Al la enhavo

tio ĉi estas tre simpla/simple?

de ora knabo, 2007-oktobro-05

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 21:58:14

Ĉu oni diras: "Tio ĉi estas tre simpla" aŭ "tio ĉi estas tre simple". Mi dirus "simple", sed mi ne certas. Mi dirus "simpla" se la frazo estus "tio ĉi estas tre simpla afero ".

Johano.NL (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 23:02:57

ora knabo:Ĉu oni diras: "Tio ĉi estas tre simpla" aŭ "tio ĉi estas tre simple". Mi dirus "simple", sed mi ne certas. Mi dirus "simpla" se la frazo estus "tio ĉi estas tre simpla afero ".
Mi dirus simpla
la afero estas simpla
tio (= la afero) estas simpla

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-05 23:39:22

Adjektivoj priskribas substantivojn. Adverboj priskribas verbojn aŭ aliajn adjektivojn.

La solvo estas facila.
Mi solvas facile.
La solvo estas facile komprenebla.

Tio estas simpla = la afero estas simpla.
Tio estas simple = la afero ekzistas per simpla maniero. ("simple" rilatas al "estas", ne al "tio").

Mi vidas vin bone = Miaj okuloj ne havas difekton.

Mi vidas vin bona = Mi vidas vin, kaj vi ŝajnas bona.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 12:30:50

Dankon, do, ambaŭ versioj estas korektaj. rido.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 22:34:55

ora knabo:Dankon, do, ambaŭ versioj estas korektaj.
Jes, sed ili signifas malsamajn aferojn. Se mi bone komprenas tion kion vi provis diri (t.e. ke la afero estas simpla, ne ke la afero estas simple), vi uzu "tio estas simpla".

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-08 22:29:00

mnlg:Jes, sed ili signifas malsamajn aferojn. Se mi bone komprenas tion kion vi provis diri (t.e. ke la afero estas simpla, ne ke la afero estas simple), vi uzu "tio estas simpla".
Mi skribis pri iu maniero por uzi programon de komputilo, kaj mi pensas ke "simple" estus pli bone (aŭ mi devus diri bona lango.gif ?).

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-09 09:06:32

ora knabo:Mi skribis pri iu maniero por uzi programon de komputilo
Bone, vi mem trovu la bezonitan signifon.
kaj mi pensas ke "simple" estus pli bone (aŭ mi devus diri bona lango.gif ?).
Vi devus diri "pli bona", ĉar via frazo estas, efektive: mi pensas ke vorto "simple" estus pli bona.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-09 16:28:24

grandan dankon

Reen al la supro