Al la enhavo

Ni parolu pri "Azio nia"

de Razeno, 2008-decembro-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Razeno (Montri la profilon) 2008-decembro-08 23:41:02

Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Laŭ grandeco, varmeco, alteco, koloro, etno, religio, ekonomio, socio ktp. De multaj jaroj Esperanto servas kiel ligilo inter la diversaĵoj. Jen, mi klpodas ion fari malgrandan por utiligi Espearnton kaj diskonigi la buntecon de Azio inter esperantistoj aziaj kaj aliaj.

Estis mia revo eldoni espento-revuon pri kulturaj aferoj. Ja estas bona ideo sed postulas tempo por realigi ĝin pro financaj malsufiĉoj. Intertempe, mi prezentas pli facilan vojon - por atingi al la celo de esperanto-revuo.

"www.azionia.blogspot.com" estas tiu paŝo. La vorto Aziano estas kunigo de "Azio" kaj "nia". Ĝi estos la paĝo kiu akceptas ideojn, opiniojn, vidpunktojn kaj rakontojn de aziaj landoj de aziaj landoj. Ĝi enhavos artikolojn pri: arto, kulruto, religio, socio, modo, juna vivo, amo, politiko, lingvo,literaturo, forlkrakonto, manĝaĵo, edukado, konstruaĵo/arkitekturo kaj aliaj.

Vi povas verki artikolojn pri supre menciitaj temoj. Viaj vidpunktoj, surbaze de via lando, kulturo kaj socio estas grava por legantoj de aliaj aziaj (kaj ankaŭ aliaj landoj). Ĝiaj legantoj en unu paĝo komprenos la geografian kaj kulturan diferencon inter aziaj landoj.

Do, mi petas vin verki ion kaj sendi ĝin al mi. Kun via artikolo estu ankaŭ via eta foto, via mallonga enkonduko, fotoj rilate al la artikolo ktp. Sendu ilin al : razeno(a)gmail.com aŭ azionia(a)gmail.com

La artikoloj aperos laŭ la dato mi ricevos ilin. Nova artikolo venos surpre kaj malnovaj restos malsupre. Krome, troviĝos arkivo de malnovaj artikoloj laŭ monato.

Amike,

Razen Manandhar

Bonvolu viziti al:
www.azinonia.blogspot.com
www.azionia.ning.com
http://sites.google.com/site/azionia/

Reen al la supro