Al la enhavo

La finna lingvo

de Matthieu, 2008-marto-23

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-03 21:50:51

Urho:
Urho:Nova Finna Grandvortaro estis lanĉita en reto. — Kotus (Kotimaisten kielten keskus) publikigis gravan vortaron Kielitoimiston sanakirja (2018).
Pli nova versio de la Finna Grandvortaro estis lanĉita en reto (bv. legi finne):
Kielitoimiston sanakirja – nyt kätevästi kännykälläkin

VORTARETO
kieli = lingvo
toimisto = oficejo
sanakirja = vortaro
nyt = nun
kätevä = utila, lerta → kätevästi = utile, lerte
kännykkä = poŝtelefono
Saluton!
Jen demandeto:
Ĉu la "-sti" por adverbigi vortojn (kätevä --> kätevästi) estas ofta en la finna tiel, kiel la "-ly" estas en la angla (aŭ ĉu kvazaŭ ne estas reguloj)?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-04 08:44:56

Notu, ke oni povas traduki la vorton kätevä ankaŭ al "konvena".

La finaĵo -sti estas la regula por manieraj kaj kvantaj adverboj.
  • helposti : facile
  • kauniisti : bele
  • useasti : ofte
  • runsaasti : abunde
Ekzistas ankaŭ tiaj adverboj kun la finaĵo -in.
  • hyvin : bone
  • usein : ofte (paralela formo)
kaj tute neregulaj
  • paljon : multe
  • vähän : malmulte
La manieraj kaj kvantaj adverboj ne fleksas laŭ la gramatikaj kazoj, sed havas komparativajn kaj superlativajn formojn.
  • paremmin : pli bone
  • parhaimmin, parhaiten : plej bone
Tempaj adverboj ofte havas la finaĵon -in.
  • keväisin : sprintempe
  • päivisin : tage
  • nykyisin : nuntempe
sed multaj estas neregulaj
  • myöhään : malfrue
  • aina : ĉiam
  • heti : tuj(e)
  • kauan : long(temp)e
Kelkaj tempaj adverboj havas komparativajn kaj superlativajn formojn.
  • myöhemmin : pli malfrue
  • myöhimmin : plej malfrue
Mi ne certas, sed mi kredas, ke ĉiuj lokaj adverboj estas neregulaj.
  • kauas : fore
  • ylös : supren
  • alas : malsupren, suben
La lokaj adverboj fleksas laŭ kelkaj lokaj gramatikaj kazoj
  • lähellä : en/ĉe proksima loko
  • läheltä : de/el proksima loko
  • lähelle : al proksima loko
kaj laŭ komparativo
  • lähempänä : en/ĉe pli proksima loko
  • lähempää : de/el pli proksima loko
  • lähemmäksi : al pli proksima loko
kaj laŭ superlativo
  • lähimpänä : en/ĉe la plej proksima loko
  • lähimpää : de/el la plej proksima loko
  • lähimmäksi : al la plej proksima loko
Notu, ke estas adverboj, kiuj tute ne fleksas.
  • aika (hyvä) : sufiĉe, "iome", (en la parolata lingvo ofte en la senco de "ege")
  • melkein : preskaŭ
  • heti : tuj(e)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-04 13:52:00

Koran dankon pro tiu longa respondo! La gramatiko de la finna ja estas interesa, kaj tre "ekzota" miamense.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-04 19:25:09

Metsis:La lokaj adverboj fleksas laŭ kelkaj lokaj gramatikaj kazoj
  • lähellä : en/ĉe proksima loko
  • läheltä : de/el proksima loko
  • lähelle : al proksima loko
Mi vidis en wiktionary, ke finnaj lokaj adverboj povas esti posedataj, ekz lähelläni (1pSg). Ĉu ekz sekve "lähelläni" signifas "ĉe mi, proksime al mi" kaj "lähellämme" signifas "ĉe ni, proksime al ni"?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-05 08:42:23

nornen:
Mi vidis en wiktionary, ke finnaj lokaj adverboj povas esti posedataj, ekz lähelläni (1pSg). Ĉu ekz sekve "lähelläni" signifas "ĉe mi, proksime al mi" kaj "lähellämme" signifas "ĉe ni, proksime al ni"?
Mirige, vi pravas, ke minimume kelkaj lokaj adverboj povas havi posesivan sufikson, lähelläni : ĉe mi, proksime al mi. Mi ne certas ĉu ĉiuj. Ankaŭ multaj formoj, kvankam eble teorie eblaj, ekzemple kaukanani : (ĉe) for de mi, estas en praktiko ne uzataj.

