Al la enhavo

Language expression

de Trivago, 2018-marto-20

Mesaĝoj: 4

Lingvo: English

Trivago (Montri la profilon) 2018-marto-20 12:50:05

In Esperanto, the language of China calls "la ĉina", the language of England calls "la Angla"
Apparently, Chinese or English(language) is a noun, but why it doesn't end with "o" like others noun

DuckFiasco (Montri la profilon) 2018-marto-20 16:40:11

Because language names are based on the nationality they originate from, such as "the English language, the Chinese language". And "la angla lingvo" and so on nearly always get shortened to simply "la angla". You can also derive forms such as anglalingvulo, anglalingve, anglalingvigi, and so on.

Ĉar nomoj de lingvoj devenas de iliaj fontaj nacioj, kiel "la angla lingvo, la ĉina lingvo." Kaj "la angla lingvo" kaj tiel plu preskaŭ ĉiam mallongiĝas en simplan "la angla". Oni povas devenigi ankaŭ aliajn vortojn, kiel anglalingvulo, anglalingve, anglalingvigi, ktp.

Metsis (Montri la profilon) 2018-marto-23 08:23:18

Kiel DuckFiasco diras. Mi volas nur aldoni, ke estas kelkaj esceptoj, en kiuj lingvo havas propran nomon, kiu ne bazas sur popolo aŭ etna grupo.

As DuckFiasco says. I just want to add, that there are a couple of exceptions, where a language has a real name, which does not base on nationality or ethnic group.

La esceptoj:
Esperanto, Ido, Volapuko,...
latino, sanskrito
hebreo (aŭ hebrea lingvo), ĉar ne estas etna grupo "hebreoj"

Mi ankaŭ volas rimarki, ke estus pli bone paroli pri la arabaj kaj la ĉinaj, ĉar ekzistas tre diversaj variacoj inter resp. lingvo, ne ĉiam interkompreneblaj. Ekz. mandarena, vua, kantona kaj mina estas ĉiuj la ĉinaj, sed unu minaparolanto ne certe komprenas la mandarenaparolanton, kiel Trivago certe scias.

I also like to remark, that it would be better to speak about Arabics and Chineses, because there exist very big variations in resp. languages, not always mutually understandable. For instance Mandarin, Wu, Cantonese and Min are all Chineses, but a Min-speaker does not necessary understand a Mandarin-speaker, as Trivago certainly knows.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-marto-24 09:50:37

Tio pruvas, ke eĉ en Esperantio povas ekzisti antaŭjuĝoj! Nia lingvo instigas naivulojn al kredo, ke por nomi la lingvo parolata en iu lando, sufîĉas aldoni "-a" kaj subkompreni "lingvo". Ĉu en Usono oni parolas la anglan, la usonan aŭ la usonanan?

Esperanto estis kreata en 1887, inter la naciismaj revolucioj ĉirkaŭ 1850 kaj la unua mondmilito, kiam oni konstatis, ke la bonfaroj de naciismoj ankaŭ havas limojn. Vidu la mondmapo de tiu epoko. Tio bildigas la tiama vidpunkto, kiu ege simpligis la homan realecon...

Reen al la supro