Al la enhavo

La vorto 'ebli' / La vorto 'nu'

de Kantoj14, 2018-julio-10

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-10 07:02:00

Se mi dirus ekzemple la vorton 'instru-eblas', kio estas la subjekto? Ĉu ĝi estas tio kio povas instrui aŭ tion kion oni povas instrui aŭ al tio kio oni povas instrui?


Ankaŭ, kiam oni uzus la vorton 'nu'?

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-10 13:16:07

La frazo "mi instruas" montras, ke mi donas instruadon al aliaj. En teorio oni povas diri "mi instrueblas" kun signifo, ke mi eblas intruadon, donadon de instruadon al aliaj, sed en praktiko oni uzas finaĵon -ebl- kun adjektivoj (-ebla) kaj adverboj (-eble). Vidu "-ebl- "en PIV.

"Nu" estas interjektio, kiu montras iun novan informon aŭ konstaton pri iu antaŭe prezentita:
"Nu, ĉu vi estas preta?" Vidu "nu" en PIV.

Oni uzas "nu" ankaŭ kiel ŝtopvorto, por havi paŭzon en parolo.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-julio-11 08:14:55

ebl ĉiam havas pasivan karakteron kaj signifas "povas esti farata"

do, nur objekto povas esti -eblas, ne subjekto
legebla libro estas libro, kiun oni povas legi=kiu povas esti legata
manĝebla pomo estas pomo, kiun oni povas manĝi=kiu povas esti manĝata
irebla vojo estas vojo, kiun oni povas iri=kiu povas esti irata

la verbo instrui ĝenerale havas 2 signifojn:
- rakonti al objekto (lernantoj, studentoj) pri iu fako de scienso, arto, kulturo = instrui studentojn pri matematiko
- enteni objekton ( iun fakon de scienso, arto, kulturo) en la kapojn de studentoj, lernantoj = instrui matematikon al studentoj
PS: en mia gepatra lingvo (la rusa) tiucele ekzistas 2 diversaj verboj

do, "instrueblas" - taŭgas por partopreni en la ago de instruado - povas esti aŭ 1) lernantoj, studentoj aŭ 2) iu fako de scienso, arto, kulturo, sed ne subjekto - instruisto, profesoro kaj t.p.

studento instrueblas=studento povas esti instruata=oni povas sciigi studenton pri matematiko, se multe kaj forte bati lian kapon per lernolibro

matematiko instrueblas=matematiko povas esti instruata=matematiko estas tiom simpla kaj klara fako de scienco, ke eĉ la plej stulta lernanto kapablas ĝin kompreni sen iaj penoj.

"profesoro instrueblas" estas absurdaĵo. se oni volas diri per unu vorto, ke la profesoro povas bone, interese kaj kompreneble rakonti al studentoj pri iu scienco, do, li estas bona instruisto, oni prefere uzu instru-kapablas.

hao, mi ĉion diris

DuckFiasco (Montri la profilon) 2018-julio-11 23:45:16

EBL = “povas esti farata”, laŭ la PMEG.

instruebla = povas esti instruata

Por krei simetrion kun aktiva senco, oni ankaŭ havas ĉi tiujn eblojn, sed ili estas malpli oftaj nur pro la iom specialaj signifoj de tiaj vortoj. Ekzemple anstataŭ Lia patro estas instrupova, estus pli klare diri simple, Lia patro estas instruisto / povas instrui / kapablas instrui kaj tiel plu.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2018-julio-11 23:45:41

La mesaĝo estas kaŝita.

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-12 07:52:44

Laŭ PIV "instrui" pluparte havas rektan objekton, kiu montras la temon de instruado, "instrui matematikon". Nur kiam temas pri okazaĵo, kiu iel spertigas laŭcelan konduton, oni uzas "pri".

Mi ripetas, ke eble oni povas krei verbon "instruebli", sed ĝia signifo al aŭskultanto ne nepre estas klara. Estas pli bone eviti ĝin kaj skribi longe, pli simple:

Oni povas instrui al studentoj.
Oni povas instrui studentojn. (uzante la regulon, ke oni povas anstataŭigi prepozicion per akuzativo)
Oni povas instrui matematikon al studentoj.
Matematiko povas esti instruata al studentoj.
Oni povas instrui matematikon.
Matematiko povas esti instruata.

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-12 11:02:31

Tre dankon al ĉiuj! Tio nun estas pli klara.

Reen al la supro