Al la enhavo

Utiligo de sono kaj teksto de "Jen nia IJK" por krei novan lernilon.

de hiongun, 2019-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

hiongun (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-29 12:40:05

mi nun provas krei esperanto-lernilon en tri niveloj, A, B, C.
por la nivelo A kaj C, mi jam decidis kiel aranĝi enhavon, kaj kiel gajni materialon/datumon.

sed la dua nivelo B, mi ankoraŭ ne decidis, kiun materialon utiligi kiel fonto de la nova lernilo.

ĉu vi havas ajnan rekomendon? la baza/fonta materialo havu 'parolan sonon', por ke mi ne bezonu rekordi la sonon mi mem.

jen mia nuna ideo: utilogo de serio de "Jen nia IJK" el lernu.net
sed mi ne certas, ĉu ĝi estas utiligebla aŭ ne. ĉu estas ajna kopirajto kaj protekto pri la uzo de la enhavo de "lernu.net"?

kiel mi povus uzi la enhavon de "Jen nia IJK"?

mi tranĉo la parolitan sonon en mal-grandajn pecetojn kun paralelaj tekstetoj, kaj ilin re-aranĝos por la uzo en la kadro de Memrise aplikaĵo.

ajna ideo?

Reen al la supro