Al la enhavo

Tutmonda krizo

de piotrek92, 2008-oktobro-06

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-oktobro-06 17:17:12

Min tre timigas nuna totmonda ekonomia krizo. Ĉiuj borsoj estas en negativaj procentoj. Ekzemple (Hodiaŭ:
Rusa -19%
Usona -4%
Pola -6%
Angla -7%

Prezo de nafto 90$ (memorante ke ne antaŭlonge estis 130$)

Kiam mi timas? Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.

Skribu viajn opiniojn.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-06 17:36:31

piotrek92:Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Hmmm, Mussolini diktatoris ekde 1922, ĉu ne?

alfred14 (Montri la profilon) 2008-oktobro-06 18:28:43

prave, sed post la milito do en morala krizo
la mondaj krizoj estas ĉiam malbona por la demokratio kaj la libereco

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 10:23:01

Eble la krizo estas puriganta por la ekonomio?

Kelkaj homoj gajnis multegan monon sed nuntempe kelkaj (aliaj?) investuloj devas/devos pagi!

Geraldo

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 13:01:18

piotrek92:Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Eble, sed mi esperas ke, pro la agoj de diversaj registaroj, la situacio ne malboniĝos tiom ke aĉaj ideologoj aŭ ŝovinismoj reviviĝos. Estu esperanto!

avallach (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 16:14:33

Islando eblos bankroti, do petas Rusion pri kredito.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 16:26:48

Tiu ĉi krizo ne estas la unua kaj ne estas la lasta!

lango.gif

Ni devas saĝiĝi!
Kaj en futuro esti pli bone preparitaj.

rideto.gifrideto.gifrideto.gif

alfred14 (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 18:00:57

Miland:
piotrek92:Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Eble, sed mi esperas ke, pro la agoj de diversaj registaroj, la situacio ne malboniĝos tiom ke aĉaj ideologoj aŭ ŝovinismoj reviviĝos. Estu esperanto!
sed neniu volas pagi

Trold (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 08:07:34

Ĉu krizoj estas bonaj aŭ malbonaj? Kompreneble ili estas malbonaj dum la krizoj daŭras, sed krizoj ankaŭ montriĝas al ni, ke eble niaj sistemoj ne bone funkcias. Kompreneble tio ne helpas se ni ne modifas kaj provas plibonigi la diversaj sistemoj en nia mondo kiel financaj, klimataj, malsataj, komputilaj kaj ja lingvistaj ktp, ktp. Verŝajne kaj bedaŭrinde homoj ne vere lernas sen grandaj krizoj aŭ eĉ militoj.

piteredfan (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 00:53:45

Frankouche:
piotrek92:Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Hmmm, Mussolini diktatoris ekde 1922, ĉu ne?
Hitler regpoviĝis en 1933. La Usona Dawesplano por malbankrotigi Germanion alvenis tro malfrue.
Kio nun? En Aŭstrio ekstreme dekstraj partioj gajnis multegajn voĉdonojn. Aliflanke, en orienta Germanio (eks Germana Demokrata Respubliko) plimulto, laŭ sondaĵo de opinio, favoras socialismon. Mi ne opinias ke ili signifas stalineman diktatorecon, kvankam, ĉar mi ne scias la germanan lingvon, mi devis fidi al anglalingvaj fontoj.
Ni vivas dum interesaj tempoj!

Reen al la supro