Al la enhavo

Kia estas la plej facila lingvo?

de Berkor, 2020-septembro-06

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Berkor (Montri la profilon) 2020-septembro-06 16:37:56

.Helpa kaj neǔtra, internacia lingvo,
Saltotabulo por la lingvo-lernado,
Ĉar ĝi helpas kompreni la similecojn
Kaj solvi multe da malfacilaĵojn.

Nitobe [1] , ĉefo en Ligo de Nacioj,
Diris : ĝi estas « ok foje pli facila »,
Kune simpla pro nombreto de radikoj,
Klara, preciza, regula, sen esceptoj.

[1] Nitobe Inazo, Doktoro pri juro kaj ekonomiko, estis ĝenerala vicsekretario de la Ligo de Nacioj. Tie li respondecis pri raporto pri Esperanto en 1922. La uzo de ĝi apud la franca kaj la angla kiel helpa internacia lingvo fare de la Ligo de Nacioj estis favore konsiderata de 13 landoj konsistantaj el ĉirkaŭ duono de la monda loĝantaro, inkluzive de la ĉefaj aziaj landoj. : « Oni povas diri kun absoluta certeco, ke Esperanto estas ok ĝis dekoble pli facila ol iu ajn fremda lingvo kaj ke eblas akiri perfektan paroladon sen for-lasi vian propran landon. Ĉi tio mem estas tre estiminda rezulto ».

"Esperanto kiel Internacia Lingvo" (1922). Raporto produktita kiel vic-ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj.

Berkor (Montri la profilon) 2020-septembro-06 16:38:57

Fonetika skribo : unu leter’ unu son’ ;
Latina alfabeto : la plej konata ;
Akcento : ĉiam sur antaǔlasta silab’.
Adiaǔ ortograf- kaj prononc-eraroj.

Gramatikaj vortetoj estas regulaj :
LA estas la ununura artikolo ;
Konjugacio havas nur ses finaĵojn.
Nur dek ses reguloj por bazgramatiko.

Berkor (Montri la profilon) 2020-septembro-06 16:39:51

Leksikaj vortoj finiĝas per vokalo :
-o por substantivo, -a por adjektivo,
e por adverbo, -i por infinitivo.
Radiko povas doni tiujn kvar vortojn.

La nombro de radikoj estas malmulta ;
Kaj la radikoj estas internaciaj ;
Vortoj inkludas nevariajn vortetojn ;
Vi ekkomunikas kun kvincent radikoj.

Berkor (Montri la profilon) 2020-septembro-06 16:41:14

Efika internacia komuniko,
ĉar ĝi estas klara, simpla kaj regula :
Lingva justeco povas esti ŝirmota.
Milionaj gentoj ĉie ĝin parolas.

Lernu ESPERANTON senkoste sur Reto,
Per Vikipedio, Lernu, Duolingo.
Estas bela paca, solidara lingvo,
Bone taǔga lingvo por mondo, Eǔropo.

Berkor (Montri la profilon) 2020-septembro-06 17:06:58

La celo estas prezenta skizo de Esperanto en kelkaj minutoj en la naciaj lingvoj al publiko, kiu ne konas la lingvon. La versoj aleksandroj estas unue en la franca.

Reen al la supro