Al la enhavo

La infinitivo kaj la imperativo en komputilprogramoj

de Umlaŭto, 2007-novembro-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-13 03:41:16

Kiam mi fojfoje uzas programojn kun teksto en Esperanto, mi vidas ofte uzon de la imperativa finaĵo -u por signifi la funkcion de butono, menuelekto, ktp. Tiu finaĵo ŝajnas iel maltaŭga laŭ mi. Mi preskaŭ same ofte vidas la infinitivan finaĵon -i, kiu ŝajnas pli taŭga. Mi vidas ke la kreintoj de lernu! ankaŭ uzas la infinitivon.

Ĉu oni prefere uzu la infinitivon aŭ la imperativon en tiaj kazoj? Kaj ĉu la programoj kiuj havas la alian estas vere malĝustaj, aŭ ĉu la afero estas nur pri personaj preferoj?

yugary (Montri la profilon) 2007-novembro-13 04:28:15

Ŝajnas al mi ke ambaŭ estas bonaj. Sed notu ke en la retejo de UEA, ili uzas la imperativon.

Gary Yu

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-novembro-13 06:53:16

Mi ne sentas forte pri ĝi, sed mi iomete pli ŝatas la imperativon. Mi pensas pri ĝi kvazaŭ mi ordonas la komputilon fari ion - kiam mi ordonas ion ajn, mi uzas la imperativon.

La imperativo ankaŭ havas tempan kvaliton - plejparte "nun".

La infinitivo ne havas tempan kvaliton. "Vi volas ke mi haltus? Kiam? Nun? Post dek sekundoj? Post kelkaj minutoj...?"

Kun la imperativo, estas klara kiam mi volas la komputilon fari ion. "Faru ĝin nun."

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-13 07:23:14

Mi preferas la volan modon (-u), aŭ maksimume la substantivon (ekz. "Ensaluto", "Sendo", ktp). Tiujn mi trovas en la itala, kaj, mi kredas, en la angla. Infinitivojn mi tute ne ŝatas, kaj mi akceptus ilin se estus vorto "por" antaŭe (ekz. "Por antaŭmontri", "Por elsaluti").

BasCostBudde (Montri la profilon) 2007-novembro-13 07:30:03

Mi opinias ke butono montras al mi kion mi povas fari (komenci) per ĝi. Mi legas la surskribon, do la informo iras de la butono al mi, kaj tial al mi la -u formon ŝajnas iomete stranga.

En mia nacia lingvo tradukita tiuj ordonoj ofte ricevas -i formon.

Se, tamen, la surskribo de la butono anstataŭas la voĉon de la uzanto premanta la butonon, tutcerte la -u formo estas la plej logika.

Lokas por renkonti kulturoj, mi kredas. Kiel la uzanto sin rilatas al la komputilo?

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-13 08:23:19

Laŭ mia vidpunkto, butono estas montro de via volo al la sistemo, t.e. estas via ordono al la sistemo. Se vi volas ke iu montru al vi ion, vi diras "montru!", do se vi volas ke la sistemo sendu vian mesaĝon, "sendu" kaj tiel plu.

Mi komprenas kial oni povus uzi infinitivojn, sed ili, al miaj okuloj, kiam sur butonoj, ŝvebas sendifinece.

Reen al la supro