Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-04 19:39:05

Impertinenta defio al la moderna sistemo de liberastaj valoroj...
La ĉefa redaktoro de usona komunikilo "The American Conservative", kritikas la britan "mildan totalismon", enkadre de kiu oni povas blasfemi konrtaû Dio, sed malrajtas skeptiki koncerne al transgenrismo.
Liaopinie, tiela "hejma" politiko laŭ siaj stilo kaj karaktero similas al tiu, kiu ekzistas en Norda Koreio.
https://www.theamericanconservative.com/dreher/bri...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-21 12:50:52

Ĝojiga informaĵo por liberastoj kaj tolerastoj...
Laŭ ĉi-artikolo de sveda komunikilo "Dagens Nyheter", en Svedio multiĝas pubertuloj kaj adoleskuloj, kiuj ofertas seksum-servojn al pedofiliuloj, ĉar nuntempe pro la kronviruso malfacilas perlabori poŝmonon alimaniere.
https://www.dn.se/sthlm/polisen-och-socialtjansten...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-23 07:03:24

Nekredebla okazaĵo — preskaŭ bolŝevika artikolo en liberala gazeto "Le Monde"...
Antropologo Philippe Descola kritikas kapitalismon, komparante ĝin kun virusa infekto, kaj alvokas al radikalaj sociaj ŝanĝoj...
https://www.lemonde.fr/idees/article/2020/05/20/ph...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-25 09:05:06

Kancero estus pli taŭga metaforo.

Sed ĉu komunismo pli bone funkcias?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-25 14:56:26

Miasupoze, monsieur Altebrilas sendube scias, ke komunismo, kiel socie-ekonomia sistemo, ankoraŭ neniam ekzistis.
Kaj koncerne socialismon rimarkindas, ke ties modeloj diferencas. Komparu, ekzemple, Nord-Koreion kaj Vjetnamion.
Same diferencas ankaŭ modeloj de kapitalismo. Rigardu, ekzemple, al usona vasalo Haitio, kies popolo vivas pli malbone ol popolo de usone sankciita Kubo.
Sed fakte en tiu artikolo temas pri tro intensa kaj superflua industria produktado, kiu malutilas al la Naturo kaj kiun oni praktikas ne nur en "pure" kapitalismaj landoj, sed ankaŭ en socialisme-kapitalisma Ĉinio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-25 14:57:45

Malŝablona vidpunkto de pola aŭtoro...
En intervjuo por pola komunikilo "Myśl Polska" Mariusz Świder prezentas sian libron "Jak podbijaliśmy Rosję" (Kiel ni konkeris Rusion), en kiu li kontraŭdiras al la stereotipa ideo, ke la poloj ĉiam estis viktimoj de la rusoj, kaj asertas, ke multaj rusiaj eminentuloj estas fakte "polakoj", sen kies kontribuaĵoj ne ekzistus nuntempa Rusio.
http://www.mysl-polska.pl/2318

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-26 08:44:22

Taŭga ekonomia teorio plue inventindas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-junio-02 22:18:33

Vica grimaco de liberasta demokratio...
En Kanado oni intencas enprizonigi gepatrojn kaj medicinistojn, kiuj rifuzas ŝanĝi sekson al infanoj.
https://m.facebook.com/TippingPointonOAN/videos/20...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-junio-08 11:12:35

Ekzemplo de fajna usona humuro koncerne al nuna malfacila situacio...
https://www.newyorker.com/humor/borowitz-report/pu...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-junio-09 05:28:35

Ŝajnas, ke ne ĉiuj afro-usonanoj simpatias al mortigita George Floyd...
Inter tielaj "cinikuloj" elstaras Candace Owens, kiu nomis lin "terura homo" kaj kiu samopinas kun tiuj ekspertoj, kiuj asertas, ke usonajn "lumpenojn" al nunaj protestoj-pogromoj instigas politikaj oponuloj de Donald Trump.
https://www.dailymail.co.uk/news/article-8390037/P...

Reen al la supro