Al la enhavo

RIISMO KONKERAS LA JUNAN GENERACION 💚

de Jxusteno, 2020-majo-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-25 06:26:21

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-25 08:58:11

Ĉu tio venigas gejunulojn al Esperanto, kiel mi unue komprenis, legante la titolon?

Leginte la citaĵon de Bertilo, mi demandas min ĉu lingvo - eĉ gramatiko - povas esti influita de politiko? (Se oni flankenmetas adopto de tuta lingvo, kompreneble) Se la respondo estas jes, kiujn ilojn adopti por certiĝi pri almenaŭ minimuma demokratio, por ke lingvo, iom post iom, ne similu al la "Newspeak" (novlingvo) de Orwell en la romano 1984?

Kompreneble, mi ne suspektas la riistoj pri fieco. Sed ĉiaj fiuloj tuj ekvidas la breĉojn, kaj baldaŭ ŝtelpaŝe eniras tra ĝi por sia profito...

Ĉu elekti akademianojn laŭ ilia programo de reformoj?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-25 11:25:28

Politiko sendube povas influi lingvojn. Ekzemple en la svedan eniĝis seksneŭtrala pronomo hen, kiu signifas ri (hon signifas ŝi; han signifas li).

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-25 12:34:59

Kiel vi fartas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-25 22:17:01

Estas pluvonte: spamo flugas malalte...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-26 07:12:39

Altebrilas:Ĉu tio venigas gejunulojn al Esperanto, kiel mi unue komprenis, legante la titolon?

Leginte la citaĵon de Bertilo, mi demandas min ĉu lingvo - eĉ gramatiko - povas esti influita de politiko? (Se oni flankenmetas adopto de tuta lingvo, kompreneble) Se la respondo estas jes, kiujn ilojn adopti por certiĝi pri almenaŭ minimuma demokratio, por ke lingvo, iom post iom, ne similu al la "Newspeak" (novlingvo) de Orwell en la romano 1984?

Kompreneble, mi ne suspektas la riistoj pri fieco. Sed ĉiaj fiuloj tuj ekvidas la breĉojn, kaj baldaŭ ŝtelpaŝe eniras tra ĝi por sia profito...

Ĉu elekti akademianojn laŭ ilia programo de reformoj?
Se riistoj volas esti kredeblaj miavide, ili bonvolu uzi la vortojn "kompletigoj" aŭ "aldonoj" anstataŭ "reformoj"!

Krom en totalisma ŝtato, estroj ne povas regi lingvon. Lingvo estas popola afero: se la popolo estas libera, la lingvo ne estos ege reformita de estroj pro politikaj kialoj.
Sed kompreneble, ke endas zorgi pri tiuj fiuloj (se estus Esperanta, mi dirus "fi-ul-unt-oj", sed ĝi estas kontraŭfundamenta kaj mi respektas la fundamenton) kiuj ne lernis Esperanton kaj volus igi la lingvon perfekta, se ili vidas ke reformoj (ne sole aldonoj) eblas.

Reen al la supro