Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2014-junio-13 13:40:18

«Baletistino sur ŝipo» (1969) de Lev Atamanov — lirika etudo pri interrilatoj de vivo kaj arto.

Cyrill (Montri la profilon) 2014-junio-20 19:55:21

Stranga kaj iom timiga «Monto de dinosaŭroj» (1967) — ĉu ĝi estas adiaŭo aŭ antaŭsento?

Cyrill (Montri la profilon) 2014-julio-27 14:44:26

“La batalo ĉe Kerĵenec” (1971) – mirinda animacia artverko, kiu aspektas kamarado de "Andreo Rublov" fare de Andrej Tarkosvkij.

marbuljon (Montri la profilon) 2014-julio-30 00:24:57

Koran dankon! Mia edzino ŝategas animacion (kaj dinosaŭrojn), sed ŝi estas sveda do komprenas nur la esperanta ; D

Cyrill (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-20 12:47:42

«Ardeino kaj gruo» (1974) fare de mondfama reĝisoro Jurij Norŝtejn, estas historio el la klasika rusa literaturo, prezentita en formo de rusa fabelo.

cspinola (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 11:07:19

Mi gratulas al Cyrill pro la impresa kaj valora laboro en la projekto aŭdvide. Tie estas tre interesaj kaj belaj animacioj filmoj. Dankon pro faciligi la aliron al ili per tiu forumo.
Mi ankaŭ ege rekomendas al ĉiuj legadon de la intervjuo aperinta en la julio-aŭgusta numero de "Esperanto".

Paulinho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-24 19:26:43

Mi ankaŭ diras: Koran dankon!

Cyrill (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 17:26:10

"Erinaceto en nebulo" (1975) fare de Jurij Norŝtejn – la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj, kiun oni mirigite gapas jam preskaŭ kvardek jarojn. Hodiaŭ ankaŭ vi povas aliĝi al ĉi tiu senfina vojaĝo...

Cyrill (Montri la profilon) 2014-oktobro-11 13:14:01

"Fabelo de fabeloj" (1979) – alia majstroverko fare de Jurij Norŝtejn, animacia versio de "Spegulo" de Andrej Tarkovskij.

Cyrill (Montri la profilon) 2014-oktobro-17 19:07:59

"Reveno de Olimpo" (1969) — unua el serio da sovetiaj animaciaĵoj laŭ la helenaj mitoj.

Reen al la supro