(Parenteze:
Pli frue ekzistis t.n. ĝeneralaj lokaj kazoj, kiuj anstataŭiĝis per aliaj kazoj.sed en kelkaj lokaj adverboj restas ŝpuroj de tiuj, ne plu uzataj kazoj.)

Entute estas tipa por adverboj, ke ili ne fleksas aŭ havas nur kelkajn formojn (kazojn, komprativon/superlativon kaj/aŭ posesivajn sufiksojn).

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-06 16:10:24

Konsiderante, ke la finna havas posedajn sufiksojn kaj fleksias predikatojn, mi supozas, ke ĝi estas forte "pro-drop" (pronominal dropping, forigo de personaj pronomoj). Ĉu vere?

Ekzemple, ĉu "istut vieressäni" kaj "istun vieressäsi"estas sufiĉe klara sen personaj pronomoj "vi" kaj "mi"?

Eble kompareble al la majaaj lingvoj, ekz: "Wan we jun laamaatan." Laŭvorte: "Estas mia-posede unu la-via-donaco." Laŭsence "Mi havas donacon por vi." Neniu persona pronomo, nur du posedaj prefiskoj w- kaj aa-. Aŭ: "Qab'een aawilb'al." Laŭvorte "nia-supre via-vidado" Laŭsence "ni devas vidi vin (sur ni estas tasko vin vidi)".

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-06 21:15:19

Jes kaj ne. Same kiel en la hispana oni tre ofte forigas personajn pronomojn de la verboj (krom la trian pronomon, kiun oni ne povas forigi). Sed estas inklino en la parolata lingvo forlasi la posesivajn sufiksojn kaj uzi nur la posesivajn pronomojn. Do
 
  • Sinä istut minun vieressäni : sonas ridige, malmoderne
  • Istut vieressäni : norma lingvo
  • Istut minun vieressä : parolata lingvo
  • Istut mun vieressä : neformala parolata lingvo
  • Sä istut mun vieres : ege neformala parolata lingvo
Viaj majalingvaj ekzemploj ŝajnas evidentaj konsiderante tiun forigon de personaj pronomoj. Eble estas tiel, ke tiu forigo estas natura konsekvenco, se oni alie montras pri kiu aŭ kies temas.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-09 17:10:45

Interese, ke vi havas kaj posedajn pronomojn kaj posedajn sufiksojn. Ĉu vi scias pri la historio de ili? Kio ekekzistis unue? Ĉu unue estis la sufiksoj kaj la pronomoj deriviĝis el ili, aŭ male? Ĉu ambaŭ ĉiam kunekzistadis?
Viaj majalingvaj ekzemploj ŝajnas evidentaj konsiderante tiun forigon de personaj pronomoj
Ĉiuokaze ne tema tiom pri "forigo" sed de "foresto". Personaj pronomoj ne ekzistas. La plej simila afero estas malgrandaj stativaj frazoj, kiel "laa'in = tiu estas mi" kaj "laa'at = tiu estas vi" ktp. Ekzemple

Xatwil. = Mi vidis vin. (sen emfazo)
Laa'at xatwil. = Tiu estas vi, kiun mi vidis. (emfazo sur "vi")
Laa'in xin'ilok aawe. = Tiu estas mi, kiu vin vidis. (emfazo sur "mi")
Eble estas tiel, ke tiu forigo estas natura konsekvenco, se oni alie montras pri kiu aŭ kies temas.
Hmmm, mi multe pripensis tion.
Estas lingvoj, kiuj ja markas kaj personon kaj nombron en la verbo, sed ne forigas pronomojn. Ekzemple la franca.
Estas lingvoj, kiuj ja markas kaj personon kaj nombron en la verbo, kaj ja forigas pronomojn. Ekzemple la hispana.
Estas lingvoj, kiuj ne markas nek personon nek nombron en la verbo, kaj ne forigas pronomojn. Ekzemple la angla.
Estas lingvoj, kiuj ne markas nek personon nek nombron en la verbo, sed ja forigas pronomojn. Ekzemple la japana.

