Al la enhavo

Kien malaperis Flavio Rebelo?

de Cyrill, 2008-januaro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2008-januaro-10 15:15:15

Saluton!

Ĉu ili el la forumanoj havas informon, kien malaperis lastatempe Flavio Rebelo? Jam almenaŭ unu jaron li neniel montris sin publike kaj ne komentis situacion koncerne liajn projektojn la Ĝangalo kaj ITV. Sendepende de tio, kiel oni povas rilati al ili, necesas agoski, ke liaj iniciatoj estis unu el plej rimarkindaj eventoj en la Esperanto-movado dum lastaj jaroj. Tamen, nun ilia stato estas tre nebula (fakte, ITV jam mortis definitive, sed oni esperis revivigi la Ĝangalon). Eble, estis ajna informo pri tio, kiun mi preterlasis?

Mi komencas ĉi tiun temon en "Vidpunktoj", ĉar mi planas eldiri mian opinion koncerne ĉi tiuj iniciatoj kaj aŭskutli tiujn de aliaj forumanoj. Do, bonvolu reagi.

Rao (Montri la profilon) 2008-januaro-10 16:32:36

Li verkas serion da sciencfikciaĵoj en la portugala nun. En la intrigo, laŭ mia memoro, eksterteranoj elektas Esperanton kiel unuan lingvon por ekkoni la homaron. En www.orkut.com li fojfoje publikas ion pri la libroj. Cetere, antaŭ kelkaj monatoj per Orkut li kontaktis esperantistojn por disvendi multegajn librojn siajn en/pri Esperanto kaj diris ke li ne plu emas rekte agadi movade.

Cyrill (Montri la profilon) 2008-januaro-10 17:46:01

Dankon por la informo. Mi atendis ion similan. Certe, estas domaĝe, ke Flavio ne plu partoprenos la movadon; almenaŭ, li ne kabeis plene. Estas kompreneble, ke tion kaŭzis lia elreviĝo kaj negativaj rezultoj de liaj iniciatoj. Tamen, necesas rimarki, ke tia lia konduto ne aspektas tre inda koncerne tiujn, kiuj iumaniere partoprenis la projektojn aŭ simple interesiĝis pri ilia sorto. Ekzemple, kantokonkurso, anoncita en la portalo, finiĝis per nenio, kaj en la forumo de
Ĝangalo, jam post kiam ĝi ĉesis ĝisdatigiĝi, partoprenantoj de la konkurso, kiuj sendis muzikvideojn al ĝi, petis informon pri ĝia plua sorto. Mi pensas, ke ne endus lasi la aferojn tiel abrupte; multaj homoj restis nekontentaj pro tio.

Estas ankaŭ interese (kaj tio fakte estas ĉefa temo de miaj ĉi-tieaj skribaĵoj) pridiskuti, kial la iniciatoj de Rebelo fiaskis? Eblas montri kelk kaŭzojn de tio, sed, miaopinie, plej grava el ili estas, ke Rebelo, kvankam li estas entreprenisto (interalie, mi meniam renkontis menciojn, en kia areo li entreprenas), agis en ĉi tiuj projektoj tute maloptimume kaj eĉ strange ĝuste de entreprena vidpunkto. En siaj redakciaj artikoloj en Ĝangalo li parolis pri neceso por la Esperanto-movado agi pli "ekonomike", pli adaptiĝinte al la modernaj kondiĉoj. En tio mi plene konsentas kun li. Sed tio tute ne realiĝis en la projektoj. Kompreneble, oni ne povis antaŭvidi ĉiujn kondiĉojn kaj obstaklojn, kiam oni komencis agi en la nova kaj nekonata areo, ekzemple, malfacile estis atendi, ke intereso flanke de potencialaj reklamo-donantoj al la Ĝangalo tiel malgrandos.

Sed estis eraroj, kiujn eblas atribui nur al la kreintoj. Speciale, montriĝis malefektiva servo "Noticoj" en kiu korespondantoj el diversaj landoj verkis artikoletojn pri eventoj en la mondo. La situacio kun ĝi fine estiĝis absurda, ĉar (kaj tio okazis konstante) korespondantoj el unuj landoj skribis pri okazaĵoj en la aliaj. Rezulte mi dufoje srkibis komentojn por ke korekti malĝustaĵojn en informo pri Rusio. Kie do estas ĉi tie la avantaĝoj de E-o?

Kaj la plej granda eraro estis en la abona parto de Ĝangalo. Tio estis unua (krom Monato) pagata retejo en E-o, kaj tio estis prava, ĉar por ke ebligi vere altnivelan servon, oni devas pagi por tio. Sed la kreintoj de Ĝangalo proponis nenion interesan en la pagata parto de la portalo. Kompreneble, intereso de la vizitantoj al ĝi estiniĝis, kaj nombro da abonantoj estis tre malgranda.

Honeste, aperas impreso, ke la abonado estis mur kaŝita formo por mecenataj donacoj al la portalo. Flavio Rebelo mem fakte aludis tion, kiam li skribis en sia artikolo, riproĉante Esperantistojn pri malsufiĉa aktiveco, ke "apogi la unikan portalon en E-o kostas samkiel aĉeti tri grandajn picojn." Eble jes, sed ilin eblas manĝi, kaj aboninte Ĝangalon oni ne povis trovi ion ajn interesan por si. Ĉu do eblas miri, ke fine la portalo fermiĝis, ĉar ĝi ne povas rekompensi siajn elspezojn?

Rao (Montri la profilon) 2008-januaro-10 19:43:39

Cyrill:Honeste, aperas impreso, ke la abonado estis mur kaŝita formo por mecenataj donacoj al la portalo. Flavio Rebelo mem fakte aludis tion, kiam li skribis en sia artikolo, riproĉante Esperantistojn pri malsufiĉa aktiveco, ke "apogi la unikan portalon en E-o kostas samkiel aĉeti tri grandajn picojn." Eble jes, sed ilin eblas manĝi, kaj aboninte Ĝangalon oni ne povis trovi ion ajn interesan por si.
Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian. lango.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-17 20:50:30

Cyrill,

Nun, li paroladas ke ni (brazilanoj) ne apogas lian libron. Resume, li daŭrigas la ploradon, hehe.

Sammonde,
Ĥod

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-17 21:51:49

Librojn oni devas ne apogi lango.gif , LMMO, sed aĉeti por apogi aŭtoron. Ĉu temas pri:
Rao:Li verkas serion da sciencfikciaĵoj en la portugala nun. En la intrigo, laŭ mia memoro, eksterteranoj elektas Esperanton kiel unuan lingvon por ekkoni la homaron.
Estus interese ion legi el skribita de li.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-18 00:07:26

Mi legis ion pri la libro kaj mi ja pensas ke estas interesa libro. Sed tamen, li diris ke unue li tradukos al Angla, Hispana, ktp kaj poste al Esperanto...

Cyrill (Montri la profilon) 2008-januaro-23 11:53:50

Rao:Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian. lango.gif
Ĉu eblas komunikiĝi kun li tie? Eble, mi montriĝos pli sukcesa rideto.gif .

Rao (Montri la profilon) 2008-januaro-23 15:06:23

Cyrill:
Rao:Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian. lango.gif
Ĉu eblas komunikiĝi kun li tie? Eble, mi montriĝos pli sukcesa rideto.gif .
Jes, sed mi dubas ĉu li ankoraŭ diskutemas tion. senkulpa.gif

Reen al la supro