Al la enhavo

Ĉu estas legebla = legeblas?

de Meŝig, 2008-decembro-17

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2008-decembro-17 17:31:46

Saluton al ĉiuj.

Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?

Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-decembro-17 17:59:03

Miaopinie ĉi tio estas tute ĝusta.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-decembro-17 18:47:32

Kaj ankoraŭ pli ĝenerale: ĉu "estas facila" = "facilas"?

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-18 02:34:56

Jes. La signifo estas sama. Alterna uzo de ambaŭ formoj plejeble plibonigos la stilon.

Amike,

Daniel

Meŝig:Saluton al ĉiuj.

Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?

Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-decembro-18 04:03:23

Estas + [radiko]a = [radiko]as.

Estas bela = belas.
Estas grava = gravas.

ktp.

Laŭ mi oni uzas tiun stilon plej bone kiam la adjektivo donas iometan senton de ago, kvankam tio ne necesas (ne estas necesa). Iam, la uzo de tiu stilo, kun iaj vortoj, ne sentos ĝusta. Tiukaze, estas plej bone uzi la pli grandan formon.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 18:14:30

Sed kelkfoje povas esti alia senco. Rimarku:

* Ŝi eniris! Ŝi estas bela!

* Ŝi eniris! Ŝi belas!

Miopinie, dum la unua frazo diras ke ŝi estas bela (kiel ĉiuj aliaj belulinoj en la ejo), la dua frazo emfazas ke ekde ŝia eniro, ŝi estas la plej bela, kaj iu alia bela ino, nun estas nur eksbelulino, ĉar Ŝi belas, ĉu ne? senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-decembro-18 21:48:22

Mi opinias ke ambaŭ ekzemploj signifas same.

mnlg (Montri la profilon) 2008-decembro-19 00:08:15

RiotNrrd:Estas + [radiko]a = [radiko]as.
Kompreneble tio nur valoras kun adjektivaj radikoj. "mi estas martelo" kaj "mi martelas" tute ne samas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-decembro-19 01:46:16

Kompreneble. La "a" estas en la ekvacio ([radiko]a). Vi pravas ke tio ne funkcias kun substantivoj.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-decembro-19 02:12:28

Mi havas demandon rilate al ĉi tio:

Ĉu oni, anstataŭ "tio estis legebla", povas diri "tio legeblis"? Kaj ĉu okazas la samo kun "tio estos legebla" kaj "tio estus legebla"?

Mi kredas jes, sed mi ne volas erari. Pro tio mi demandas tion.

Dankon.

Reen al la supro