Al la enhavo

Umo umas ume umon

de jan aleksan, 2008-oktobro-18

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 12:58:30

Saluton,

Ĉu en via lingvo estas vortoj kun nedifinita sencon tiel "umo"? En la francan, mi trovis multaj:

- Truc
- bidule
- Machin

Oni povas miksi ilin: truc-bidule, machin-truc. Tio ne ŝanĝas la sencon (ĉiel ne difinita).

ankaŭ
- schtroumpf (la blaŭaj uletoj kiuj vivas en la arbaro)

kaj mi uzas la vorto "shmurtz" sed mi ne scias ĉu estas konata...

Do en la francan oni povas fari frazojn tiel: "Truc schtroumpfe le machin de Bidule", kiu signifas "Umulo umas la umo de Umulo".

lango.gif,

josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 18:20:26

Munga

milupo (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 19:39:00

germane: Dings kaj ĝiaj fratoj Dingsbums, Dingsda kaj Dingsdabums rideto.gif
Ili povas esti uzataj kaj por aĵoj kaj por homoj.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-oktobro-18 20:59:05

Por personoȷ en hıspana ekzıstas Fulano, Mengano, Zutano, kaȷ Perengano.

—Ilhuıtemoc δ

annadahlqvist (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 19:11:03

en la sveda ni havas "sak", "grej", "grejsamojs", "mojäng", kaj aliaj kiu estas pli por specifikaj umoj: "plupp", "gojs", "klegg"... mi kredas ke estas multajn aliajn, sed mi ne rememoras nune.

Yolkka (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 13:07:03

En la rusa: "ŝtuka".

Martinbr (Montri la profilon) 2008-oktobro-30 13:03:15

milupo:germane: Dings kaj ĝiaj fratoj Dingsbums, Dingsda kaj Dingsdabums rideto.gif
Ili povas esti uzataj kaj por aĵoj kaj por homoj.
Kaj ankaŭ estas Dingsdabumsda.

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-02 00:30:49

En la kebekia franca oni ankaŭ uzas la sekvajn:
• "coçin" (por objektoj);
• "grément" (el la lingve ĝusta "agrément", sed kun senco vastigita al ĉiuj objektoj, kies nomon oni ne konas aŭ memoras);
• "gugusse" (por homoj aŭ objektoj).

Ni ankaŭ kelkfoje uzas "chose" (aĵo) por dezigni homon, en kuntekstoj iel similaj al tiuj, kiuj kaŭzas al la anglalingvanoj la uzon de "What's-his-name" aŭ "What's-her-face". Tio Esperantiĝus per "aĵulo", sed kompreneble mi neniam uzus tian vorton en nia lingvo lango.gif .

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-02 01:56:17

Filu:
• "grément" (el la lingve ĝusta "agrément", sed kun senco vastigita al ĉiuj objektoj, kies nomon oni ne konas aŭ memoras);
Fakte, mi pensas, ke tiu vorto estas "gréement", kaj signifas, strikte : "aron de aĵoj kaj aparoj necesaj por la antaŭenpuŝado kaj la movo de la velŝipoj" (vortaro Robert, 1995) : mastojn, velojn, ŝnurojn, ktp. Do, en la populara kebekia franca, mi dirus plivole, ke "gréement" signifas "chose compliquée" ("aĵon malsimplan"). Mi ĉiam aŭdis tiun vorton pri aĵo kompleksa. Cetere, la kebekia franca enhavas multajn marajn vortojn kun aliaj sencoj en la taga vivo. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-02 18:46:08

Sebasities:
Filu:• "grément" (el la lingve ĝusta "agrément", sed kun senco vastigita al ĉiuj objektoj, kies nomon oni ne konas aŭ memoras)
Fakte, mi pensas, ke tiu vorto estas "gréement", kaj signifas, strikte : "aron de aĵoj kaj aparoj necesaj por la antaŭenpuŝado kaj la movo de la velŝipoj" (vortaro Robert, 1995) : mastojn, velojn, ŝnurojn, ktp. Do, en la populara kebekia franca, mi dirus plivole, ke "gréement" signifas "chose compliquée" ("aĵon malsimplan"). Mi ĉiam aŭdis tiun vorton pri aĵo kompleksa. Cetere, la kebekia franca enhavas multajn marajn vortojn kun aliaj sencoj en la taga vivo. rideto.gif
Plej interese... Vi certe pravas pri la etimologio, sed tamen iom vastiĝis la senco de tiu vorto en la regiono kie mi kreskiĝis : io ajn, kies uzo aŭ aspekto estas iom nova por la parolanto, eĉ simplegaj umaĵoj kiel nova speco da sarkilo kun iomete strangaj pikiloj sur ĝi aŭ komputilmuso por livuloj, povus ricevi la nomon "gréement".

Reen al la supro