Al la enhavo

Du anglosaksaj landoj preferas esti rasismaj - Usono kaj GB

de robbkvasnak, 2018-januaro-22

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-januaro-22 02:36:05

Post Brexit kaj post la elekto de Trump ni scias ke la Anglio kaj Usono preferas rasismon al ĉio alia. Ĉu la rasismo venas de ties kulturoj aŭ ĉu oni ankaŭ povas trovi ĝin en ties lingvo, la angla? Mi serioze demandas tion ĉar mi loĝas en Usono kaj mi scias ke ĉirkaŭ 30% de usonanoj estas malkrovre rasistaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-22 09:37:20

robbkvasnak:Post Brexit kaj post la elekto de Trump ni scias ke la Anglio kaj Usono preferas rasismon al ĉio alia. Ĉu la rasismo venas de ties kulturoj aŭ ĉu oni ankaŭ povas trovi ĝin en ties lingvo, la angla? Mi serioze demandas tion ĉar mi loĝas en Usono kaj mi scias ke ĉirkaŭ 30% de usonanoj estas malkrovre rasistaj.
Estimata Robb,

Vi ŝajne hezitas inter "racisma" kaj "racista", persone, mi preferus "ism" por doktino kaj "ist" por profesio. Estus logike, sed tamen tio kontraŭas la uzadon de la vorto "Esperantisto", kiu pensigus, ke ni gajnas monon per la espero de aliuloj, kiel faras multaj fitrompistoj!

Mankas al mi elementoj por respondi al via demando: mi mezbone konas la anglan, kaj ne ekzakte scias kiuj racismaj faktoj povas esti ligitaj al lingvo ĉu vi havas ekzemplojn pri tio? Eble mi povos kompari kun la franca, por vidi ĉu la situacio samas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-januaro-22 19:46:51

En la usonangla mi konas multajn "kaŝvortojn" uzatajn por malaltigi la valoron de persono laŭ la raco. Kontraŭ viraj negruloj oni ofte uzas la vorton "boy" (do, knabo) sed en konteksto ĝi havas alian signifon. En Usono oni fiuzas la kulturon de diversaj etnoj por malbonigi ilin krom la vere racismaj vortoj kiel "spick", "kraut", "frog", "hunky", "pollack" ktp. Do oni implikas ke iu volas manĝi "frititan kokaĵon" aŭ aŭskulti "rapan muzikon" por indiki "negrulo" - "tako" kaj "mariaĉimuziko" por meksikanoj ktp. Eĉ besto servas kiel indiko pri raco: dawg (hundo = vira negrulo, aparte kiu preferas amori ol labori). La angloj voĉdonis tiel kontraŭ la aparteneco al Eŭropo pro sia malamo de eksterlandanoj.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 17:57:32

Post Brexit kaj post la elekto de Trump ni scias ke la Anglio kaj Usono preferas rasismon al ĉio alia. Ĉu la rasismo venas de ties kulturoj aŭ ĉu oni ankaŭ povas trovi ĝin en ties lingvo, la angla? Mi serioze demandas tion ĉar mi loĝas en Usono kaj mi scias ke ĉirkaŭ 30% de usonanoj estas malkrovre rasistaj.
Kara Robb,
Mi kreskis parte en Bavario okupita de Usono kaj parte en Gvatemalo dum la jardeka civila milito estigita kaj daŭrigata de Usono. Tio sendube formis miajn opiniojn pri tiu ĉi temo. Kion mi spertas kaj ĉe angloj kaj ĉe usonanoj estas, ke ĉe ili estas certa memkompreno escepta. Ili estas malsamaj al aliaj popoloj, ili estas apartaj al aliaj popoloj, kaj ĝis certa grado: ili estas pli bonaj (por iu signifo de bono) ol aliaj popoloj. Ekzemple Usono rajtas (laŭ sia memkompreno) fari aĵojn, kiujn fari aliaj popoloj ne rajtas: estigi militojn en aliaj landoj, estigi kaj forigi registrarojn de aliaj landoj, mortigi per dronoj homojn en la tuta mondo. Mi opinias ke tiu memkompreno, tiu memtakso, estigas pensadon de “ni kaj la resto”. Kaj se “ni” estas la bonaj kaj ĝustaj konsekvence “la resto” estas la malpli bonaj kaj malpli ĝustaj. Eble tiu estas la semo de rasismo.

