Al la enhavo

La pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties genra identeco, ne estas kontraŭfundamenta!

de Jxusteno, 2020-marto-06

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-07 12:30:37

Ĉiuokaze, popularis ĝuste la pronomo ri, ne "ŝli". La pronomo "ŝli" ja estas kvazaŭ kunfandiĝo de la vortoj ŝi kaj li, ĉu ĝi ne estas? Ĉi tio ja estas problema ĉar la vorto "ŝli" povas supozigi ke povas esti nur ino kaj iĉo, dum la neduumuloj estas neglektataj. La seksneŭtrala pronomo ri estas bezonata por priparoli personon sen mencii ties genran identecon: oni ja povas priparoli personon sen mencii ties aĝon, naciecon, religian kredon, politikajn vidpunktojn, sangotipon, okulkoloron ktp. Krom tio, por neduumuloj la pronomoj ŝi kaj li ne taŭgas, ĉar ilia genra identeco estas nek plene ina, nek plene iĉa.
La pronomo ĝi estas, laŭ la franca versio de la Fundamento, "por la bestoj aŭ la aĵoj": "pour les animaux ou les choses".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 12:46:28

Jxusteno:
Zam_franca:
" Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo "
"Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »"
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/an...
Tiu institucio estas la Akademio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 12:56:39

Jxusteno:Ĉiuokaze, popularis ĝuste la pronomo ri, ne "ŝli". La pronomo "ŝli" ja estas kvazaŭ kunfandiĝo de la vortoj ŝi kaj li, ĉu ĝi ne estas? Ĉi tio ja estas problema ĉar la vorto "ŝli" povas supozigi ke povas esti nur ino kaj iĉo, dum la neduumuloj estas neglektataj. La seksneŭtrala pronomo ri estas bezonata por priparoli personon sen mencii ties genran identecon: oni ja povas priparoli personon sen mencii ties aĝon, naciecon, religian kredon, politikajn vidpunktojn, sangotipon, okulkoloron ktp. Krom tio, por neduumuloj la pronomoj ŝi kaj li ne taŭgas, ĉar ilia genra identeco estas nek plene ina, nek plene iĉa.
La pronomo ĝi estas, laŭ la franca versio de la Fundamento, "por la bestoj aŭ la aĵoj": "pour les animaux ou les choses".
Laŭ Zamenhofo (kaj liaj lingvaj respondoj, kiuj troveblas rete), uzi "ĝi" por paroli pri homo estas tute sen-erara.

@Novatago, mi ne samopinias. Alifadene, mi skribis:
Zam_franca:Laŭ mi, oni devus aldoni en Esperanto (aŭ la franca...) pronomon por la neduumuloj, sed estus nur aldono. Tia ŝanĝo ne implicigendus la jam ekzistantan gramatikon de ajna priparolata lingvo; mi estas por ĉar en la lingvoj, kiujn mi parolas, la aldono de eta pronomo sen aliaj gramatikaj novaĵoj ne kaŭzus lingvajn problemojn. Estus do praktika solveto (certe ne al ĉiu problemo), kiu ne trudus al la priparolata lingvo sensencaĵojn.
Simpla aldoneto de pronomo por paroli pri la neduumuloj, se ĝi ne ŝanĝigas la gramatikon de la lingvo (kompreneble, krom la fakto, ke estos unu plia lernenda pronomo) estas farinda.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-07 12:57:35

Do, kio?
"...jam nun...".
Ĉu vi komprens ke "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" kaj "ia aŭtoritata institucio" estas malsamaj aferoj?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-07 12:59:34

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 13:01:01

Jxusteno:Do, kio?
"...jam nun...".
Ĉu vi komprens ke "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" kaj "iu aŭtoritata institucio" estas malsamaj aferoj?
Ne estas "iu", estas "ia".
Nu, mi ne scias. Ĉu estas alia institucio, krom la Akademio, kiu zorgas pri la evoluado de la lingvo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 13:06:35

Jxusteno:https://tekstaro.com/?s=5e624e0593f8d
Jes, tion Zamenhofo skribis. Sed li ĵus antaŭ skribis
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava
Ĉiukaze mi ne defendas "ĝi" por la neduumuloj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 16:15:41

