Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ludo [jes...du...]

de huberte, 2015-julio-19

Mesaĝoj: 526

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-30 13:29:04

Ju pli vi estas grava al iu, des pli vi rekonas la gravecon redoni al ĉiuj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-31 12:49:00

Ju pli vi rekonas la gravecon redoni al ĉiuj, des pli vi estas respondeca.

Kelli (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 19:57:32

Ju pli vi estas respondeca, des pli vi konscias pri via rolo ĉe la homaro.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 21:53:43

Ju pli vi konscias pri via rolo ĉe la homaro, des pli vi sentas vin ŝafido meze de lupoj.

Kelli (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-02 13:09:36

ju pli vi sentas vin ŝafido meze de lupoj, des pli vi pensas pri viaj sintenadoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 20:40:00

Ju pli vi pensas pri viaj sintenadoj, des pli vi timas.

huberte (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 18:28:47

Ju pli vi timas, des pli vi kaŝiĝas sub la kovrilo de via lito

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 18:32:24

Ju pli vi kaŝiĝas sub la kovrilo de via lito, des pli vi ne sukcesas dormi.

Kelli (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-05 19:37:54

Ju pli vi ne sukcesas dormi, des pli vi planas plibonajn aferojn por fari.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-05 20:09:12

Ju pli vi planas plibonajn aferojn por fari, des pli vi estas optimista.

Reen al la supro