Miaopinie, tiu esceptismo naskiĝas en Anglio el la imperio pasinta. La tuta Brexit estas la rezulto de “delusions of grandeur of empires past” (iu angla diris tion). La angloj ne estas nur pliaj eŭropanoj inter francoj, germanoj, pollandanoj, ktp, tamen la angloj estas iu pli altgrada, iu pli grava, iu pli granda. Ili estas la escepto kaj la resto, bone, ili estas la resto. Tial ŝajne Anglio estas konvinkita, ke post Brexit ĉiuj landoj de la mondo frapos la anglan pordon por peti surgenue komercajn traktatojn.

En Usono, eble, tiu esceptismo naskiĝas el la iom stranga ideo, ke Usono sola gajnis la duan mondmiliton kaj salvis la tutan mondon. Kaj por esti mondsalvantoj, logike, ili havas pli da rajtoj ol la resto de la nacioj, kaj ili tute rajtas klopodi siajn interesojn en la tuta mondo.

Tamen ne gravas el kiu naskiĝas tiu escepta memkompreno, ĝi ja estas semo de rasismo. Se “ni” estas esceptaj kaj ne kutimaj kaj ordinaraj kiel la resto, evidente “la resto” valoras malpli. Kaj tiu estas rasismo.

Jen kelke el la esceptaj konceptoj, kiuj tre taŭge vidigas la usonan esceptismon:
- Diri al aliaj amerikanoj (meksikanoj, gvatemalanoj, ktp), ke ili ne estas “americans”. Nur usonanoj rajtas nomiĝi amerikanoj, ĉar ambaŭ tutaj amerikaj kontinentoj estas nur iliaj. Gvatemalanoj certe ne estas azianoj... Tio ĉi vere lacigas min.
- Esti ŝokitaj, kiam en alia lando oni ne komprenas ilin, kiam ili nur parolas la anglan kaj ne la lingvon de la lando, kie ili estas. Ĝis la grado de demandi: “Tamen se ili ne parolas la anglan, kiel ili parolas unu kun la alia?”
- Anticipi, ke la tuta mondo parolu la anglan. Se iu ne parolas la anglan, ĝi estas needukita sovaĝulo.
- Ĉio estas elpensita de usonanoj: la demokratio, la aŭtomobilo, la komputilo, ĉio. Neniu alia nacio elpensis ion.
- Ĉio, kio estas ĝusta kaj bonvidata kaj laŭlege en Usono, konsekvence ankaŭ estas ĝusta kaj bonvidata kaj laŭlege en aliaj landoj.

Sendube ne ĉiuj usonanoj pensas tiel, kaj eble eĉ ne multe el ili pensas tiel, tamen mi trovadas tiajn pensŝablonojn multe pli ofte ĉe usonanoj ol ĉe homoj el aliaj landoj.

(inb4 sanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj de grown)

Garrett_Denni5 (Montri la profilon) 2018-januaro-23 21:09:53

La demando ne havas sencon. Brexit kaj la elekto de trump okazis pro pli kauxzo ol nur "rasismo". La problemo estas, ke vi intermiksas "izolismo" anstataux "rasismo"

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 22:27:26

Garrett_Denni5:La demando ne havas sencon. Brexit kaj la elekto de trump okazis pro pli kauxzo ol nur "rasismo". La problemo estas, ke vi intermiksas "izolismo" anstataux "rasismo"
Se izolismo estas la doktrino de izoli sin, mi ne vidas, kiel la usona kaj GB'a politiko estas izolisma.

Se la Usono estus izolisma, kial ili metas siajn manojn en la aferojn de aliaj nacioj en la tuta mondo? Kial ili ludas je mondopoliciisto kun komplekso de superheroo?

