Al la enhavo

Pri la vintrodormo de Lernu...

de nawzandiq, 2018-majo-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-09 05:17:40

Roch:Erin(ja) povus akuŝi en junio, se mi bone komprenas ĉi tiun retejon:

https://www.amazingregistry.com/baby-registry/erin...
Ho? Erinja atendas vindinfanon. Gratulojn.
Mi memoras ŝin, ŝi volis prohibadi min pro kontraŭsamseksemula kaj kontraŭnatalando insulto, sed ne prohibadis pro ĉi-tiea rajto de vorto do mi ĝis nun uzas la rajton.
Mi ĝis nun ĝuas ke ŝi ne prohibadis min do sincere ĝojas ŝian kaj ŝian edzan sukceson.

nawzandiq (Montri la profilon) 2018-majo-11 06:31:09

Ĉu vi estas certa ke mi ne helpis antaŭe?

Vinisus:Por elteni la paĝaron mono estas nepre necesa, do vi kiu tiom plendas sed neniom ofertas ne miru se nernu.net baldaŭ malaperos.

nawzandiq (Montri la profilon) 2018-majo-11 06:40:41

Bedaŭrinde jes... La malnova versio de la retejo estis tre bona kaj utila. Mi mem eklernis Esperanton per tio, kaj bone scias kia bona ĝi estis.
Pri la monhelpo, oni helpas la retejon malgraŭ ĉiuj nuntempaj malbonoj ĉar ŝli scias ke la retejo estis unu el plej gravaj kaŭzoj de l' interreta disvastigado de Esperanto ĝis nun; sed laŭ mi, bedaŭrinde eĉ multaj uzantoj de la retejo estas ege mallertaj! Antaŭ kelkaj tagoj, mi kreis Telegram-grupon por uzantoj de la retejo, sed ĝis nun neniu uzanto aliĝis tion, krom unu el miaj amikoj!


thyrolf:Por diri la veron: la administrantoj iomete mallerte agis.

Ili ĉagrenigis la partoprenantojn tiel, ke ili ja per granda laboro modernigis la eksteron de la paĝaro, sed dum tio malfunkciigis plurajn funkciojn (ekz. personajn mesaĝojn kaj la serĉon) el la bonege funkcianta malnova sistemo.

Kaj por la malbonigita retejo oni nun petas monon. Kia strategio!

Sed la plej grava manko estas, ke tute mankas iuj informoj, (aparte pri la necesa tempo por korekti la mankojn), eksplikoj aŭ dialogo. Tio estas la plej granda obstaklo al la kontenteco de la uzantoj.

Tial mi same opinias, ke la paĝaro subite (!) malaperos.

nawzandiq (Montri la profilon) 2018-majo-11 06:57:44

Eĉ ĉielo ridulo.gif) Eble jes, sed al mi estus ege bedaŭrinda se la retejo malaperus pro iu kaŭzo.

Vinisus:Se tio okazos, certe, estos granda perdo por la komencantoj, sed ĉio povos okazi inkluzivas nenion. La malnova paĝaro estis bonega, sed tropeza pro tio ĝi postulis multan laboron kaj grandan monsumon, sen mono eĉ ĉielo fariĝas ne bona loko. ridulo.gif

Ascena (Montri la profilon) 2018-majo-28 21:06:07

Saluton,
Ĉu la retejo kantaro.ikso.net ne plu funkcias ?
Vidu la kontakton : https://www.whois.com/whois/ikso.net
Ĉu la retejo http://www.tekstaro.com baldaŭ eble ne plu funkcios ?
Vidu ankaŭ la kontakton : https://www.whois.com/whois/tekstaro.com
malgajo.gif

Haratta (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-17 20:23:57

Mi estas dankema al Lernu.net. Estas ĉe Lernu.net mi memlernis Esperanton senpage. Mia lingvonivelo en Esperanto estas sufiĉe bona por komuniki skribe, sed paroli mi trovas pli malfacila. Damaĝo se Lernu.net malaperos!

Reen al la supro