Al la enhavo

Plaĉi

de guyjohnston, 2008-marto-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-26 11:35:28

Laŭ la Universala Vortaro, la verba radiko plaĉ' signifas 'please' en la angla, 'plaire' en la franca, 'gefallen' en la germana. Tial, mi opinias (kiel RiotNrrd) ke ĝi estas transitiva, bezonanta objekton. Tial iu plaĉas al mi egalas al iu plaĉas min.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-26 13:04:23

Miland:Laŭ la Universala Vortaro, la verba radiko plaĉ' signifas 'please' en la angla, 'plaire' en la franca, 'gefallen' en la germana. Tial, mi opinias (kiel RiotNrrd) ke ĝi estas transitiva, bezonanta objekton. Tial iu plaĉas al mi egalas al iu plaĉas min.
La franca "plaire" estas netransitiva...

Eble "ĉarmi" estus similsenca transitiva verbo al "plaĉi". demando.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-26 13:30:26

guyjohnston:Pardonu, mi volis diri " "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iun" ". Simple ŝajnas al mi iomete strange ke "plaĉi" estas netransitiva verbo, ĉar oni normale parolas pri la efekto de io plaĉa je io alia, kaj ne pri io, kio simple plaĉas.
Vi uzu verbon "ŝati". Ĝi kondutas kiel en la angla "to like" kaj ĝi ŝajnas esti tio, kion vi celas.

Maro plaĉas (estas plaĉa) al mi.
Mi ŝatas maron.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-26 14:05:46

Filu:La franca "plaire" estas netransitiva...
Ĉu la frazo she pleases me ĝuste tradukiĝas en la francan kiel elle me plaît? Se jes, me estas objekto, bezonata de la verbo plaire, tial la verbo estas transitiva, ĉu ne?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-26 15:21:14

Laŭ la CEED, "plaĉi" estas transitiva.

Jasminka (Montri la profilon) 2008-marto-26 15:26:10

RiotNrrd:Laŭ la CEED, "plaĉi" estas transitiva.
Kaj laŭ PIV "plaĉi" estas netransitiva.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-26 16:14:14

Miland:
Filu:La franca "plaire" estas netransitiva...
Ĉu la frazo she pleases me ĝuste tradukiĝas en la francan kiel elle me plaît? Se jes, me estas objekto, bezonata de la verbo plaire, tial la verbo estas transitiva, ĉu ne?
"Elle me plaît" >> Elle plaît à qui? À moi.

Malrekta objekto, ne rekta!

Plie, la malrekta objekto ne estas nepre bezonata: "Elle plaît" >> "Ŝi plaĉas" (subkomprenita: "al multaj" aŭ "kutime" aŭ io simila).

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-26 16:17:21

mnlg:
guyjohnston:Pardonu, mi volis diri " "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iun" ". Simple ŝajnas al mi iomete strange ke "plaĉi" estas netransitiva verbo, ĉar oni normale parolas pri la efekto de io plaĉa je io alia, kaj ne pri io, kio simple plaĉas.
Vi uzu verbon "ŝati". Ĝi kondutas kiel en la angla "to like" kaj ĝi ŝajnas esti tio, kion vi celas.

Maro plaĉas (estas plaĉa) al mi.
Mi ŝatas maron.
Ankoraŭ "ĉarmi" mi plu proponus, ĉar el "La maro plaĉas al mi" oni deziris fari "La maro plaĉas min"... La maro estas la subjekto, mi estas la objekto dezirata.

Respekte proponita al via ĉiam sperta analizpovo rideto.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-26 16:26:49

Kio signifas la frazon "Mi plaĉas"? (Angle, "I please".) Se "plaĉi" estas netransitiva, la frazo estus kompleta. Sed, la frazo klare ne estas kompleta. Mi plaĉas KIUN? Ĝi bezonas rektan objekton kompletigi la frazon. Tial, ĝi devas esti transitiva.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-26 16:31:34

RiotNrrd:Kio signifas la frazon "Mi plaĉas"? (Angle, "I please".) Se "plaĉi" estas netransitiva, la frazo estus kompleta. Sed, la frazo klare ne estas kompleta. Mi plaĉas KIUN? Ĝi bezonas rektan objekton kompletigi la frazon. Tial, ĝi devas esti transitiva.
Ne! "Ŝi plaĉas" sufiĉas. Ŝi estas plaĉa laŭ ies opinio.

Reen al la supro