Al la enhavo

Ĉu Buso aŭ Aŭtobuso?

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 22:10:10

Ĉu Buso aŭ Aŭtobuso?
Kiun vorton uzi?

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 22:30:20

Mi uzas la vorton aŭtobuso.

Sed mi kredas ke se oni volas mallongigi la vorton aŭ la frazon, oni povas uzi la vorton buso.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 22:52:51

Andreo Jankovskij:Ĉu Buso aŭ Aŭtobuso?
Kiun vorton uzi?
aŭtobuso, 8-a oficiala aldono

aŭtobus/o. Granda publika aŭtomobila veturilo, kiu transportas pasaĝerojn de stacio al aliaj laŭ difinitaj linioj.

La retejo de la Akademio havas serĉebla versio de la universala vortaro: http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vo...

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 07:09:21

En ĉiutaga uzo oni aŭdas nur "buso". Estas unu el la kutimaj mallongaj vortoj, kiuj ekiĝas, se ili tre ofte estas uzataj.

Kp. aŭtomobilo => aŭto

k.a.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 20:01:44

Pole ekzistas la ambaŭ vortoj en tre similaj formoj al la esperantaj, signifante:

- aŭtobuso[/u] laŭ defino supre (de eb.eric)
kaj
- (en lingvo parolata) buso[/u] aŭ (tre oficiale) mikrobuso kiel malgranda aŭtobuso por malpli granda nombro de pasaĝeroj. Aŭtobuseto.

Sed "Aŭtobuseto" sonas kiel nomo de infana ludilo - ĉu estas pli aŭ malpli oficiala esperanta ekvivalento por pola "buso"?

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 14:24:06

Mi rekomendis la oficialan vorton ĉar mi pensas ke Andreo ofte uzas tiujn vortojn en lern-programoj.

Mi konsentas ke en parolata aŭ per neformala lingvotavolo, aŭtobuso = buso, kaj tio ĉi verŝajne oni ĉiam komprenas.

Tiaj mallongaj formoj estas eĉ pli utilaj kiam oni volas krei kunmetaĵojn.

Reen al la supro