Al la enhavo

Ĉu iu ĉi tie instruas Esperanton en lernejo?

de penivos, 2020-februaro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 22:43:18

Ankaŭ ekzistas la karesa neduumula sufikso -pj-

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-27 08:46:59

Zam_franca:Laŭ kion mi legis, "riismo" enhavas ankaŭ "iĉismon" (tiun lastan vorton mi mem faris), sed vi ne estas iĉ-isto, ĉu ne? Do kia sistemo estas la plej taŭga laŭ vi? Ĉu neniu ŝanĝo, ĉu ekuzi vortojn kiel "virjunuloj", "virurbestro", ktp?
Zam

Iĉismo estas konata termino.

En mia denaska lingvo, la finna, ekzistas nur unu singulara tria persona pronomo pri homoj, hän (kiun la svedoj kopiis en la formo hen), do estas tute natura uzi ri pri ĉiuj homoj. Fakte uzi li aŭ ŝi estas strange al mi – ilin sentas kiel nenecesa emfazo.

Mi uzas singularan ge- tiam, kiam oni devas emfazi, ke iu ajn taŭgas. En praktiko tio celas nur vorton gepatro, unu el la gepatroj, ekz. lernejo povas informi "Pro la manko de spaco nur unu gepatro rajtas partopreni en la informagadon". Ĉar mi evitas nenecesan emfazon pri sekso kaj tio okazas tute nature, mi bezonas la finaĵon -in nur en tre raraj vortoj ekz. patrino, filino kaj knabino kaj neniam la finaĵon -iĉ, kiu aldone estas malfacile prononci pro la susura sono (mi celas la literojn ĉ, ĝ, ĵ, ŝ kaj z). Al mi instruistoj, urbestroj, junuloj ja povas esti inaj, malinaj, iuj ajn. Personoj, kiuj uzas ekz. vorton instruistino, aperas kiel praaj, de la 1800-jarcento.

Plie pro la susuraj sonoj mi praktike neniam uzas formojn kun -ĉj kaj konsekvence nur tre malofte eĉ -nj. Dirinte tion ne kredu, ke oni en la finna uzas karesformojn de nomoj, sed oni formas kaj uzas ilin alimaniere. Estas nur, ke la Esperanto-maniero formi ilin estas… he, tro slava?

Kiel mi jam kelkfoje provis diri, mi aŭtomate evitas, aŭ pli bone estas diri, ke vortoj, kiuj emfazas sekson, ne apartenas mian norman parolmanieron. Sume ĉi tial finaĵoj kiel -iĉ, -ip kaj -pj estas komplete fremdaj. La finaĵon -in mi bezonas nur por kelkaj familianoj aŭ similaj. Kompreneble mi ne povas paroli en nomo de ĉiuj finnoj, sed mi kredas, ke la plimulto pli-malplie pensas kiel mi.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-27 14:50:54

Juha, mi pensas ke en plejmulto da okazoj oni ne bezonas emfazi sekson. Eble iom post iom la sveda hen tute elradikigos la pronomojn hon kaj han.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-27 20:20:43

Metsis:
Zam_franca:Laŭ kion mi legis, "riismo" enhavas ankaŭ "iĉismon" (tiun lastan vorton mi mem faris), sed vi ne estas iĉ-isto, ĉu ne? Do kia sistemo estas la plej taŭga laŭ vi? Ĉu neniu ŝanĝo, ĉu ekuzi vortojn kiel "virjunuloj", "virurbestro", ktp?
Zam

Iĉismo estas konata termino.

En mia denaska lingvo, la finna, ekzistas nur unu singulara tria persona pronomo pri homoj, hän (kiun la svedoj kopiis en la formo hen), do estas tute natura uzi ri pri ĉiuj homoj. Fakte uzi li aŭ ŝi estas strange al mi – ilin sentas kiel nenecesa emfazo.

Mi uzas singularan ge- tiam, kiam oni devas emfazi, ke iu ajn taŭgas. En praktiko tio celas nur vorton gepatro, unu el la gepatroj, ekz. lernejo povas informi "Pro la manko de spaco nur unu gepatro rajtas partopreni en la informagadon". Ĉar mi evitas nenecesan emfazon pri sekso kaj tio okazas tute nature, mi bezonas la finaĵon -in nur en tre raraj vortoj ekz. patrino, filino kaj knabino kaj neniam la finaĵon -iĉ, kiu aldone estas malfacile prononci pro la susura sono (mi celas la literojn ĉ, ĝ, ĵ, ŝ kaj z). Al mi instruistoj, urbestroj, junuloj ja povas esti inaj, malinaj, iuj ajn. Personoj, kiuj uzas ekz. vorton instruistino, aperas kiel praaj, de la 1800-jarcento.

Plie pro la susuraj sonoj mi praktike neniam uzas formojn kun -ĉj kaj konsekvence nur tre malofte eĉ -nj. Dirinte tion ne kredu, ke oni en la finna uzas karesformojn de nomoj, sed oni formas kaj uzas ilin alimaniere. Estas nur, ke la Esperanto-maniero formi ilin estas… he, tro slava?

Kiel mi jam kelkfoje provis diri, mi aŭtomate evitas, aŭ pli bone estas diri, ke vortoj, kiuj emfazas sekson, ne apartenas mian norman parolmanieron. Sume ĉi tial finaĵoj kiel -iĉ, -ip kaj -pj estas komplete fremdaj. La finaĵon -in mi bezonas nur por kelkaj familianoj aŭ similaj. Kompreneble mi ne povas paroli en nomo de ĉiuj finnoj, sed mi kredas, ke la plimulto pli-malplie pensas kiel mi.
Mi dankas vin pro klarigi vian opinion!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:28:09

Ni uzas "Gerda Malaperis" kaj la metodon 11 (inspiritan de la Zagreba). Mi preferas resti neŭrala kaj atendi, ke la lernantoj havu sufiĉe bonan nivelon por ekparoli pri polemikaj temoj.

Mi ankaŭ uzas lignan krokodileton kiu bruetas, kiam mi svingas ĝin. Bonega rimedo por tuj haltigi nacilingvajn polemikojn : tio aŭtomate cenzuras argumentojn kiuj ne valoras la klopodon por esperanta tradukado.

Reen al la supro