Al la enhavo

Inventu ion kontraŭ daŭra fluo de trudaĵoj!

de Metsis, 2021-majo-10

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2021-majo-10 07:59:07

Preskaŭ ĉiutage ni spertas fluon de trudmesaĝoj en la ĉina aŭ la korea. Inventu ion aŭ faru ion, ke al ni evitigu tiuj mesaĝoj! Ĉu temas pri manko de mono? Lanĉu monkolektadan kampanjon. Faru ion!!

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-11 15:59:48

La retej-estroj diris aliafadene, ke ili estas laborantaj pri solvo, sed ili ne nepre komprenas ke tio estas pli kaj pli urĝa afero.

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-13 15:39:58

Verŝajne, inter retejestroj mankas programistoj aŭ salajro por dungi ilin.
Mi jam proponis tion, kio estas en aliaj retejo:
1. Novregistrita uzanto ne rajtas dum monato aldoni ligojn en liaj mesaĝoj - roboto kutime aldonas ligoj al ĝia retejo
2. Limigi kvanton da novaj temoj kaj novaj mesaĝoj dum unu tago kaj unu uzanto.
k.t.p.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-13 18:38:34

sergejm:Verŝajne, inter retejestroj mankas programistoj aŭ salajro por dungi ilin.
Mi jam proponis tion, kio estas en aliaj retejo:
1. Novregistrita uzanto ne rajtas dum monato aldoni ligojn en liaj mesaĝoj - roboto kutime aldonas ligoj al ĝia retejo
2. Limigi kvanton da novaj temoj kaj novaj mesaĝoj dum unu tago kaj unu uzanto.
k.t.p.
Por pli rapida reago, eble alskribu ilin rekte. https://lernu.net/kontaktoj

lernu_net (Montri la profilon) 2021-majo-14 10:46:57

Jes, ni komprenas la problemon kaj laboras pri ĝi. Kiel vi prave rimarkis, estas malfacile financi tion, ĉar la paĝaro ne havas enspezojn, sed ni tamen laboras pri tio kaj esperas tre baldaŭ ĝisdatigi la forumon.

lernu_net (Montri la profilon) 2021-julio-26 08:04:02

Lastatempe ni faris plurajn ŝanĝojn ĉe la forumoj por povi malgrandigi la kvantojn de la rubmesaĝoj. Nun estas aldonita kontrolo pri ofteco de mesaĝoj por novaj uzantoj, aldonita filtrilo pri diversaj ŝlosilvortoj, kiujn kutime uzas la spamistoj. Kaj krome nun la skripto kontrolas, ĉu la skribata mesaĝo estas simila al iu el la laste skribitaj mesaĝoj de la sama persono. Tiamaniere ni evitas publikigadon de tre similaj tekstoj, kion ja ofte faras la spamistoj. Espereble tio iom haltigos la kvanton de stultaĵoj, kiuj ofte lastatempe inundis la forumon. Dankon al ĉiuj, kiuj subtenis kaj subtenas lernu!, tio helpas de tempo al tempo fari plibonigojn ĉe la paĝaro. Ni strebis trovi la solvojn, kiuj iom malhelpus la spamistojn, sed tamen ne tro ĝenus la normalajn uzantojn. Espereble ni sukcesis pri tio.

Reen al la supro