Al la enhavo

Matematika tasko

de sergejm, 2021-februaro-10

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-04 19:49:39

Estas tasko, kiu aspektas simpla, sed estas ankoraŭ ne solvita.
Prenu ajnan pozitivan entjeran nombron.
Se ĝi estas nepara, venonta nombro estas 3×x+1
Se ĝi estas par, venonta nombro estas x/2.
Komecu de 7.
Ni ricevas sekvencon:
7, 22, 11, 34, 17, 52, 26, 13, 40, 20, 10, 5, 16, 8, 4, 2, 1, (4, 2, 1)
Ĉu se ni elektas ajnan komencan nombron ni ricevos (4, 2, 1) en la fino?
Se ni permesos negativajn nombrojn, estas aliaj cikloj, ekzemple (-2, -1) kaj (0) por nulo.
Por pozitivaj nombroj oni kontrolis ĉiujn nombrojn ĝis 2^68 kaj ĉiuj ili finiĝas per (4, 2, 1).

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-05 17:17:21

Ŝajne vi kaj mi spektas la samajn jutubajn kanalojn.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 17:50:19

Alia fakto, kiun mi trovis en jutubo, sed neniam pensis pri ĝi - kial trajno povas turni?
Se vi turnas deksten, dekstraj radoj devas trairi malpli longan vojon, ol la maldekstraj.
En aŭtomobilo estas diferencialo kaj maldekstraj radoj turnas pli rapide ol la dekstra.
Sed en trajno maldekstra kaj dekstra rado faras unu tuton - radan paron, kiu turnas samrapide.
Sen tiu ruzeco trajno perdus multe da energio pro frotado.

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 17:58:25

Ho, tiun ĉi jutuberon mi ne vidis.
Ĉu tio iel rilatas al la konusa formo de la radoj?

Se la radparo moviĝas al ekstera flanko de la kurvo, la radiuso de la interna rado estos malpli granda ol tiu de la externa rado. Do traturniĝante la samon angulon, la interna rado kovras malpli vojon ol la eksterna.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 18:31:19

Jes, la radoj havas konusan formon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 17:49:11

De tegmento de konstruaĵo kun alteco h oni ĵetas kun rapideco v ŝtonon kun maso m. Kia devas esti angulo de la ĵeto por ĵeti plej malproksime? Aerrezisto mankas.
Ne uzu derivaĵojn, nur fizikon kaj geometrion.

nornen (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 00:19:59

Ho ve, sen derivaĵoj...

Ne estas tro malfacile alveni al la distanco s = cos φ (sin φ + √(sin² φ + 2h) ), elektinte v = 1 kaj a = g = 1 sen limigo (perdo) de ĝeneraleco.

Nun, la logika sekvonta paso estus solvi 0 = ∂s/∂φ, sed tion vi malpermesas.

Ĉu vi povus doni helpeton pri tio, kiun aspekton geometrian oni vidu? Angulojn? Fokuson kaj direktilon? Vidi la parabolon sur konuso? Mallumajn, arĥaikajn trigonometriajn identojn?

Kial vi menciis la mason? Ĉu tio estas ruzo aŭ helpo?

nornen (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 00:47:08

nornen:elektinte v = 1 kaj a = g = 1 sen limigo (perdo) de ĝeneraleco
Tio estas stultaĵo. Ŝajnas ke φ dependas ne nur de h, sed ankaŭ de v²/g...

sergejm (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 01:45:24

Maso en la rezulto mankas, sed ĝi necesas por uzi la leĝon de konservo de energio.
vf - fina rapideco
m vf²/2 = m v²/2+ m g h
dividu je m/2:
vf² = v² + 2 g h
vf = sqrt(v² + 2 g h)

Konstruu triangulon OAB, kie OA estas vektoro de komenca rapideco, OB estas vektoro de fina rapideco.
Trovu areon S de la triangulo kaj ĝian ligon kun distanco s - ĝi estas proporcia.
Maksimuma s estas kiam S estas maksimuma.
Maksimuma S estas kiam la triangulo estas ortangula.
Trovu φ el la triangulo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 06:37:21

Proks. 45 gradoj (sen kalkulo)

Reen al la supro