikojn. (Ŝi havas amikojn.) - Ŝi havas multe da ne-Esperantistoj kiel amikojn. (Ŝi havas amikojn.)
  • Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj. (Mi diros tion al esperantistoj.) - Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj. (Mi diros tion al esperantistoj.)
  • Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. (Dum la tago estas tiel lume.) - Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. (Dum la tago estas tiel lume.)
  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. (Li amas sin mem.) - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. (Li amas sin mem.)
  • Estas ja pli bone havi ion, ol nenion. (Oni povus havi nenion.) - Estas ja pli bone havi ion, ol nenion. (Oni povus havi nenion.)
  • Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. (En tiu tago mi amis lin multe.) - Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. (En tiu tago mi amis lin multe.)
  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.) - Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.)

Iafoje kiel-esprimo aŭ ol-esprimo rilatas nur al epiteto de vorto. Se tia epiteto havas N-finaĵon, la kompara esprimo tamen ne havu N-finaĵon, ĉar la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

  • Li uzas domon grandan kiel palaco.Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco. - Li uzas domon grandan kiel palaco. ≈ Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco.

    La komparo rilatas nur al la grandeco de la domo. Komparu kun: Li uzas grandan domon kiel palacon. (Li uzas palacon.)

  • Mi neniam renkontis homon (tian) kiel ŝi.Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al ŝi. - Mi neniam renkontis homon (tian) kiel ŝi. ≈ Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al ŝi.
  • Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj. - Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj. ≈ La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj.
  • Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.) - Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.)

    La Angla kaj la Franca estas ekzemploj de tiu speco de lingvoj, kiujn li lernis. Eble li ne lernis ĝuste ilin.

  • Mi havas alian proponon, ol la ĵus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la ĵus prezentita.) - Mi havas alian proponon, ol la ĵus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la ĵus prezentita.)
  • Li havas korpon pli larĝan ol alta. = ... pli larĝan ol ĝi estas alta. - Li havas korpon pli larĝan ol alta. = ... pli larĝan ol ĝi estas alta.

Identa kaj rola kiel

Normale kompara kiel montras similecon (...tia kiel..., ...tiel kiel... k.s.), sed iafoje ĝi montras identecon aŭ rolon. Tiam kiel signifas "estante, estanta, en la rolo de" aŭ simile:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto. = ...estante prezidanto. ...en mia rolo de prezidanto., ...ĉar mi estas prezidanto. - Mi elektis lin kiel prezidanto. = ...estante prezidanto. ...en mia rolo de prezidanto., ...ĉar mi estas prezidanto.
  • Ŝi estus bona por mi kiel edzino! = ...estante edzino! ...en edzina rolo! - Ŝi estus bona por mi kiel edzino! = ...estante edzino! ...en edzina rolo!
  • Li naskiĝis kiel Franco, sed mortis kiel homarano. - Li naskiĝis kiel Franco, sed mortis kiel homarano.

    Li estis Franco, kiam li naskiĝis, sed homarano, kiam li mortis.

Nur la kunteksto povas montri, ĉu kiel montras similecon, identecon aŭ rolon.

Komparaj esprimoj — ĉu mallongigitaj frazoj?

Ofte oni povas anstataŭigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun predikato, sed ne ĉiam tio eblas:

  • Li uzas sian hejmon kiel laborejon.Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. - Li uzas sian hejmon kiel laborejon. → Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon.

    La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.

  • Mi elektis ŝin kiel prezidanton.Mi elektis ŝin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. - Mi elektis ŝin kiel prezidanton. → Mi elektis ŝin (tiel), kiel oni elektas prezidanton.

    La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun ŝi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis ŝin.

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (ĉiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataŭ kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas netradicia kaj malrekomendinda. Ĝi krome povas iafoje fariĝi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. - Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo.Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.

    Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.

  • Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. - Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas.Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi.

    Prefere diru: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis. - Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis.Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.

    Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. - Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si.Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.

    Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen predikato), oni uzu komparan kiel.

Kvazaŭ

En similecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se la simileco estas nur ŝajna, nereala, kaj oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta. - Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta.

    Li ne vere estis ŝtoniĝinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno. - Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno.
  • Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. - Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon.

Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel: Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.

Reen al la supro