Ŝajnas esti pliaj faktoroj, kiuj regas la forigon aŭ la ĉeeston.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-11 07:53:39

Bone, "foresto" anstataŭ "forigo", mia eraro.

nornen:
Ĉu vi scias pri la historio de ili? Kio ekekzistis unue? Ĉu unue estis la sufiksoj kaj la pronomoj deriviĝis el ili, aŭ male? Ĉu ambaŭ ĉiam kunekzistadis?
Ege bona demando. Fakte mi ne scias… <guglas>Hmm, hmm… ŝajnas (laŭ kelkaj, ne tre multaj fontoj, kiujn mi subite trovis), ke unue estis la sufikso, taloni. Poste oni volis emfazi la havadon, posedadon kaj aldonis la genetivan formon de persona pronomo, minä → minun, al la esprimo, minun taloni. Miapense povas esti, ke foje oni ne bone aŭdis la sufikson, ekz. kiam oni ĉasis, kaj ĉi tial ekuzis la genetivan pronomon. Ĉar oni dufoje esprimas la saman aferon, la malforta forestiĝas. Ia akcelilo de la evoluo estas, ke en la finna la poseda sufikso sekvas la montrilon de la gramatika kazo, talossani : en mia domo. Sed en aliaj lingvoj povas esti kontraŭe. Komparu kun la hungara, en kiu la ordo estas (pseŭdofinne) "talonissa", alivorte radiko-pos. sufikso-kaza montrilo. En tiu okazo la poseda sufikso malpli verŝajne malaperas.

Speciale en la skribita finna sed ankaŭ en la parolata (kompreneble dependas de la parolanto) oni uzas frazekvivalentojn. En la frazekvivalentoj la posedaj sufiksoj gravas, ĉar ili montras la aganto de la frazekvivalenta verbo. Ekz.
 
  • Minä tulin voidaksesi levätä : Mi alvenis, por ke vi povu ripozi.
Miascie oni ne povas diri tion en Esperanto uzante iun participan formon de la verbo "povi", ĉar la aganto de "povi" estas alia ol de "alveni".

Kvankam oni jam dum jaroj antaŭdiris, ke la frazekvivalentoj malaperas, tio ne ŝajnas okazi. Konsekvence la posedaj sufiksoj, kiuj montras agantojn, ne malaperas.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-11 17:48:40

Koran Dankon. Fakte, ege interese. Mi havas plian dubon.
en la finna la poseda sufikso sekvas la montrilon de la gramatika kazo, talossani: en mia domo
A) Hän seisoo talon edessä.
B) Hän seisoo edessämme.
C) Hän seisoo talomme edessä.

A kaj B estas tute klaraj. Sed ĉe C, ĉu talomme estas posedata nominativo (talo + mme) aŭ posedata genitivo (talon + mme) kun forigita -n-?

Kiel aspektas la formoj de talo, kiam ĝi estas posedata de la unua persono plurala?

(Jen mia verŝajne malĝusta konjekto):

talo → talomme
talon → talomme (forigo de n)
taloa → taloamme
talossa → talossamme
talosta → talostamme
taloon → taloomme (forigo de n) (oomm ???)
talolla → talollamme
talolta → taloltamme
talolle → talollemme
talona → talonamme
taloksi → taloksimme
talotta → talottamme

talot → talomme (forige de t)
talojen → talojemme (forigo de n)
taloja → talojamme
taloissa → taloissamme
taloista → taloistamme
taloihin → taloihimme (forigo de n)
taloilla → taloillamme
taloilta → taloiltamme
taloille → taloillemme
taloina → taloinamme
taloiksi → taloiksimme
taloitta → taloittamme
taloineen → taloineemme (eemm ???)

Reen al la supro