Al la enhavo

Nobel-premio por paco eble iros al UEA

de novatago, 2007-decembro-07

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-07 14:07:17

Nobel-premio por paco

Probable vi jam scias ke du svisaj parlamentanoj, Gisèle Ory kaj Francine John-Calame, proponis UEA-n kiel kandidaton por Nobel-Premio. Gratulon al la svisaj kolegoj kiuj tiel bone laboris por atingi tiun (ankoraŭ nur partan) sukceson... legu la plenan mesaĝon en la reta taglibro de Toño del Barrio.

Ĝis, Novatago

Sxak (Montri la profilon) 2007-decembro-08 14:46:34

Nu kion mi povas diri? UEA trafis la saman kompanion kun A.Hitler... Ankaŭ li ja estis kandidao por tiu premio en 1938

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 19:22:01

Stranga logiko.
Ni ambaŭ estas samlandanoj de Stalin.

Sxak (Montri la profilon) 2007-decembro-10 14:41:46

Temas pri tio ke la nobel-premio pri paco estas tia mildadire dubinda premio ke por mi ĝi valoras neniom. Oni gajnas tiun premion pro diversaj dubindaj aferoj kaj la alia oni premias per tiu premio pro diversaj politikaj kaŭzoj. Jes, Ankaŭ Stalin estis kandidato por tiu premio, sed por la jaro 1939 ĉio jam estis decidita : Hitler.. Nur komenco de la milito malhelpis premii Hitleron per tiu premio.
Mi eĉ miras kial ne estis premiita Truman pro la atombombado...

Reen al la supro