Al la enhavo

De/El, Si/Si Mem, & word Order

de lordmayors, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-06 21:49:32

sergejm:"de" signifas "of" aŭ "from" - "de" means "of" or "from"
"el" signifas "out of" aŭ "from" - "el" means "out of" or "from"

Mi iras al arbo - I go to a tree.
Mi estas ĉe la arbo - I am at the tree.
Mi iras de la arbo - I go from the tree.
Mi dirus "Mi iras el la arbo". (plej bone, "mi venas el la arbo")
Mie, la vorto "el" temas pri eco de movo (la ideo de veni al ni), kaj "de" rilatas legilon inter du aĵoj.
Ĉu mi pravas?

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-07 06:13:32

Frankouche:Mi dirus "Mi iras el la arbo". (plej bone, "mi venas el la arbo")
Mie, la vorto "el" temas pri eco de movo (la ideo de veni al ni), kaj "de" rilatas legilon inter du aĵoj.
Ĉu mi pravas?
Ĉu vi antaŭ tio sidis EN la arbo?

Se al vi ne plaĉas 'de' en de-mova signifo, vi povas uzis kunmetitajn prepoziciojn:

Mi iras de-ĉe la arbo.
Mi iras de-malantaŭ la domo.
Mi prenas plumon de-sur la tablo.

'Mi prenas plumon el la tablo.'
signifas
'Mi prenas plumon el kesto de la tablo.'

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-07 13:32:53

awake:
黄鸡蛋:Oni tute povas demandi tion en la angla forumo...

Parenteze, kara awake, "taso de teo" estas nur taso... angle, "a tea cup".
Mi malkonsentas. "Tea taso" estas la traduko de la angla vorto "teacup". "Taso de teo" estas taso kiu enhavas teon (kaj ne enhavas kafon aŭ lakton aŭ alian). Kaj "taso da teo" aludas al la kvanto de teo kiu unu taso povas enhavi.

Tiuj ekzemploj venas de la libro de sinjoroj Cresswell, Hartley, kaj Sullivan ("Teach Yourself Esperanto"). Eble, ili malĝustas, sed laŭ mi, la distingo ŝajnas deca.
Tea taso estas tute sama kiel taso de teo. Laŭ vi, taso de teo estas taso enhavanta teon, ĉu ne? Fakte, eĉ taso sen teo povas esti taso de teo. Ĉiu taso, kiun oni uzas por enmeti teon, estas taso de teo. Se temas pri la taso, oni uzu "taso plena je teo", "taso enhavanta teon", ktp.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-07 13:34:08

Ci pravas Serge, mi miskomprenis! okulumo.gif

Mi revidos la gramaro pri la tuta uzo de "de", fakte tre similigas la francan vorton "de"...

awake (Montri la profilon) 2008-marto-07 15:10:22

黄鸡蛋:Tea taso estas tute sama kiel taso de teo. Laŭ vi, taso de teo estas taso enhavanta teon, ĉu ne? Fakte, eĉ taso sen teo povas esti taso de teo. Ĉiu taso, kiun oni uzas por enmeti teon, estas taso de teo. Se temas pri la taso, oni uzu "taso plena je teo", "taso enhavanta teon", ktp.
Taso de teo estas iu ajn taso, kiu enhavas teon. Oni diras "de" por emfazi specon de trinkaĵo anstatau kvanto de trinkaĵo (por kiu, oni uzas "da"-on). La malsameco estas subtila.

Tea taso estas aparta taso, el kiu oni normale trinkas teon. Tea taso estas "taso por teo" ne "taso de teo".

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-08 08:36:52

Laŭ mi,(kaj ankaŭ laŭ la ReVo) vi TUTE MALPRAVAS.
Tea taso=taso de teo=taso por teo
La angla "a cup of tea", ĉu emfazi la teon ĉu emfazi la tason, havas nur unu tradukon en Esperanto, tio estas "taso da teo". (Se estas nur iom da teo en la taso, tiu taso estas "taso kun teo". )

Vidu la ReVon:
ReVo:Rim. 1: Principe, „A de B“ estas A (iel rilata al B); dum „A da B“ estas aŭ „A kun B“, aŭ „B en la mezuro indikita per A“. Tial „skatolo da bombonoj“ estas kaj la skatolo, kaj la bombonoj; sed „skatolo de kakao“ estas nur skatolo: „Do, kien vi ilin (la dolarojn) ŝovis?“ ― „En la kelon, en skatolon de kakao
Mi kredas, ke tio estas "principo". Mi povus doni al vi tason de teo, enhavantan kafon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-08 09:10:01

Tetaso da kafo. lango.gif

Estimata 黄鸡蛋!
Mi entute konsentas kun via opinio.

lordmayors (Montri la profilon) 2008-marto-14 23:49:24

Mi pensis la angla forumo estis por interparolanta pri la lingvo angla, domaĝoj!

Reen al la supro