Al la enhavo

La finna lingvo

de Matthieu, 2008-marto-23

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-12 17:37:22

La fakto, ke en la finna eblas kaj “X[+Gen] Y” kaj “Y[+Pos]”, ekz “minun[+Gen] takana” kaj “takanani”, min pensigas pri dependanto-markado kaj kapo-markado.

Ŝajnas, ke la Finna estas en certaj okazoj kapo-markanta “takanani; voidaksesi”, kaj samtempe en aliaj okazoj dependanto-markanta “minun takana; näen talon”.

En la okazo de “minun vieressäni” (kiun vi taksis ridiga kaj malmoderna, sed ne bezone neebla), ĝi eĉ estas ambaŭ-markanta (kiel ekz la araba).

Esperanton mi taksas kiel tute dependanto-markanta lingvo. La majaaj lingvoj estas tute kapo-markantaj lingvoj. La finna ŝajnas esti trovinta vojon meze inter ili du.

Koira näkee kissan.
Koirat näkevät kissan.
Koira näkee kissat.
Koirat näkevät kissat.

Kaj la kazoj (nominativo/akuzativo) kaj la nombroj (singularo/pluralo) estas markataj ĉe la dependantoj. Samtempe la verbo akordiĝas la nombro kaj persono.

Naril mes tz'i'.
Ne'ril mes tz'i'.
Narileb' mes tz'i'.
Ne'rileb' mes tz'i'.

(il = vidi; n(a) = nuntempo; il = vidi; r = 3aP singulara ergativa; ∅ = 3aP singulara absolutiva; e'r = 3aP plurala ergativa; eb' = 3aP plurala absolutiva)

Ni vidas, ke, dum en la finna la vortoj “kato” kaj “hundo” ŝanĝas, en la kekĉia ili restas samaj, kvankam foje ili estas singularaj foje pluralaj. La tuta markado okazas ĉe la kapo de la propozicio, ĉi-okaze la verbo. Tiuj ekzemploj tute malsamas inter la majaaj kaj la finna.

Tamen…

Hän seisoo edessäni.
Hän seisoo edessäsi.
Hän seisoo edessämme.
Hän seisoo edessänne.

Xaqxo chi wu.
Xaqxo chi aawu. (= chaawu)
Xaqxo chi qu.
Xaqxo chi eeru. (= cheeru)

(xaqxo = ri staras; chi ~u= antaŭ; w- = -ni; aaw- = -si; q- = -mme; eer- = -nne)

Ĉi tie, la finna kaj la kekĉia tute samas. Ambaŭ lingvo markas la kapon.

Kaj meze…

Hän seisoo talon edessä.
Xaqxo chi ru kab'l.

(xaqxo = ri staras; chi ~u = antaŭ; r- = 3aP singulara poseda; kab'l = domo)

Ĉi tie ambaŭ similas, pero ne tute. La kekĉia frazo strukture estus en pseŭdo-finna ”hän seisoo edessään talo”.

Pro tiaj aferoj, lingvoj neniam cesos mirigi min.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 18:32:41

La homa cerbo kreas ilin, do la cerbo mirigas nin!

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-16 11:13:38

nornen:Koran Dankon. Fakte, ege interese. Mi havas plian dubon.
en la finna la poseda sufikso sekvas la montrilon de la gramatika kazo, talossani: en mia domo
A) Hän seisoo talon edessä.
B) Hän seisoo edessämme.
C) Hän seisoo talomme edessä.

A kaj B estas tute klaraj. Sed ĉe C, ĉu talomme estas posedata nominativo (talo + mme) aŭ posedata genitivo (talon + mme) kun forigita -n-?

Kiel aspektas la formoj de talo, kiam ĝi estas posedata de la unua persono plurala?

(Jen mia verŝajne malĝusta konjekto):
Pardonu mian malfruan respondon. Mi partoprenis kunvenon de la landa Esperanto-asocio dum la semajnfino.

Via unua demando temis pri la frazo

C) Hän seisoo talomme edessä.

Mi ne certas, ĉu temas pri posedata nominativo aŭ posedata genetivo, sed oni ofte pritraktas esprimojn talomme, automme kiel iuj difinaj. Ekz. "En ĉi tiu foto estas nia domo kaj mia avo. Li staras antaŭ la domo."

Vi konjektas bone! Vi ĝuste observis, ke oni forlasas la literon n ĵus antaŭ la literon m (talon → talomme) por prononca kialo. Kiam temas pri formo taloomme, oni kelfoje duobligas la lastan vokalon en la ilativo.
 