El la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo:
"Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto»."
En sia lingva respondo Ludoviko dekliniĝis de tio kion ri skribis en la franca versio de la Fundamento. Fakte la Fundamento mem, nome la Ekzercaro, dufoje dekliniĝis de "por la bestoj aŭ la aĵoj", uzinte la pronomon "ĝi" por priparoli konjekteble homan infanon, sed ĉi tio kredeble estas kaŭzita de influo de la uzokampo de la angla pronomo "it", kiun oni uzas ankaŭ por priparoli infaneton; mi tamen pensas ke Zamenhofo simple neglektis la fakton ke oni povas diri "ĝi" pri infano. En la Fundamento iuj nacilingvaj klarigoj povas ne malimplici ion kion malimplicas aliaj naciaj klarigoj kaj tradukoj. Ekzemple, ruslingvanoj, legintaj en la Universala Vortaro la rusajn tradukojn de la vortoj fraj' kaj kaviar' povas mise pensi ke ĉi tiuj vortoj estas samsignifaj ĉar ambaŭ estas tradukitaj en la rusan kiel икра, anglalingvanoj povas mise pensi ke la vortoj hom' kaj vir' estas samsignifaj ĉar ambaŭ estas tradukitaj kiel man, tamen la franca traduko de la vorto hom' "homme (l’espèce)" kaj la franca traduko de la vorto vir' "homme (sexe)" ja lasas nin bone kompreni ke ĉi tiuj vortoj havas nesamajn signifojn. Mi supozas ke la franca versio de la dekses gramatikaj reguloj kaj la francaj tradukoj en la Universala Vortaro estas multe pli altkvalitaj ol tiuj anglaj, sed ĝuste en la okazo de difino de la pronomo ĝi la angla it, kiel oni povas vidi en la Ekzercaro, estas pli bona, ol la tradukoj franca, germana, rusa kaj pola. La angla it estas uzata por priparoli aĵon aŭ beston aŭ infaneton sed ne plenkreskan personon... Tial ni povas konkludi ke oni ne povas diri ĝi pri plenaĝa persono. La lingva respondo tute ne gravas ĉar, kiel ni vidas en la Deklaracio, oni devas gvidi sin laŭ la Fundamento kaj ne laŭ la lingva respondo de Zamenhofo, kie ri dekliniĝis de la vera angleca signifo de la vorto ĝi. Alia kontraŭfundamenta aserto de Zamenhofo estas en ĉi tiu lingva respondo kie ri pravigas la vorton neniigi. O kaj a en la vortoj nenio kaj nenia estas partoj de la radiko; se neni estus la radiko, oni povus formi la kunmetaĵon neni/e kiu estus sinonimo de la vorto neniel. En la Universala Vortaro estas dirite: "Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte. ". La vortoj nenio kaj nenia ne estas dividitaj per streketo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 16:30:36

Zam_franca:
Jxusteno:Do, kio?
"...jam nun...".
Ĉu vi komprens ke "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" kaj "iu aŭtoritata institucio" estas malsamaj aferoj?
Ne estas "iu", estas "ia".
Nu, mi ne scias. Ĉu estas alia institucio, krom la Akademio, kiu zorgas pri la evoluado de la lingvo?
Mi pensas ke "iu aŭtoritata institucio" nuntempe estas nenio alia ol la Akademio sed "tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo" estas ne la Akademio sed la Akademianoj kaj aliaj lingve spertaj esperantistoj. Se ambaŭ signifus la Akademion kaj se oni ne povus uzi neoficialajn vortojn, ĉi tiu parto de la Antaŭparolo estus ne tute logika: " sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. ".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-08 17:34:39

En ĉi tiu PDF-aĵo troveblas la Antaŭparolo de la "Lingvaj Respondoj", jen ĝia parto: "Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de
tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj res-
pondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis
karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en
diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed
kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj
kvazaŭ ian «oficialan decidon» pri tiu aŭ alia demando, kaj
miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evolu-
adon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu
devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la
Respondojn.".
https://drive.google.com/file/d/0B3bwzubbm6ecM2NHa...

Reen al la supro