Al contingut

Pri heredantoj de praslava litero Ѣ, ѣ, ĕ (jat) en via lingvo

de ora knabo, 3 de febrer de 2008

Missatges: 2

Llengua: Esperanto

ora knabo (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2008 16.44.46

Mi rimarkis ke preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj diferencas je vortoj kiuj iam enhavis la praslavan literon Ѣ/ĕ. Ankaŭ en Kroatio ekzistas 3 parolmanieroj (ijekavski, ekavski, ikavski) por esprimi tiun literon. Jen ekzemple:

esperante = bela, urso
praslave = lĕp, medvĕd
ijekavski = lijep, medvjed
ekavski = lep, medved
ikavski = lip, medvid

Kiel oni prononcas (skribas) tiun literon en via lingvo?

Terurĉjo (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2008 17.22.05

En la rusa tiu litero (sono) transformiĝis en "e" (je).

Ĝis socialisma revolucio rusaj lernantoj lernis tiun ĉi verson por enmemorigi vortojn, en kiuj oni skribas la literon:

Бѣлый, блѣдный, бѣдный бѣсъ
Убѣжалъ голодный въ лѣсъ.
Лѣшимъ по лѣсу онъ бѣгалъ,
Рѣдькой съ хрѣномъ пообѣдалъ
И за горькiй тотъ обѣдъ
Далъ обѣтъ надѣлать бѣдъ...

Nun:
Белый, бледный, бедный бес
Убежал голодный в лес.
Лешим по лесу он бегал,
Редькой с хреном пообедал
И за горький тот обед
Дал обет наделать бед...

Tornar a dalt