  • talo → taloon → taloomme
  • seinä → seinään → seinääme
sed
  • maa → maahan → maahamme
Eta korektaĵo
  • talo → talo+ine+mme
La montrilo de la komitativo estas -ine- (respondas al la prepozicio "kun" en Esperanto). La komitativo postulas posedan sufikson al substantivoj (sed ebla adjektiva atribuo estas sensufiksa). Ĉar la montrilo jam enhavas la literon i, oni ne povas gramatike distingi, ĉu temas pri unu aŭ pluraj aferoj, sed nur la kunteksto montras tion. Ekz. perheineen : kun ria (unu) familio, sorminesi : kun ciaj multaj fingroj. Entute la komitativo estas neofte uzata kazo, kiun oni plejparte uzas en kelkaj establiĝitaj esprimoj, ekz. hakemus liitteineen : peto (pri posteno aŭ stipendio) kun siaj aldonoj. Nuntempe oni uzas anstataŭ la kazo esprimojn kanssa, mukana, yhdessä aŭ (sub)frazon. Ekz. Vi alvenis kun (via) dorsosako : Saavuit ja sinulla oli mukanasi reppu(si).

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-16 11:41:25

Mi neniam antaŭe aŭdis pri dependanto- aŭ kapo-markado, kaj kvankam mi legis la artikolojn, kiujn vi indikis, mi ne certas, ĉu mi komplete komprenis. Kontraŭe mi kredas, ke mi komprenis viajn ekzemplojn pri kato kaj hundo aŭ pri "stari antaŭ". Dankon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-16 13:00:32

Hän signifas ri, ĉu? Sed kiel en la finna oni priparolas aĵojn kaj bestojn?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-16 19:36:11

Jxusteno:Hän signifas ri, ĉu? Sed kiel en la finna oni priparolas aĵojn kaj bestojn?
En singularo per se, ĝi aŭ tiu, en pluralo per ne, ili aŭ tiuj.

Hän seisoo talomme edessä. Se on punainen : Ri staras antaŭ nia domo. Ĝi estas ruĝa.

Pihalla on kissoja. Ne naukuvat kovaa : Estas katoj sur la korto. Ili laŭte miaŭas.

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-17 04:47:36

En la hungara ő - li/ŝi/ĝi, ők - ili, ön - ĝentila vi ununombra (komparu hispana usted), önok - ĝentila vi multenombra, ĉiuj estas uzataj kun triapersonaj verbaj finaĵoj kaj oni uzas ilin rare, ĉar verba finaĵo indikas subjekton (kaj ĉar ekzistas objekta konjugacio, ankaŭ objekton).

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-17 13:14:58

En la finna ekzistas tri distancojn kiel en la japana aŭ la ukraina. Tiu distanca sistemo trapasas ĉiujn pronomojn:
 
  • täällä : ĉi tie
  • tuolla : tie
  • siellä : tie for
  • tämä : ĉi tiu
  • tuo : tiu
  • se : tiu tie for
  • nämä : ĉi tiuj
  • nuo : tiuj
  • ne : tiuj tie for
Ial oni uzas tiujn for-montrajn pronomojn (se resp. ne) kiel pronomojn por ne-homoj kaj verajn pronomojn (hän resp. he) por homoj (kaj en kelkaj partoj de la lando por propraj hundoj).

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-17 17:18:47

Ĉu la finnoj ne eraras pro tielnombraj kazoj en la finna?

La poloj faras nombrajn erarojn (malgraŭ nur 7 kazoj). Ili uzadas:
  • genitivon anstataŭ akuzativon (post verboj)
  • instrumentalon anstataŭ akuzativon (kaze de substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj)
  • nominativon anstatŭ vokativon.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-17 18:35:07

StefKo:Ĉu la finnoj ne eraras pro tielnombraj kazoj en la finna?
Miapense oni nur tre malofte faras erarojn, kiam temas pri la kazoj. Sed estas aliaj malfacilaĵoj, ekz.:

kunmetitaj vortoj

Nombro de eraroj pri kunmetitaj vortoj kreskas pro influo de la angla.
Ekz.
- minkälainen (ne minkä lainen) : kia, kiatipa
- yhtä aikaa (ne yhtäaikaa) : samtempe
- ennen kuin (nek ennenkuin nek ennenkun) : antaŭ ol

vi-pasivo
Ne ekzistas, sed pro influo de la angla kelkaj uzas.

absoluta komparativo
Ne ekzistas (mankas ankaŭ en Esperanto), sed pro influo de la angla kelkaj uzas.

nombraj esprimoj
Oni faras multajn erarojn.

uzo de komo
Oni uzas komon laŭ gramatikaj reguloj, ne kiel en Esperanto.

rilativa pronomo

Rilativaj pronomoj preskaŭ ĉiam devas rekte sekvi la vorton, al kio ili rilatas. Esperanta uzo estas terura (vd. la tri propozicoj de Nornen ĉi tie en Lernu).

Reen al la supro