Al la enhavo

Eraro en la Vortaro?

de StefKo, 2020-decembro-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-11 17:25:19

El Vortaro.net:
"
(...)
plenigi. Fari ion plena:
1 materiale: plenigi sakon je, per greno;(...)
"
En tiu ĉi frazo probable estas eraro?

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-11 21:43:04

Mi vidas nenian eraron

sudanglo (Montri la profilon) 2020-decembro-12 14:42:34

En kio kuŝas la eraro?

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-12 15:48:52

sergejm:Mi vidas nenian eraron
Mi ne komprenas la frazon Plenigi sakon je, per greno. Ĉu vi povus ekspliki ĝin? Kian rolon plenumas la vorto "je"?
Mi komprenus se la frazo estus Plenigi sakon per grenoPlenigi sakon je/por terpomoj per greno.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-12 17:41:55

Plenigi sakon je grenoPlenigi sakon per greno

Plenigi sakon por terpomoj per greno = Plenigi sakon, ordinare uzata por terpomoj, per greno

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-12 21:46:33

sergejm:Plenigi sakon je grenoPlenigi sakon per greno

Plenigi sakon por terpomoj per greno = Plenigi sakon, ordinare uzata por terpomoj, per greno
Tio signifas: oni devas kompreni "je, per" kiel vortoj alternativaj "je aŭ per"? Se jes, kial oni ekskribis tion? Mi atendis prefere tiel: "je/per" aŭ "je (per)" aŭ "je (aŭ 'per')". La modo kiun uzas PIV ŝajnas al mi (nur al mi?) tre stranga. Mi pensis multe da minutoj kaj mi ne ekkomprenis sencon de la frazo.

Sergejm kaj sudanglo, dankon por la respondoj!

Ĉu en la rusa kaj en la angla oni povas ankaŭ tiel ekskribi alternativon?

sudanglo (Montri la profilon) 2020-decembro-13 13:39:03

Se oni fizike plenigus ion, la kutima prepozicio estus 'per', sed eblas plenigi ion metafore - ekzemple mia koro pleniĝis je ĝojo, en tia uzo eble 'je' estas preferinda.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-decembro-13 14:05:23

Verdire, iom mirindas, ke ŝajne eksperta esperantisto, kiu multjare "paŝtiĝas" ĉi-forume, konsultiĝas pri demando, kiu apenaŭ prezentas iun problemon eĉ por komencantoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-13 17:43:38

sudanglo:Se oni fizike plenigus ion, la kutima prepozicio estus 'per', sed eblas plenigi ion metafore - ekzemple mia koro pleniĝis je ĝojo, en tia uzo eble 'je' estas preferinda.
Jes. Sed mi ne demandis kiun prepozicion uzi (post la klarigo de sergejm) sed kial oni tiel ekskribis la alternativajn vortojn "per" kaj "je". Tiu ĉi modo kaŭzis la miskomprenon. Mi vidas tiun ĉi modon unue, tial mia nekompreno.

@Igor, se tio estas tiel evidenta, klarigu tion, ĉar mi, komencanto, malgraŭ kelkaj klarigoj, plue ne scias. Ja tio estas fadeno de konsultado, kaj ne de memlaŭdado.

PS. Igor, tio ne estas ia persona aludo. Mi vere estas konvinkita pri via bona konado de Esperanto.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-13 19:34:26

ReVo:
plenigi malplenon, breĉon
Ĉi tie komo signifas 'aŭ', sed tiel oni ordinare ne faras por prepozicioj.

Reen al la supro