Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-22 01:43:13

En mia familio, kiu estas duone araba ni estas fieraj de la lanĉo de ŝuoj kontraŭ la prezidanto usona "Bush", kiel vasta parto de la araba reĝiono.

Kurioze, mi ne leĝas komentojn pri tiu en tiu forumo. Bonvolu, priskribu tiun.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 04:43:24

Ĉu iu povas skribi pli detale, pri kio temas?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-22 04:54:37

Kion ci pensas pri lanĉo de ŝuoj kontraŭ la usona prezidanto "Bush" aŭ kontraŭ gravaj politikaj personoj...

Persone, mi ŝatus lanĉi ŝuojn al mia propra registaro... okulumo.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2008-decembro-22 05:13:17

Jen kıon mı ne komprenas: Kıal ĝı ne batıs al Buŝ‽‽‽ lango.giflango.gif

—Ilhuıtemoc δ

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 05:44:41

Tiuj kiuj tiamanere agas, ĵetas ŝuojn en prezidenton, k.t.p. ili nur montras sian senkulturecon. Ili kvazaŭ diras: jen, senkulturaj homoj estas kontraŭ certa prezidento, - kio do sekvas? - kulturaj homoj estas pro?

alfred14 (Montri la profilon) 2008-decembro-22 06:14:22

la demokratio ne estas tio
la demokratio ne estas "la lanĉo de ŝuoj" kontraŭ demokrate balotinta prezidanto (ino)
(mi ne ŝatas "buŝo" sed li estas ankoraŭ usona balotinta prezidanto)
aŭ mi faros ankaŭ tion kontraŭ miaj najbaroj precipe la maljuna virino kiu ĵetas al mi malpuran akvon kiam mi kantas sub ŝiaj fenestroj

Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-22 10:33:38

Kial ia demokratio atakis la Irakion ? En tiu lando ne eĉ nun estas demokratio.
Kial estas ribeloj en Grekio ?
Eĉ la demokratiaj registaroj ne aŭskultas iliajn proprajn civitanojn...

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:49:31

Tia certa aĉa demokratio atakis ankaŭ serbojn, niajn slavajn fratojn.
Sed tamen ĵeti ŝuojn ne nur estas sovaĝa ago, sed ankaŭ tute senefekta. Almenaŭ sen bona efekto.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:55:08

Karaj, vi tro serioze, "sisteme" pritraktas la aferon. En krizaj situacioj tiaj grandsignifaj vortoj pri demokratio ne taŭgas. Civitana neobeemo ankaŭ trovas sian, eĉ foje ridinde aspektantan, lokon en nia mondo. Mi sincere gratulas kuraĝecon de tiu ĵurnalisto kiu ĵetis la ŝuojn. Tio estas simple montro de ordinara iraka popolo kion oni pensas pri prezidanto de la ŝtato, kiu sendis al iliaj urboj kaj vilaĝoj trupojn, mortigis multegajn homojn kaj ĉion rajtigis sen iu ajn dubo, ke tion faras por liberigi irakanojn... neniu sane pensanta persono je la situacio de irakanoj kun forbruligitaj domoj ĝojus, ke jen la ĉefa kulpinto de detruo de ilia lando alvenas kaj salutas "liberigitan" popolon...

Tiu homo certe estos unu el malgrandaj simboloj de iraka historio. Simbolo de senpovo, simbolo de laciĝo je tiu milito. Milito, kiu - mi tre esperas - estos iam taksita aŭ de juristoj, aŭ almenaŭ de historiistoj.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 12:19:12

Sinjoro, vi diris bone. Verŝajne, vi pravas.

Reen al la supro