Al la enhavo

Projekto Moskvio

de Cyrill, 2018-marto-22

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2018-marto-22 22:10:17

Saluton!

Mi volas anonci lanĉon de projekto "Moskvio", Esperanta iniciato de nova generacio, kiu celas fari la internacian lingvon utila por vasta aŭditorio tra la mondo.

Tio estas multlingva aro de blogoj sub komuna "varmarko", funkcianta sur kampo, kiu estas unu el perspektivaj por praktika aplikado de Esperanto -- informa apogo de turismo. Ĝi celas disponigi al multlingva aŭditorio interesan informon pri unu el ĉefaj turismaj regionoj en Rusio -- ĝia historia centro apud Moskvo, kie troviĝas konata turisma zono "La Ora Ringo". La materialoj de la projekto estas verkataj en Esperanto kaj partoprenantoj tradukas ilin en siajn naciajn lingvojn kaj aperigas en nacilingvaj versioj. Tiumaniere la projekto estos akirebla por vasta internacia legantaro, kiu ne bezonas posedi Esperanton.

Se vin interesas partopreni ĉi tiun projekton, bv. skribi al la retpoŝto, kiu troveblas sur paĝo "Kontaktoj" de la projekta retejo.

Mescheryakov (Montri la profilon) 2018-marto-23 11:16:17

Ĉu vi uzas nun programon Telegramo? En Telegramo povas serĉi multe e-kanalon kaj babil-grupon. Vi povus reklami novan proekton tie.

Reen al la supro