Al la enhavo

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

de Jev, 2006-julio-30

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

wulfgang (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 22:01:05

Jev:Eble estis forviŝitaj la kuketoj de via foliumilo
Ne, ĝi funkcias en la malnova lernu. Do, kuketoj ne estis elpagitaj.
Sed, eble la kuketo nur estas disponebla por "lernu.net" kaj ne por "de.lernu.net". Kio estas la nomo de kuketo?

Jev:
toni692:ankau mi preferas la "h" formon, kiun mem Dr.Z. proponis. La "x" ne apartenas al la esperanta aboco.
La sistemo komprenas nur iksojn kaj ŝanĝi tion al "h"-metodo ni ne planas.
Ĉu vi ne povas fari tiel:
<?php
$string = str_replace("ĉ","".ord("ĉ").";",$string); ?>
?

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 22:32:34

wulfgang:Sed, eble la kuketo nur estas disponebla por "lernu.net" kaj ne por "de.lernu.net". Kio estas la nomo de kuketo?
Mi nun okupiĝas pri aliaj aferoj, sed iom poste ni revenu al tiu ĉi demando. Mi intencas krei pli bonan kaj pli saĝan studplanon. Ni nun pripensas en la teamo kiel ĝi funkciu.

wulfgang:Ĉu vi ne povas fari tiel:
Mi ne skribis, ke mi ne povas. Mi skribis, ke ni ne planas tion. rideto.gif Eblas aŭ uzi iksojn aŭ tajpi literojn jam kun supersignoj. La "h-metodon" ni ne planas ekuzi.

Do se iu ne ŝatas iksojn, li/ŝi povas skribi literojn jam kun supersignoj. Ekzistas multaj manieroj por fari tion.

La vikion kreis ne ni, ni ekuzis jam pretan sistemon. Kaj ĝi bedaŭrinde ne subtenas unikodon. Eble iam ni plibonigos ĝin.

Urho (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-03 13:58:21

Jev skribis:
Do se iu ne ŝatas iksojn, li/ŝi povas skribi literojn jam kun supersignoj. Ekzistas multaj manieroj por fari tion.
- - -

Jes. – La bona maniero estas skribi literojn kun supersignoj en Vindozo per Ek!-programaro (oni povas tajpi: c+x, g+x, h+x, j+x, s+x, u+x aŭ c+h, g+h, h+h, j+h, s+h, u+h) kaj en la mastrumsistemo de Makintoŝo tio estas ankaŭ facile (sen Ek!), ĉar la supersignoj jam ekzistas (^+c, ^+g, ^+h, ^+j, ^+s kaj ˇ+u). Mi mem uzas ambaŭ. Tamen ĉe LERNU! mi uzas la "x-metodon", ĉar ĝi estas tre utila.

Urho (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-11 11:27:29

Unu rimarko. En bildbutono "La Zagreba Metodo" ĉe la paĝo "Kursoj" estas nekorekta adreso (ĉiu lingvoj?):

http://eo.lernu.net/kursoj/zagreba_metodo/index.ph...

La korekta adreso estu:

http://eo.lernu.net/kursoj/zm/index.php

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-11 11:54:07

Urho:Unu rimarko. En bildbutono "La Zagreba Metodo" ĉe la paĝo "Kursoj" estas nekorekta adreso (ĉiu lingvoj
Grandan dankon, baldaŭ ni riparos tion.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-11 11:56:36

wulfgang:La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.
Mi tion pli malpli riparis. Espereble nun bone funkcias.

el_edu (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-11 21:19:27

Saluton, Jev.

Mi trovis malgrandan eraron. Ĉe la Lingvodemandoj, oni ne povas eniri la ekzercojn, ĉar mankas la vorto "lernado/" en la ligiloj (vidi la dosiero).

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-11 22:47:24

el_edu:Mi trovis malgrandan eraron.
Grandegan dankon. Mi notis la eraron, baldaŭ ĝi estos forigita.

AlfRoland (Montri la profilon) 2007-marto-15 12:45:42

Por eviti miskomprenojn mi unue volas esprimi mian admiron por la grandega laboro la teamo de Lernu! faris.La paĝaro estas ne supertakseblan trezoron por ni.

Tion dirite mi volas iom ankaŭ kvereli. Kial oni en la profilo devas elekti inter "ina/malina" pro montri la sekson. Miaopinie la korektaj terminoj estus
"vira/virina" aŭ "viro/virino".

Plena Ilustrita Vortaro definas "mal-" jene: "Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko."

Kiel viro kontraŭas virinon? Ĉu ne temas pri du variantoj de la sama homa specio?

Ĉu verda kaj malruĝa estas sinonimoj?
Ĉu "ina/malina" temas pri iuspeca ŝerco?

Amike
Alf

Dominique (Montri la profilon) 2007-junio-23 10:05:22

Saluton

Jen cimeto en la novaĵoj de Lernu (kiuj videblas en la ĉefa paĝo de Lernu, kiam oni metas la muson sur la titolo de novaĵo).

Apostrofoj en novaĵoj aperas kun deklivo. Ekzemple: se vi elektas la italan lingvon, videblas:

dell\\'esperanto

anstataŭ:

dell'esperanto

Reen al la supro