Al la enhavo

Seksĝenado en Esperanto-renkontiĝoj #MeToo

de Jxusteno, 2020-majo-02

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2020-majo-05 08:54:17

Mi ĉiam vidis la "mi ankaŭ" agadon, kiel senrespondencan. Unu afero estas akuzi amase povulon, kiu pensis sin netuŝebla. Tute malsama afero estas ke vera viktimo akuzu personon sen ia pruvo krom la akuzo mem. Se vera viktimo tiel akuzas iun, la plej verŝajna rezulto de la tuta afero estas ke tiu vera viktimo estos denuncita kaj kondamnita pro kalumniado. Alia "sukceso" de hegemonia feminismo.

Tio, sen paroli pri aliaj evidentaj problemoj, ĉar kelkaj seksistoj traktas virinojn, kvazaŭ sencerbulojn, kiuj tute ne kapablas fari malbonon.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-05 13:55:14

Certe povas esti ke oni kalumnias iun. Kalumniado ankaŭ kontraŭbatalendas. Diri ke havantoj de certa genra identeco ne povas kalumnii ja estas seksismo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-05 13:58:39

novatago:Tute malsama afero estas ke vera viktimo akuzu personon sen ia pruvo krom la akuzo mem. Se vera viktimo tiel akuzas iun, la plej verŝajna rezulto de la tuta afero estas ke tiu vera viktimo estos denuncita kaj kondamnita pro kalumniado.
Ĉu la viktimo do ne rakontu, ke oni seksperfortis rin, se ri ankoraŭ ne havas tutcertigajn pruvojn? Se ri, laŭ vi, silentu, mi ne samopinias.

novatago (Montri la profilon) 2020-majo-05 18:22:49

Since you just don't speak Esperanto I don't going to answer you and anyway I'm not sure if I understand what you are trying to say. Anyway I just say that I'm speaking about the evident flaws and consequences on real victims that me2 campaign has. As usual, I feel you didn't understand me.

Ĝis, Novatago.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-05 19:12:11

novatago:Since you just don't speak Esperanto I don't going to answer you and anyway I'm not sure if I understand what you are trying to say. Anyway I just say that I'm speaking about the evident flaws and consequences on real victims that me2 campaign has. As usual, I feel you didn't understand me.

Ĝis, Novatago.
Certe mi ne komprenas vin:
novatago:Mi ĉiam vidis la "mi ankaŭ" agadon, kiel senrespondencan. Unu afero estas akuzi amase povulon, kiu pensis sin netuŝebla. Tute malsama afero estas ke vera viktimo akuzu personon sen ia pruvo krom la akuzo mem. Se vera viktimo tiel akuzas iun, la plej verŝajna rezulto de la tuta afero estas ke tiu vera viktimo estos denuncita kaj kondamnita pro kalumniado. Alia "sukceso" de hegemonia feminismo.
Pardonon, sed mi ne kaptas sencon en ĉi tiu aro da vortoj.

P. S. Cetere la pronomo ri estas en PMEG (kaj tie ĝi ne estas malkonsilata), ReVo kaj en la efektiva lingvouzo. Viaj vortoj neniel malvalidigas tion.

rapn21 (Montri la profilon) 2020-majo-05 20:39:10

novatago:Se vera viktimo tiel akuzas iun, la plej verŝajna rezulto de la tuta afero estas ke tiu vera viktimo estos denuncita kaj kondamnita pro kalumniado. Alia "sukceso" de hegemonia feminismo.
Se viroj denuncias kaj kondamnas virinon kiu raportis pri seksĝenado, kial vi kulpigas feminismon? La denuncado montras ke feminismo ne estas hegemonia

rapn21 (Montri la profilon) 2020-majo-07 13:26:11

La respondo de unu homo al la artikolo tiel ĉagrenis min ke mi verkis artikolon pri lia respondo. Li ne estas nur trolo sed membro de la Akademio de Esperanto. Laŭ li, virinoj ofte mensogas pri seksĝenado por ricevi atenton aŭ ĉar ili havas tro riĉan fantazion. Iuj estas putinoj kiuj false akuzas ĉar ili ne estis pagitaj. Se estas akuzo kontraŭ gravulo, probable ties konkurenculo petis iun virinon mensogu.

Ĉu estas akceptebla ke tia homo estu akademiano?

Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-08 14:34:42

rapn21:La respondo de unu homo al la artikolo tiel ĉagrenis min ke mi verkis artikolon pri lia respondo. Li ne estas nur trolo sed membro de la Akademio de Esperanto. Laŭ li, virinoj ofte mensogas pri seksĝenado por ricevi atenton aŭ ĉar ili havas tro riĉan fantazion. Iuj estas putinoj kiuj false akuzas ĉar ili ne estis pagitaj. Se estas akuzo kontraŭ gravulo, probable ties konkurenculo petis iun virinon mensogu.

Ĉu estas akceptebla ke tia homo estu akademiano?

Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon
Dankon pro la artikolo !

rapn21 (Montri la profilon) 2020-majo-11 09:27:09

Libera Folio raportis pri la temo kaj la respondo de la Akademio.
"Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon ”defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj."
La Akademio distanciĝas de seksismo

novatago (Montri la profilon) 2020-majo-15 10:24:58

"Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon ”defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj."
Mi ĉi tiajn aferojn simple ne komprenas. Ĉu ĝis nun Akademio agis kontraŭ egaleco? Certe ne. Oni devas esti tre zorga pri tio, kion oni diras ĉar oni povus pensi tion, ke ĝis nun ili estis kontraŭ egaleco kaj por diskriminacio. Lobiado por damaĝi Esperanton progresas kaj ĉi tio estas plia pruvo.

Aliflanke, ĉu oni malpermesis iam al virinoj lerni Esperanton? Kaj ĝin lerni kompetente? Ĉu oni devigu al virinoj nepre kompetente lerni la lingvon? Kian liberon estus tio? Lacigaj stultaĵoj por ne perdi la postmodernecan trajnon. Parolaĉi por, ke oni ne estu bruligota de inkvisitoroj. Mi iam legis tion, ke averaĝe estas pli da inteligentaj virinoj ol viroj. Eble tial virinoj preferas uzi sian tempon alie. Sed la problemo nepre estu seksismo, tiel oni povos diri, ke ni estas feministoj. Se oni strebas vidi seksismon ĉie en la mondo, ni ŝajnos pli justaj.

Nu, mi simple ne diskutos pri ĉi tio, ĉar ĉio tio evidentigas pli kaj pli, ke tiu "egaleco" vendata al ni, malhavigas rajton por libere opinii (aŭ eĉ simple silenti, kiel ja oni vidis) al ni.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro