Al la enhavo

Ĉu ĉefministro Johnson fine komprenis, kion la briteliro signifas?

de Metsis, 2019-septembro-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: English

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-18 12:55:10

Vd. artikolon de Financial Times.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-19 16:04:49

Aĥ, la ligilo gvidas ĝis paga paĝo.

Briteliro signifas "reiron de sia sendependeco". Tial dank'al briteliro Britujo rehavos ĝian sendependecon kaj povos negocii egale kun Usono kaj Ĉinujo, kiel landoj kiuj havas 60 millionoj da civitano ofte faras kun landoj kiuj havas 320 millionoj da loĝanto aŭ 1,3 miliardo da loĝanto.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-19 18:32:05

Zam_franca:Aĥ, la ligilo gvidas ĝis paga paĝo.
Ĉu? Ne estis tiel, kiam mi antaŭe vizitis. Mi pardonpetas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-20 06:49:00

Mi legis resumon de loka gazeto. Laŭ ĝi Johnson mentale kolapsis, kiam la prezidanto de la EU-komisiono Jean-Claude Juncker kaj la ĉeftraktisto Michel Barnier rekte diris al Johnson, kion dogano vere signifas. Se Britio ne apartenas al EU, ekzistas dogana limo inter Britio kaj EU.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-20 16:00:14

Mi havas demandon : "Britanniassa tuotetulle lihalle on ollut maailmalla vuosikausia kestäneitä tuontikieltoja tämän vuoksi." Ĉu tio signifas eksporti aŭ importi ? Laŭ Google tio volas diri importi, sed importi tie ne havas sencon.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-20 18:57:31

Temas pri, kie kaj kia estas la limo inter Britio kaj EU. Se Norda-Irlando sekvas nur la britajn regulojn, neniujn EU-regulojn, kaj samtempe havas preskaŭ travideblan limon al Irlando, oni havas problemojn. Barnier diris, ke nek EU nek konsumantoj en Irlando kaj Britio havas mallongan memoron. Li ne rekte diris, kion li aludis, sed minimume la malsanon BSE (ankaŭ konata kiel sano de freneza bovino) oni unue diagnozis en Britio 1986. Pro tio brit-produktita viando estis submetita al mondaj importaj malpermesoj dum multaj jaroj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-21 12:54:21

Bone, dankon.

Reen al la supro