Nek GB estas izolisma. Ni memoru kion diris Theresa May je 17.01.2017:
Theresa May, 17.01.2017, Lancaster House:
They [sc. the British people] voted to leave the European Union and embrace the world. [...]
I want this United Kingdom to emerge from this period of change stronger, fairer, more united and more outward-looking than ever before. [...]
I want us to be a truly Global Britain – the best friend and neighbour to our European partners, but a country that reaches beyond the borders of Europe too. A country that goes out into the world to build relationships with old friends and new allies alike. [...]
(tuta teksto)

Tio ne sonas izolisma. Ĉefe la lasta menciita frazo sonas kiel: Kiam ni aliĝis al la UE, ni devis forsendi niajn malnovajn amikojn, kaj dum ni estas membro de la UE ne estas permesate, ke ni amikiĝu kun novaj amikoj. Tamen kiam ni forlasos la UE, ni ja amikiĝos kun la tuta mondo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-24 09:51:11

Estimata Robb,

Tio, kion vi priskribas, ne estas nova rasismo, sed ĝia publika esprimo depost la elekto de Trump. Elvideble, estas malpli da hipokriteco, kaj rasistoj, kiuj kaŝis siajn sentojn antaŭe, esprimas ilin malferme.

Ĉu tabuo plibonas ol publika esprimado? Por mi, rasismo estas natura (vidu kiel sintenas infanoj en infanĝardenoj), oni timas pri kiu aspektas nekutima, kaj edukado povas konduki homojn al humanismo: Kvankam tiu alia homo estas malsamkolora, havas alispecajn harojn, okulojn aŭ haŭton, li tamen pensas kaj sentas kiel mi mem. Iu solvo estas miksi homojn por denaske instrui diversecon, sed la miksaĵo neniam estos perfekta kaj ĉiam oni trovos kialojn por diskriminacio. Do edukado kaj racio nepras.

Male, tabuoj ne malaperigas rasismon, sed nur kaŝas ĝin kaj ankaŭ kaŝas ĝian eventualan pliampleksiĝon, malebligante lukti kontraŭ ĝi kiam ne tro malfruas. Plie, tabuoj kreas alian formon de rasismo, ne tuj rimarkebla: La potenciala viktimo aperas kiel tabuulo, kun kiu oni ne povas normale esprimiĝi sen antaŭzorgoj kaj kiu postulas pli komplikajn homajn rilatojn.

Tial mi preferas humoron al politika korektaĵo, pardonpeton al antaŭzorgo kaj liberan esprimon al memcenzuro.

Mi ne diras, ke Trump kaj liaj anoj parolas laŭ tiu spirito. Sed estas bona okazo por eduki homojn pri humanismo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-januaro-27 18:38:41

Cetere, la Esperanto vorta ja estas "rasismo" kaj ne "racismo"

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-28 05:04:35

robbkvasnak:Post Brexit kaj post la elekto de Trump ni scias ke la Anglio kaj Usono preferas rasismon al ĉio alia. Ĉu la rasismo venas de ties kulturoj aŭ ĉu oni ankaŭ povas trovi ĝin en ties lingvo, la angla? Mi serioze demandas tion ĉar mi loĝas en Usono kaj mi scias ke ĉirkaŭ 30% de usonanoj estas malkrovre rasistaj.
Misliterume.

