Al la enhavo

La finna lingvo

de Matthieu, 2008-marto-23

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2014-junio-17 14:39:17

inutix:Konduktööri - kial tiel strange oni skribas?
Miakomprene, ĝi estas fremdvorto. Bv. kompari ĝin kun la germanlingva vorto en Svislando Kondukteur (< fr conducteur); do, komparu la elparolon de la vortoj.

inutix (Montri la profilon) 2014-junio-18 10:05:58

Jes , tio estas internacisma vorto.
Mi strangxis, ke "o,u, ö " estas en unua rekta vorto.

Urho (Montri la profilon) 2014-junio-24 09:48:40

La mesaĝo estas kaŝita.

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 14:10:22

100-jariĝo de Tove Jansson. – Legu ĉe la retejo de YLE:Tove Jansson (1914–2001) estis svedlingva Finnlanda artisto kaj verkisto. Ŝiaj Mumin-verkoj estas tre popularaj en la Mondo, precipe en Japanio.

Legu (kaj aŭskultu) ankaŭ la mallongan artikolon ”Tove Jansson 100 vuotta”.
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-08-17

inutix (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-17 09:52:02

Aivastella-aivastaa
Kia estas diferenco?

Oijos (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-17 10:12:00

inutix:Aivastella-aivastaa
Kia estas diferenco?
-ad-

inutix (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-17 19:40:35

Aivastella - terni - multfoje?
Aivastaa - terni - unufoje?

haydn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-19 07:31:38

inutix:Aivastella - terni - multfoje?
Aivastaa - terni - unufoje?
Proksimume, jes.

aivastaa: terni
aivastella: ternadi

inutix (Montri la profilon) 2014-oktobro-01 18:41:15

Ĉu kiu ain lernas la finna lingvo? ( krom finnlandanoj kaj mi okulumo.gif )

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-02 13:27:25

Jen la interesa novaĵo ĉe la paĝaro de Kotus al tiuj, kiuj lernas (kaj uzas) la finnan lingvon:P.S. — Kotus ekzistas ankaŭ en Tujtero (Twitter): @Kotus_tiedotus

Reen al la supro