Al la enhavo

Etimologio de "vakero": ĉu post-zamenhofa portugaldevena vorto?

de Zam_franca, 2021-aprilo-10

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-10 12:48:16

Mi legis la jenan difinon de la vorto "vakero" (angle kaj en multaj naciaj lingvoj: cow-boy) : https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-1d.html...

Tiu vorto ekzistas (kompreneble, en iomete malsamaj formoj) en pluraj iberaj lingvoj laŭ tiu difino : la kataluna, la portugala, la hispana (kaj supozeble aliaj, malpli parolataj minoritataj lingvoj). Mi ankaŭ trovis ĝin en la belarusa, kiel sinonimo de alia vorto kiu devenas el cow-boy.
Mi supozas, ke ĝi estas post-zamenhofa vorto. Sed kiel ĝi estiĝis Esperanta vorto? Ĉu brazilanoj (la plej multaj portugallingvaj esperantistoj estas el Brazilo) ekuzis ĝin? Ĉu hispanlingvanoj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aprilo-10 13:32:12

Laŭ PIV
vaker/o. Rajdanta gardisto de brutoj en Ameriko. vd. gaŭĉo.
Mi supozas, ke ĝi estas bezonata por kantoj.
Mi estas kompatinda soleca bovinisto
Kaj longvoje de hejmo...
En la franca "vacher" fontas el sama vorto... same kiel "vaccin", vorto aktuale ege uzata!

Reen al la supro