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-28 05:56:33

nornen:
Post Brexit kaj post la elekto de Trump ni scias ke la Anglio kaj Usono preferas rasismon al ĉio alia. Ĉu la rasismo venas de ties kulturoj aŭ ĉu oni ankaŭ povas trovi ĝin en ties lingvo, la angla? Mi serioze demandas tion ĉar mi loĝas en Usono kaj mi scias ke ĉirkaŭ 30% de usonanoj estas malkrovre rasistaj.
Kara Robb,
Mi kreskis parte en Bavario okupita de Usono kaj parte en Gvatemalo dum la jardeka civila milito estigita kaj daŭrigata de Usono. Tio sendube formis miajn opiniojn pri tiu ĉi temo. Kion mi spertas kaj ĉe angloj kaj ĉe usonanoj estas, ke ĉe ili estas certa memkompreno escepta. Ili estas malsamaj al aliaj popoloj, ili estas apartaj al aliaj popoloj, kaj ĝis certa grado: ili estas pli bonaj (por iu signifo de bono) ol aliaj popoloj. Ekzemple Usono rajtas (laŭ sia memkompreno) fari aĵojn, kiujn fari aliaj popoloj ne rajtas: estigi militojn en aliaj landoj, estigi kaj forigi registrarojn de aliaj landoj, mortigi per dronoj homojn en la tuta mondo. Mi opinias ke tiu memkompreno, tiu memtakso, estigas pensadon de “ni kaj la resto”. Kaj se “ni” estas la bonaj kaj ĝustaj konsekvence “la resto” estas la malpli bonaj kaj malpli ĝustaj. Eble tiu estas la semo de rasismo.

Miaopinie, tiu esceptismo naskiĝas en Anglio el la imperio pasinta. La tuta Brexit estas la rezulto de “delusions of grandeur of empires past” (iu angla diris tion). La angloj ne estas nur pliaj eŭropanoj inter francoj, germanoj, pollandanoj, ktp, tamen la angloj estas iu pli altgrada, iu pli grava, iu pli granda. Ili estas la escepto kaj la resto, bone, ili estas la resto. Tial ŝajne Anglio estas konvinkita, ke post Brexit ĉiuj landoj de la mondo frapos la anglan pordon por peti surgenue komercajn traktatojn.

En Usono, eble, tiu esceptismo naskiĝas el la iom stranga ideo, ke Usono sola gajnis la duan mondmiliton kaj salvis la tutan mondon. Kaj por esti mondsalvantoj, logike, ili havas pli da rajtoj ol la resto de la nacioj, kaj ili tute rajtas klopodi siajn interesojn en la tuta mondo.

Tamen ne gravas el kiu naskiĝas tiu escepta memkompreno, ĝi ja estas semo de rasismo. Se “ni” estas esceptaj kaj ne kutimaj kaj ordinaraj kiel la resto, evidente “la resto” valoras malpli. Kaj tiu estas rasismo.

Jen kelke el la esceptaj konceptoj, kiuj tre taŭge vidigas la usonan esceptismon:
- Diri al aliaj amerikanoj (meksikanoj, gvatemalanoj, ktp), ke ili ne estas “americans”. Nur usonanoj rajtas nomiĝi amerikanoj, ĉar ambaŭ tutaj amerikaj kontinentoj estas nur iliaj. Gvatemalanoj certe ne estas azianoj... Tio ĉi vere lacigas min.
- Esti ŝokitaj, kiam en alia lando oni ne komprenas ilin, kiam ili nur parolas la anglan kaj ne la lingvon de la lando, kie ili estas. Ĝis la grado de demandi: “Tamen se ili ne parolas la anglan, kiel ili parolas unu kun la alia?”
- Anticipi, ke la tuta mondo parolu la anglan. Se iu ne parolas la anglan, ĝi estas needukita sovaĝulo.
- Ĉio estas elpensita de usonanoj: la demokratio, la aŭtomobilo, la komputilo, ĉio. Neniu alia nacio elpensis ion.
- Ĉio, kio estas ĝusta kaj bonvidata kaj laŭlege en Usono, konsekvence ankaŭ estas ĝusta kaj bonvidata kaj laŭlege en aliaj landoj.

Sendube ne ĉiuj usonanoj pensas tiel, kaj eble eĉ ne multe el ili pensas tiel, tamen mi trovadas tiajn pensŝablonojn multe pli ofte ĉe usonanoj ol ĉe homoj el aliaj landoj.

(inb4 sanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj de grown)
https://en.wikipedia.org/wiki/American_exceptional...

Reen al la supro