Al la enhavo

Aspekto de la nova lernu!

de Jev, 2006-junio-22

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

wulfgang (Montri la profilon) 2006-julio-30 20:19:43

La nova lernu estas pli kompakta ol la malnova. Tio estas bona. Ankaŭ bone estas, ke nova lernu ne uzas framoj.

Sed, me pensas, ke nova lernu ankoraŭ havas kelkajn eraroj. Tio estas ŝanĝinda.

Jev (Montri la profilon) 2006-julio-30 20:59:28

wulfgang:Sed, me pensas, ke nova lernu ankoraŭ havas kelkajn eraroj. Tio estas ŝanĝinda.
Dankon pro via komento! Estus bone, se ni pridiskutus ĉiujn erarojn en la forumoj. Skribu pri ĉiuj cimoj kaj eraroj, kiujn vi rimarkis aŭ rimarkos.

wulfgang (Montri la profilon) 2006-julio-30 21:33:29

Mi provas.

La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.

Jev (Montri la profilon) 2006-julio-30 21:43:40

wulfgang:Mi provas. La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.
Tio jam ne estas aspekto, do eble pri tio ni diskutu en alia temo. Mi kreos apartan temon pri tio.

Siriam (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-05 16:02:50

Saluton,

la vortaro estas iomete ŝanĝita: en la malnova lernu, la listo estas pli granda. Eksemplo, pri "domo", en la malnova vortaro, oni trovis ankaŭ "hejme", kaj mi trovis ke ĝi estis bonege.

Urho (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-10 07:17:42

Siriam:la vortaro estas iomete ŝanĝita: en la malnova lernu, la listo estas pli granda. Eksemplo, pri "domo", en la malnova vortaro, oni trovis ankaŭ "hejme", kaj mi trovis ke ĝi estis bonege.
Mi kredas, ke la nombro da vortoj en la vortaroj iom post iom pliiĝas kaj pliboniĝas; ĉiu de ni ja scias, ke tio (aldoni vortojn al la vortaroj) estas tre malrapida agado ... Laŭ mi Vi povas proponi kaj komenti la vortojn ĉe via paĝaro (uzu butonon "Ĉu vi havos komentojn pri tiu ĉi paĝo?" sube en ĉiu paĝo).

Gaabor (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-10 19:58:52

malgajo.gif La malnova lernu pli plaĉis al mi, ol la nova . Estis pli rapide kaj pli simple uzebla.

Gábor

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-10 21:32:09

Gaabor:La malnova lernu pli plaĉis al mi, ol la nova . Estis pli rapide kaj pli simple uzebla.
Dankon pro via komento. Ĉu la nova paĝaro malrapide funkcias por vi? Se jes, skribu pri tio pli detale. Kiam vi venas al nova paĝo, ĉu rapide aperas la grafikaĵoj? Ĉu la ĉefa menuo rapide iĝas uzebla kaj alklakebla?

Ĉu nun la paĝaro estas komplika por vi? Ĉu eble vi simple tro alkutimiĝis al la malnova? Kio iĝis pli komplika laŭ via opinio?

Reen al la supro