Al la enhavo

Kion vi plej volas fari post La COVID-19?

de Lumo_destino, 2020-aprilo-11

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Lumo_destino (Montri la profilon) 2020-aprilo-11 05:07:48

Kion vi plej volas fari post La Covid-19?

what will you do most after the Covid-19 ?

疫情结束后你最想做什么?
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Mia novjara revo kaj plano de 2020:
ekzercado(✘)
ricevu A en ekzameno(✘)
vojaĝi(✘)
legi librojn(✘)
amikiĝi(✘)
...
sana(✔)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-11 10:11:27

Revendi la 3 tunojn da neceseja paperaĵo, kiujn mi aĉetis!

Sen-ŝerce, mi certe gapvagi iom. « Flâner, c'est vivre ! » - Balzako
(= "gapvagi estas vivi")

LM59650 (Montri la profilon) 2020-aprilo-11 14:33:58

Mi iros al la frizisto !

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 08:24:40

Ĝui novan mondon pli similan al tiu, kiun esperis Dro Zamenhof.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 09:48:27

volas viziti restoracion.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 10:15:48

thyrolf:volas viziti restoracion.
Ĉu ne estus pli bone manĝi tie, anstataŭ nur viziti tiun ejon ridulo.gif?

Oijos (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 16:48:15

Kion vi plej volas fari post La Covid-19?
Samajn aferojn kiujn mi plej volis fari antaŭ kaj dum "Covid-19".

Amarescoco (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 18:16:31

Mi ne scias nun sed verŝajne mi vojaĝos tra Kanado kaj mi profitos tiun momenton danconte, festonte, renkontonte geulojn... kaj finfine mi rehejmeniros Francujon vidi mian familion. Labori ? ..... eble !

komunumo (Montri la profilon) 2020-aprilo-17 20:20:37

Mi volas libere flugi tra la arbaro kune kun mia kunulino!

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-17 23:38:54

Unue, ne morti.

Reen al la supro