Al la enhavo

Esperantino

de eb.eric, 2008-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 03:11:43

Jen mia nova esperantido: Esperantino.

Ĝi tute samas Esperanton, sed ĉiu vira vorto estas ina.

Do en Esperantino vortoj kun la finaĵo "ino" estas viraj, kaj vortoj sen ĝi estas aŭ neŭtralaj aŭ virinaj.

Uzu ĝin laŭvole.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 12:21:33

Do, la tenisistino Rafael Nadal gajnis la ormedalon, la prezidentino George Bush ne estos prezidentino je Oktobro, al la viroj tre multe plaĉas Nicolas Sarkozy kaj al la virinoj, Carla Bruni.

rido.gifrido.gifrido.gif

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 13:33:52

Hispanio:Do, la tenisistino Rafael Nadal gajnis la ormedalon, la prezidentino George Bush ne estos prezidentino je Oktobro, al la viroj tre multe plaĉas Nicolas Sarkozy kaj al la virinoj, Carla Bruni.

rido.gifrido.gifrido.gif
Ho rigardu! Jam estas spertulino de mia lingvo. Mi aldonos vian skribaĵon al la Fundamenta Krestomatino... ehh krestomatio

okulumo.gif

draklight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 13:50:30

????
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ĉiuj francanoj ne ŝatas nian koruptitan kaj troaktivan prezident(in)on.
Dankon

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 13:53:19

draklight:????
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ĉiuj francanoj ne ŝatas nian koruptitan kaj troaktivan prezident(in)on.
Dankon
Ho jes mi forgesis ke la krestomatio Esperantino ne enhavu politikajn priparolaĵojn. Do bonvolu reprovi.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 14:01:02

Ĉu vi pensas ke iĉismo havus pli grandan ŝancon sukcesi en Esperantino?

Ja ni ne havas problemon akcepti la fundamenton kiam la malegaleco temas pri "avantaĝo" de (kiu helpas al) viroj... sed se tiu malegaleco maliĝus, ĉu la Esperantistaro agus same?

Mi ne diras mian opinion... mi nur miras.

[Sciu ke: La teksto kiu malsekvas estis skribita en Esperanto, ne en Esperantino]

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 07:50:03

esperantino jam ekzistas, kaj nomiĝas Idino

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-01 14:03:34

draklight:????
Mi protestas!
Mi estas viro(aŭ, en Esperantino virino) kaj Carla Bruni kaj Nicolas Sarkozy tute ne plaĉas al mi^^
Ankaŭ al multaj (esperantinaj) virinoj (kiel mi) tute ne plaĉas Sarkozino.

Reen al la supro