Al la enhavo

Kelketaj demandoj pri viaj opinioj

de Terpomo11, 2019-marto-13

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-15 13:13:18

Altebrilas:
Do la demando:
"Kio oni elektis Trump?"
Ĉu-kaj-se-ne-kial tiu frazo validas?
Mi dirus, ke ne validas, ĉar mankas la figurasenca movo aŭ ŝanĝo de stato: elekti prezidanton. Eble

Kion oni elektis Trump?

validas, sed kiom spontane komprenas.

Kien oni elektis Trump?

estas pli facile komprenebla.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-15 16:28:24

La unua ŝajne ne eblas, ĉar estas du akuzativojn en la sama frazo:
*Kion oni elektis Trumpon?
Oni elektis Trumpon nobelpremio(*n) (eble fake-news!)

La demando povas esti farata en mala direkto:
Kiun oni elektis kiel prezidento?

sed oni povas indiki la objekton per ĝia nuna stato kaj demandi pri ĝia antaŭa:

(?) el kio oni elektas prezidenton?
- el deputitoj kaj urbestroj.

Eble la finna havas bonan metodon por tio.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-15 19:21:14

Vi pravas, ke ekzistas du akuzativoj sen prepozicioj en la frazoj kaj ĉi tial ili ne taŭgas.

Kiun oni elektis kiel prezidento?

ne taŭgas, ĉar ĉi-kaze oni estas prezidento.

Do restas mia antaŭa propono:
- En kiun postenon oni elektis Trumpon?
- Kiel prezidenton

Reen al la supro