Al la enhavo

peso aŭ pezo?

de SebastianH, 2008-aprilo-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 05:24:45

Tiu frazo rotaciigas mian kapon:

En pezila pesilo pezo de la aĵo estas egalpezata de pezo de peziloj, kaj laŭ kvanto, pezo kaj loko de ĉi tiuj peziloj oni eksciadas la pezon. (Pesilo (mezurilo) ĉe eo.wikipedia.org)

Mi havas du demandojn:
  • Ĉu estas malsameco inter peso kaj pezo? Kial oni ne diras "pezilo"?
  • Ĉu eblas beligi tiun frazon?

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 06:01:30

Pezo estas forto kiu altiras objektojn al la centro de la Tero. Oni ofte uzas tiun vorton anstataŭ maso.
Pesi estas mezuri la pezon de la objekto.
Pesilo estas instrumento por pesado.
Pezilo estas objekto kun konata pezo, uzata por pesado.
Pezila pesilo estas pesilo kiun oni uzas kun pezilojn. Kutime tiu pesilo estas balancilo (vekta pesilo) kun du tasoj (teleroj) kaj vekto, sur unu tason oni metas pesatan objekton, sur la alian iomajn pezilojn, kies pezo egalas al mezurata pezo. Iam tiu pesilo havas montrilon kun skalo, kiu montas la diferencon inter la mezurata pezo kaj la pezo de la peziloj.
Alia speco de pesilo estas risorta pezilo.

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 18:44:57

Bone! Eble mi anstataŭigos la nunan tekston per la via, kio estas pli klara.

Do, "peso" ne havas iun sencon, ĉu ne?

mnlg (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 19:28:22

Peso estas ago per kiu vi konas pezon.

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 19:37:41

SebastianH:Bone! Eble mi anstataŭigos la nunan tekston per la via, kio estas pli klara.
Do, "peso" ne havas iun sencon, ĉu ne?
La substantivo por pesi estas pesado.
Peso estas mono en kelkaj sudamerikaj landoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 20:54:17

Ankoraŭ ekzistas peco.
Kaj peko, peno, puno, pino, pico, piko, pako, palo, paso, paŝo, kaŝo, kaĉo.

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 01:30:27

Ĉu existas simpla suffikso por "akiri informon pri la suffiksata temo"? Mi pensas ke tio estas fundamenta homa bezono. Do tiel suffikso havus multain aplikojn, ekz. en fiziko ("pezdemando.gifi"=pesi; "temperaturdemando.gifi"), homa interrrelatoj ("sentdemando.gifi", "fartdemando.gifi"), milita ("situacidemando.gifi") k.t.p.

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 05:39:11

pesi=pez-mezuri
temperatur-mezuri

Sed tiaj vortoj estas tro longaj!

Interalie, en la rusa versio de la artikolo estas bildo de pezilaro.

Reen al la supro